Nigraflugila milvo

La Nigraflugila milvo (Elanus caeruleus) estas falkoforma birdo de subfamilio ElaninaeElanienoj ene de la familio Akcipitredoj. Temas pri eta dumtaga rabobirdo kiu vivas en Afriko, okcidenta Iberio kaj suda Azio en malfermaj arbaroj, herbejoj kaj similaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj reptiliojn. Dekomence ili devenas de subsahara Afriko, sed disvastiĝis al sudokcidenta Hispanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraflugila milvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elanio Elanus
Specio: Nigraflugila milvo Elanus caeruleus
Desfontaines 1789
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La pranomo "Nigraŝultra milvo" estis iam uzita por tiu eŭropa kaj afrika specio, Elanus caeruleus, dum la aŭstralia birdo (kaj ankaŭ alia nordamerika specio, la Blankavosta milvo Elanus leucurus) estis konsiderataj kiel subspecioj de tiu. Nuntempe la tri specioj estas konsiderataj aparte, kaj nur la nomo Nigraflugila milvo estas uzata por E. caeruleus. Same modernaj referencoj por la Nigraŝultra milvo rilatu ĉiam nur la aŭstralian specion. Resume tiu eŭrazia kaj afrika specio estis foje kombinata kun la aŭstralia Nigraŝultra milvo (Elanus axillaris) kaj kun la Blankavosta milvo (Elanus leucurus) de Norda kaj Sudameriko kiuj kune formas superspecion.

    Tiu milvo estas ege distinga, kun longaj flugiloj, nigra, griza kaj ĉefe blanka plumaro kaj gufeca rigardo antaŭen kun ruĝaj irisoj. Kvankam ĉefe vidata en ebenaĵoj, ili estas foje en herbecaj deklivoj de altaj lokoj de Azio. Ili ne estas migrantaj, sed faras mallongdistancajn movojn kiel reago al vetero.

    Aspekto redakti

     
    En Barato.

    Nigraflugila milvo estas birdo de 30 ĝis 35 cm longa kaj havas enverguron de 75 ĝis 80 cm. Tio estas iom pli malgranda ol la aŭstralia specio. Plenkreskuloj estas bluecgrizaj kaj havas blankecajn kapon kaj subajn partojn. La antaŭa supra parto (ŝultroj) de flugiloj -longaj kaj pintaj- kaj subaj pintoj (flugoplumoj) estas nigraj; pro tio ties komuna nomo. Tre rimarkindaj estas la ruĝegaj okuloj -kun nigraj supra linio, kio aspektas kvazaŭ nigra masko- kaj krome flavaj kruroj kaj vaksaĵoj superbekaj; la beko estas nigra. La vosto estas mallonga kaj kvadrata, ne tiom angula kiel tiu de veraj milvoj; ripoze la flugiloj preterpasas la voston. Dumfluge la mallonga kaj kvadratforma vosto estas videbla kaj ne estas tiom forkoforma kiom ĉe la veraj milvoj de la genro Milvus. Ripoze, ofte ĉe ĉeŝoseaj kabloj aŭ fostoj, ĝi ofte skuas siajn flugilojn kaj voston supren kaj suben kiel por balanciĝi cele al ekvilibro. Amnaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro.[1] Ties gufeca rigardo kaj velura plumaro estas karakteroj kunhavataj kun gufoj kaj tiele la genro estis konsiderata baza grupo ene de la Akcipitredoj.[2]

    Tiu birdo estas simila kaj de malproksime konfuzebla kun Turfalko, Falco tinnunculus, sed la Nigraflugila milvo estas pli granda, fortika kaj hela. Ili pezas el 200 ĝis 300 gm.

    Disvastiĝo redakti

    Ili vivas tra la tuta Afriko, escepte en okcidenta Saharo, tropika Azio kaj ĉefe en la Hindia kaj Hindoĉinia duoninsuloj kaj okcidenta Hispanio kaj Portugalio -ĉefe sude- kaj escepte marbordoj. Kvankam eblas trovi ĝin en arbaro, tiu birdo estas ĉefe herbeja, de malfermaj areoj kaj eĉ duondezertaj. La specio plej verŝajne etendas siajn teritoriojn en sudokcidenta Eŭropo kaj Okcidenta Azio.[3][4][5]

    Ŝanĝo de medioj en Iberio ŝajne plifavoris tiun birdon, antaŭe ne estanta tie, ĉar oni ŝanĝis vastegan kvanton da arbaroj en terkulturaj zonoj aŭ paŝtejoj kaj oni plibonigis kondiĉojn por pligrandigi la nombrojn de musoj kaj por facile vidi predojn.

    Oni markis kelkajn geografiajn populaciojn kiel subspecioj kaj tiuj inkludas la nomigan subspecion kiu loĝas en Hispanio, Afriko kaj Arabio. La subspecio vociferus troviĝas oriente de tiu lasta teritorio tra Suda Azio kaj en Sudorienta Azio. Ĉe Sumatro, Javo, Borneo kaj Filipinoj estas la subspecio hypoleucus (foje konsiderata plena specio) dum wahgiensis estas limigita en Novgvineo. La subspecio sumatranus ne estas ankoraŭ agnoskata. La Blanka milvo kaj la Nigraŝultra milvo estis iam inkludata kun tiu specio, sed estis de tiam traktata kiel separata specio.[6][7]

    Ĉefe vidata en ebenaĵoj foje troviĝas en pli altaj lokoj kiaj en Sikimo (3,650 m),[8] Nilgirio (Doddabetta, 2670 m)[9] kaj Nagalando (2020 m).[10]

    Oni diras, ke estas vintraj vizitantoj en kelkaj partoj de siaj teritorioj kiaj la Okcidentaj Ghatoj.[1]

    Kutimoj redakti

    Tiuj birdoj ripozas komune kun grupoj de 15 al 35 (pli grandaj nombroj en Eŭropo[11]) ariĝante ĉe granda densfolia arbo.[12] Ili estas tre silentemaj kaj ties alvokoj registritaj inkludas altatonan krion aŭ mildan fajfon.[1] Ili alvokast multe dum la reprodukta sezono.[13][14]

    Oni konstatis specion de nematodo, nome Physaloptera acuticauda, kiel parazito de la specio en Sudafriko.[15]

     
    Ŝvebante en Hajderabado.

    Manĝo redakti

    Nigraflugilaj milvoj estas birdoj kiuj vivas el manĝado de musoj kaj ankaŭ aliajn similgrandaj bestetoj, se disponeblas, kiel akridoj, griloj kaj aliaj grandaj insektoj, ratoj, etaj reptilioj kiaj malgrandaj serpentoj, ranoj,[1] vunditaj birdoj, kaj eĉ (pli malofte) kunikloj, sed musoj kaj aliaj similaj mamuloj estas plej granda parto el ties dieto.

    Kiel ĉe aliaj elanedaj milvoj, ankaŭ la Nigraflugilaj milvoj ĉasas per gvatado de etaj bestetoj en herbejoj kiujn observas ekde seka aŭ morta arbo aŭ fosto, ĉefe ŝvebante en aero lertege kaj ŝajne senpene. Tiuj birdoj povas ŝvebi 10 ĝis 30 m super specifa punkto fikse rigardante dum kelkaj sekundoj sed pli ofte dum unu minuto aŭ plie kaj poste flugi ĝis nova gvatejo. La malrapida ĉasflugo ŝajnas kiel tiu de cirkuo, sed la ŝvebo estas vere turfalka. Oni scias, ke rare ĉasis predon dumfluge.[16] Preferataj ripozejoj estas uzataj por ĉasado kaj por manĝado sed grandaj predoj povas foje esti prenataj surgrunde.[17] En suda Afriko ŝajne ili preferas ĉeŝoseajn fostojn por manĝi kaj tiele ili estas foje mortigataj per kolizioj kontraŭ veturiloj.[18]

    Kiam muso aŭ alia besteto estas malkaŝita, tiu milvo falas silente al ĝi per kruroj antaŭen kaj flugiloj supren; foje per unu falo, sed plej ofte per du aŭ tri, ŝvebante intermeze. Ĉirkaŭ du trionoj de klopodoj estas sukcesaj. Predoj povas esti manĝataj dumfluge aŭ portataj al gvatejo.

    Reproduktado redakti

     
    Nematurulo el Nacia Parko Etosha, Namibio
     
    Elanus caeruleus - MHNT

    Tiu specio reproduktiĝas en diversaj epokoj de la jaro depende de la loko ene de ties ampleksa teritoriaro. Kvankam oni konstatis nestumadon tra la tutan jaron en Barato, ŝajne ili ne reproduktiĝas en aprilo aŭ majo. Pariĝado estas brueca kaj inkludas persekutadon; post kiam la paro jam estas formata kopulacio okazas ofte.[19] Ili nestas en arboj en izolaj platformoj el bastoneteroj, kie la ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn grizajn al helkremokolorajn kaj iome makulitajn je bruno aŭ ruĝo. La ino dediĉas pli da peno al la konstruo de la nesto ol la masklo. Ambaŭ gepatroj kovas dum malpli ol unu monato, sed post eloviĝo la masklo pasas pli da tempo serĉe de manĝo.[1] LA ino dekomence nutras la idojn, foje ĉasinte ĉe la nesto sed ankaŭ ricevas manĝon el la masklo. La birdidoj ekflugas post unu monato post eloviĝo. Post elnestiĝo la junaj birdoj plue restas dependaj pro manĝo el la masklo dum ĉirkaŭ pluaj 80 tagoj, dekomence transpasante manĝon el ripozejo kaj poste dumfluge.[20]

    Vidu ankaŭ redakti

    Notoj redakti

    1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ali, S & S D Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 212–214. ISBN 0195620631.
    2. Juan J. Negro, Cino Pertoldi, Ettore Randi, Juan J. Ferrero, José M. López-Caballero, Domingo Rivera, Erkki Korpimäki, Clint Boal (2006). “Convergent evolution of Elanus kites and the owls”, Journal of Raptor Research 40 (3), p. 222–225. doi:[[doi:10.3356%2F0892-1016%282006%2940%5B222%3ACEOEKA%5D2.0.CO%3B2|10.3356/0892-1016(2006)40[222:CEOEKA]2.0.CO;2]]. 
    3. Balbontin J, JJ Negro, NH Sarasola, JJ Ferrero & D Rivera (2008). “Land-use changes may explain the recent range expansion of the Black-shouldered Kite Elanus caeruleus in southern Europe”, Ibis 150 (4), p. 707–716. doi:10.1111/j.1474-919X.2008.00845.x.  Arkivigite je 2012-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-07. Alirita 2011-11-20.
    4. Salim, M. A. (2002). “The first records, including breeding, of Black-winged Kite Elanus caeruleus in Iraq”, Sandgrouse 24 (2), p. 136–137. 
    5. Sehatisabet M.E., Musavi S.B., Bakhtiari P., Moghaddas D., Hamidi N., Nezami B., Khaleghizadeh A. (2006). “Further significant extensions of migrant distribution and breeding and wintering ranges in Iran for over sixty species”, Sandgrouse 28 (2), p. 146–155.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2021-08-17.
    6. Clark, W.S. & Banks, R.C. (1992). “The taxonomic status of the White-tailed Kite”, Wilson Bull. 104 (4), p. 571–579.  Arkivigite je 2012-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-12. Alirita 2011-11-20.
    7. Hussain, K. Z. (1959). “Notes on the taxonomy and zoogeography of the genus Elanus”, Condor 61 (2), p. 153–154.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2011-11-20.
    8. Ganguli-Lachungpa,Usha (1990). “Blackwinged Kite Elanus caeruleus vociferus (Latham) at 3650 m in Sikkim”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 87 (1), p. 142. 
    9. Krishna MB (1979). “The range of the Blackwinged Kite”, Newsletter for Birdwatchers 19 (7), p. 10. 
    10. Choudhury,A (1996). “New elevation record for Black-winged Kite from Nagaland”, Newsletter for Birdwatchers 36 (5), p. 96. 
    11. Parejo, D.,Avilés, J.M., Ferrero, J. J., Rivera, D. (2001). “Communal roosting and diet of Black-shouldered Kite Elanus caeruleus wintering in the southwest of Spain”, Journal Raptor Research 35, p. 162–164.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2011-11-20.
    12. Bharos,AMK (1997). “A large communal roost of Blackwinged Kites Elanus caeruleus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 94 (3), p. 566. 
    13. Sharma,AK (1993). “Courtship display of Blackwinged Kite”, Newsletter for Birdwatchers 33 (3), p. 54. 
    14. Srinivas, V. (2002). “A large congregation of black-shouldered kite Elanus caeruleus at Ranthambore National Park”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 99 (2), p. 297. 
    15. Ransom, BH. (1904) Manson's eye worm of chickens. USDA, Washington, p. 42.
    16. Lamba,BS (1969). “Blackwinged Kite, Elanus caeruleus vociferus (Latham) taking in flight a wounded Green Pigeon, Treron phoenicoptera (Latham)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 66 (3), p. 622. 
    17. Tarboton WR (1978). “Hunting and the Energy Budget of the Black-Shouldered Kite”, The Condor 80 (1), p. 88–91. doi:10.2307/1367793. 
    18. WRJ Dean; SJ Milton (2003). “The importance of roads and road verges for raptors and crows in the Succulent and Nama-Karoo, South Africa”, Ostrich 74 (3&4), p. 181–186. doi:10.2989/00306520309485391. 
    19. Ferrero JJ, JM Grande & JJ Negro (2003). “Copulation behavior of a potentially double-brooded bird of prey, the Black-winged Kite (Elanus caeruleus)”, J. Raptor Res. 37 (1), p. 1–7.  Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2011-11-20.
    20. Bustamante, J (1993). “The post-fledging dependence period of the Black-shouldered Kite (Elanus caeruleus)”, J. Raptor Res. 27 (4), p. 185–190.  Arkivigite je 2012-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 2011-11-20.

    Aliaj fontoj redakti

    • Hume, AO (1872) On the breeding of Elanus Melanopterus. Stray Feathers 1(1):21-26
    • Hodgson, BH (1837) On the structure and habits of the Elanus melanopterus. Madras Jour. Lit. Sc. 6, 75-78.
    • Goriup, P. D. 1981. Observations on a pair of Black-winged Kites (Elanus cueruleus) in eastern Portugal. Arq. Mus. Bocage, ser. B, 1:65-79.
    • Naoroji, Rishad (1986) Communal gathering of Blackwinged Kites (Elanus caeruleus vociferus). J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83(Supp):200-201.
    • Harris T & C. Walters (1982) Chromosomal sexing of the Black Shouldered Kite (Elanus caeruleus) (Aves: Accipitridae). Genetica 60(1):19-20 1982 doi 10.1007/BF00121451
    • Parejo, D. Aviles, J. M. Ferrero, J. J. Rivera, D. Casas, J. M. (2001). “Communal roosting and diet of black-shouldered kites (Elanus caeruleus) wintering in southwestern Spain”, J. Raptor Research 35 (2), p. 162–164.