Nigradorsa akcipitro

La Nigradorsa akcipitro (Accipiter melanochlamys) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigradorsa akcipitro
Nigradorsa akcipitro
Nigradorsa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. melanochlamys
Accipiter melanochlamys
(Salvadori, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Astur melanochlamys - The Birds of New Guinea (cropped)

Tiu rabobirdo estas tuj rekonebla danke al sia nigrabruna plumaro kaj konturo karaktere formata de mezgrandaj flugiloj, vosto relative mallonga kaj kruroj longaj. Ĉe plenkreskulo, la kapo kaj supraj partoj varias el brilnigra al ardeznigra. Tiu karaktero aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La nuko estas ĉirkaŭata de granda ruĝecbruna kolumo, kies koloro pluas al la subaj partoj, escepte ĉe plej suba ventro kie foje estas fajna blanka strieco. La nigra gorĝo estas ofte markata de blanko. La irisoj, la vaksaĵo kaj la kruroj estas flavoranĝecaj. La beko estas nigra kaj la suba vosto kaj subaj flugilplumoj estas blankecaj. Ambaŭ seksoj estas identaj. Ili estas 32 al 43 cm longaj kun enverguro de 65–80 cm kaj pezoi de 235-256 g ĉe maskloj kaj ĉirkaŭ 294 gr ĉe inoj.

Ĉe junuloj, la supraj partoj estas majoritate malhelbrunaj aŭ brunnigrecaj kun ruĝeca nuanco kaj nigra strieco en vosto. La malantaŭa kolo kaj supra dorso estas striecaj je blanka formante kolumon malantaŭe makuleteca je blanko. La subaj partoj montras kremokoloran aŭ flavecan nuancon. La femuroj estas iom pli malhelaj kun bruna strieco. La irisoj, la vaksaĵo kaj la kruroj estas flavaj.

Kvankam estas 5 specioj de akcipitroj en Nov-Gvineo, tiu ĉi estas tute nekonfuzebla kun iu ajn el la aliaj.

La kantaro estas varia. La ĉefa krio "kja...kja...kja" estas priskribita kiel pova kaj akra. Oni povas same aŭdi serion de mildaj kaj rapidaj notoj "ŭia ŭia ŭia ŭia" aŭ "di di di di" kiuj ascendas kaj descendas regule.

Vivejo redakti

Ĝi troviĝas kiel endemio en la insulo de Novgvineo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kie la trunkoj kaj branĉoj estas kovrataj el muskoj kaj likenoj. Ili serĉas manĝon ankaŭ ĉe arbarbordoj, rearbarigataj arbareroj, apudaj terkultivejoj kaj ĝardenoj. Sed plej ofte ili okupas ĝenerale altajn kaj mezaltajn montojn. Ili ne malsupreniras sub 1100 m. La preferataj biotopoj estas foje super 1800 m kaj povas supreniri al 3300 m de altitudo. Precize nur en la centra montarĉeno, de la golfeto de Geelvink al la montarĉeno Owen Stanley tra la duoninsulo de Huon. Izolata populacio loĝas en la duoninsulo de Vogelkop. Estas oficiale agnoskitaj 2 subspecioj nome: A.m. melanochlamys (okcidente, Vogelkop) - A.m. schistacinus (centre kaj oriente).

Kutimaro redakti

La Nigradorsa akcipitro vivas solece aŭ pare. Ŝajne ili ne faras la ceremoniajn flugojn de aliaj akcipitredoj sed ili ŝvebas ofte alte super la kanopeo. La ĉefaj ĉasejoj estas arbaraj, sed foje ili persekutas siajn predojn al malfermejoj, Ili kutime ĉasas per gvatado kaj surprizo, sed ili emas ankaŭ persekuti fluge la predojn inter la branĉaro. Ili eats oportunemaj kaj foje rabas malgrandajn birdojn el retoj metitaj de ornitologoj.

Ili flugas per rapida flugilfrapado alterne kun glitado.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono estas la lasta parto de la jaro. La maskloj estas foje reproduktontoj oktobre. La nesto situas en granda pandano-arbo, ege alte supergrunde. Oni ne konas detalojn pri reproduktado, sed la aliaj saminsulaj membroj de la genro Accipiter demetas 3 ovojn kovotajn dum monato.

Manĝo redakti

Tiu aŭstralazia specio ĉasas mal- kaj mez-grandajn birdojn, ĉefe Albertiajn karpofagojn (Gymnophaps albertisii) kiuj estas kolombedoj sufiĉe oftaj en montaraj zonoj. Ili manĝas ankaŭ ranojn, insektojn kaj grandan varion de malgrandaj mamuloj, ĉefe marsupialoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti