Nigrafrunta koturno

La Nigrafrunta koturno (Odontophorus atrifrons) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun kvar aliaj specioj, nome O. strophium, O. columbianus, O. leucolaemus kaj O. dialeucos.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrafrunta koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. atrifrons
Odontophorus atrifrons
(Allen, 1900)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en tre apartaj lokoj de nordorienta Kolombio kaj de nordokcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj de 1,200-3,100 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Oni agnoskas tri subspeciojn:

  • atrifrons Allen, 1900 – Montaro Santa Marta de nordorienta Kolombio.
  • variegatus Todd, 1919 – norda fino de orientaj Andoj, nordorienta Kolombio.
  • navai Aveledo & Pons, 1952 – Montoj Perijá de nordorienta Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.

Tiu specio havas tri disajn populaciojn: la nomiga subspecio en Sierra Nevada de Santa Marta, navai en Montoj Perijá de la limo Kolombia-Venezuelo kaj variegatus en nordaj Orientaj Andoj de Kolombio (norde de Santander kaj Santander). La nuraj ĵusaj vidaĵoj estas de la nomiga subspecio, eble pro manko de naturaj laboroj en la aliaj areoj. Ŝajne ĝi malpliiĝas, kun totalaj nombroj de malpli da 10,000 individuoj.

Tiu specio estas 28–30 cm longa. Ĝi estas nigravizaĝa perdriko kun konfuziga voĉo. La kresto estas mallonga kaj bruna same kiel la nuko. La vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj. La supraj partoj estas brunaj kun sablokoloraj, grizecaj kaj nigraj ornamaj strietoj en supraj partoj. La grizecbruna brusto estas same punkteca je blanko. La ventro estas cinama-sablokolora kun nigra strieco.

La nigreca frunto, antaŭ la bruna kronopinto, nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kun signifo respektive de “nigra” kaj “frunto”. Ankaŭ la beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ĝi estas timema kaj sekretema, kaj manĝas en densa subkreskaĵaro.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti