Nigragorĝa silvio

La Nigragorĝa silvio (Sylvia ruppelli), aŭ Rupela silvio, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi reproduktiĝas en Grekio, Turkio kaj najbaraj insuloj. Ili estas migrantaj kiuj vintrumas en nordorienta Afriko. Tiu estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa silvio
Nigragorĝa silvio
Nigragorĝa silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. rueppelli
Sylvia rueppelli
(Temminck, 1823, Kreto)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nigragorĝa silvio.
ovoj de Curruca ruppeli - Muzeo de Tuluzo

Ĝi estas tipa silvio, simila laŭ grando, sed pli svelta ol la Sardia silvio. Plenkreskuloj havas tutgrizan dorson kun pli nigrecaj flugilplumoj kaj pli palgrizajn subajn partojn. La beko estas fajna kaj pinteca, kun brunaj kruroj kaj ruĝaj okuloj. La rimarkinda masklo montras unu el la plej buntaj kapobildoj kun tre nigra kapo (sed griza nuko) kaj plej ofte ankaŭ nigra gorĝo sufiĉe ampleksa (unike inter silvioj) apartigitaj per blanka strio el la beko kvazaŭ barbo ("mustaĉo"). Inoj havas palan gorĝon kaj ties kapo estas pli grizbruna ol nigreca. Ankaŭ la griza dorso havas brunecan nuancon kaj la subaj partoj estas pli helbrunecaj ol helgrizaj. La malhelgriza vosto estas kvadrata kaj montras blankajn flankajn bordojn. La kanto estas pli malrapida kaj profunda sonorado ol tiu de la Sardia silvio.

Kune kun la Cipra silvio ĝi formas superspecion kun malhelaj gorĝoj, blankaj barbostrioj kaj helaj vostobordoj. Tio krome rilatas al la specioj de la Mediteraneo kaj Mezoriento de la genro Sylvia kiuj havas nudan okulringon, nome la Barbstria silvio, Sardia silvio kaj la Tamariksilvio. Ambaŭ grupoj havas blankan barbareon, sed tiu povas ne formi klaran strion ĉe la lasta grupo; super tio blanka, la kapoj de la maskloj estas uniforme malhelaj.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Tiuj malgrandaj insektovoraj paserinaj birdoj troviĝas en densa dorna arbustaro kie ili konstruas siajn nestojn, kie la ino demetas 4 al 6 ovojn.

Tiu specio ricevis la sciencan nomon laŭ la germana zoologo kaj esploristo Eduard Rüppell (1794-1884).

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52834, Sylvia rueppelli, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)