La Nigrakapa kosifo (Cossypha dichroa) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa kosifo
Nigrakapa kosifo
Nigrakapa kosifo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. dichroa'
Cossypha dichroa
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio estas sufiĉe simila al la Rupela kosifo kaj al la Heŭglina kosifo, tio estas, same kiel tiuj, tiu ĉi estas specio kun tre oranĝecaj pugo kaj subaj partoj pli etendaj ol ĉe aliaj samgenranoj. Krome la supraj partoj estas grizecaj, dum la flugiloj estas malhelgrizaj, same kiel la vosto, kies ankaŭ la eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj ĉebaze. La vizaĝo estas la ĉefa distingilo de tiu ĉi specio, ĉar ĝi ne montras la komunan blankan superokulan strion, sed male la kapo montriĝas tute nigra el la beko, sub la okulo al la orelzono kaj malantaxua kapo; tiu nigra areo estas tre klare limigita de la oranĝa zono kiu enhavas mentonon, gorĝon, kolumon kaj nukon, krom resto de la subaj partoj. Tiu trajto de la nigra kapo nomigas la specion. La beko estas nigra kaj kruroj kaj piedoj grizecaj.

Ĝi troviĝas en Sudafriko kaj Svazilando. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti