La Nigrakapa mevo (Larus melanocephalus) estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: L. melanocephalus
Larus melanocephalus
Temminck, 1820
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ichthyaetus melanocephalus - MHNT
Larus melanocephalus01.jpg
Larus melanocephalus01

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas preskaŭ nur en Eŭropo, precipe en sudoriento, nome ĉirkaŭ la internan maron nomitan Nigra Maro, kaj proksime en centra Turkio. Krome estas aliaj kolonioj en suda kaj centra Eŭropo, ekzemple en Grekio kaj ĉirkaŭ Alpoj, kie tiu specio pliixgis sufiĉe la lastajn jardekojn kaj eĉ ĝis HungarioĈeĥio pli oriente kaj FrancioNederlando pli okcidente. Ĝi envenis en Britio, precipe en suda kaj orienta Anglio kun pli ol 90 paroj en 2000. 180 000 ĝis 360 000 reproduktaj paroj estus la entuta loĝantaro; ĉirkaŭ 90 % en Ukrainio.

Vintre, tiu palearktisa birdo migras al marbordoj kaj estuaroj de Mediteraneo -kio nomigas la specion en la angla- kaj Atlantiko.

Tiu mevo reproduktiĝas en kolonioj en grandaj kanejoj aŭ marĉoj aŭ lagaj insuloj; kie la loĝantaro estas malmultnombra ĝi nestas en kolonioj de Ridmevo. Kiel plej granda parto de mevoj, ĝi estas tre socia vintre kaj dum manĝado kaj dum vespera ripozado. Ĝi ne estas enmara specio kaj pro tio estas malofte vidata en maro malproksime de la marbordo.

Aspekto redakti

Tiu specio estas 36–38 cm longa kun enverguro de 98–105 cm kaj pezo de 220 ĝis 380 g. Ĝi estas stare tre simila al la Granda nigrakapa mevoPallasa mevo (Larus ichthyaetus), tio estas, ĝi havas nigran kapon, grizajn dorson kaj flugilojn, blankajn kolon, bruston, ventron kaj voston, kaj la okuloj havas okulan ruĝan mallarĝan ringon, sed pli rimarkindajn blankajn duonringojn tre kontrastajn kun la nigra kapo, sed tiu ĉi specio estas multe pli malgranda kaj havas tre ruĝajn bekon kaj krurojn. En bekopinto estas eta nigra makuleto. Ĝi estas ankaŭ simila al la Ridmevo pro simila grando, sed tiu ĉi estas iomete pli granda kaj havas vere nigran kapon, dum plenkreskulo de la Ridmevo havas malhelbrunan kapon; krome tiu ĉi ne havas nigron en flugiloj, sed nur blankaj pintojn. La nigra kapo perdiĝas vintre kaj anstataŭ estas nur griza striita masko.

La nigrakapa mevo plenkreskulan plumaron post du jaroj. Unuajaruloj havas nigran finan strion en vosto kaj pli da nigraj zonoj en supraj flugiloj sed ili havas helajn subflugilojn.

Kutimoj redakti

La nigrakapa mevo estas oportunema ĉiomanĝanta kiel la Ridmevo sed la Nigrakapa mevo estas agresema kontraŭ tiu laste menciita. Ĝi manĝas ĉefe dumfluge, sed foje piedirante, ĉefe insektojn, sed ankaŭ fiŝojn kaj moluskojn kaj ankaŭ el rubejoj.

Tiu specio konstruas la neston surgrunde kaj kovras ĝin per branĉetoj aŭ herberoj kaj plumoj inter sablo aŭ plantoj. La ino demetas 2 aŭ 3 helflavajn ovojn kun makuletoj por kamuflado. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj.

Ĝi estas bruema specio, precipe ĉe kolonioj, kun naseca kaj laŭta sed trista alvoko "jee".

Ili vivas ĝis 15 jarojn.

La nigrakapa mevo estas specio protektita de la Traktato por la Konservado de Afrika-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA).

 
Nematurulo. Senkolora kapo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti