La Nigrakapa tinamo (Crypturellus atrocapillus) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. atrocapillus
Crypturellus atrocapillus
(Tschudi, 1844)[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
subspecioj

C. a. atrocapillus
Tschudi 1844[2]
C a. garleippi Berlepsch 1892[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

La Nigrakapa tinamo, Crypturellus atrocapillus, loĝanta en malaltaj teroj de sudorienta Peruo kaj norda Bolivio[4] havas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • Crypturellus atrocapillus atrocapillus, nomiga raso, loĝanta en malaltaj teroj de sudorienta Peruo[4]
  • Crypturellus atrocapillus garleppi loĝanta en malaltaj teroj de norda Bolivio[4]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5] La specinomo atrocapillus originis el la latinaj vortoj atro (nigra) kaj capillus el caput (alude al kapo) alude al la nigra krono.

Aspekto redakti

La Nigrakapa tinamo estas proksimume 28 al 30 cm longa. Ties supraj partoj estas brunaj, kun nigraj makuleco kaj strieco, gorĝo kaj kolo estas rufecaj, brusto estas malhelgriza, kaj la resto de subaj partoj estas cinamokoloraj al sablokoloraj. Ties krono estas nigreca kaj kruroj povas esti palruĝaj aŭ brilruĝaj. Inoj estas pli forte striecaj supre.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Nigrakapa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato redakti

Ĝi troviĝas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj ĝis 900 m de altitudo.[6] Tiu specio estas indiĝena de sudorienta Peruo kaj norda Bolivio.[4] Ĝi ĵus estis registrita en Brazilo[7]

Konservado redakti

La IUCN klasigas la Nigrakapan tinamon kiel Preskaŭ Minacata, ĉar ties nombroj malpliiĝas.[8][9] Ĝi estas nune minacata pro etenda senarbarigo kaj habitata degradado kaŭzita de troa paŝtado, kaj ankaŭ lignoproduktado. Tiu specio estas ankaŭ minacata de ĉasado por manĝo. Ĝi suferas ankaŭ perdojn pro agrikulturigo, tamen tiu estas la plej malgrava el la minacoj. La loĝteritorio de tiu specio estas 120,000 km².[6]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Clements, J (2007)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
  7. BORGES, L. H. (2013). [WA1036257, Crypturellus atrocapillus (Tschudi, 1844)]. Wiki Aves - A Enciclopédia das Aves do Brasil. [1]. Konsultita la 18an de aŭgusto 2013
  8. BirdLife International (2012). Crypturellus atrocapillusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  9. Recently recategorised species. Birdlife International (2012). Alirita 9a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 2013-10-11.

Referencoj redakti

  • BirdLife Species Factsheet
  • Brands, Sheila (14an de Aŭgusto, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus atrocapillus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.