Nigrakapa tragopano

La Nigrakapa tragopano (Tragopan melanocephalus) el la ordo de la Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en sudokcidenta Tibeto de Ĉinio kaj Kaŝmiro. Temas pri mezgranda brilplumara membro de la grupo de la fazanoj troviĝanta laŭlonge de Himalajo el Hazara en norda Pakistano al okcidenta Utaraĥando en Barato orienten. La specio estas tre endanĝerita kaj tutmonde minacata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa tragopano

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj birdoj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tragopano Tragopan
Tragopan melanocephalus
Gray, 1829
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ilustraĵo fare de D J Elliot.

Tiu palearktisa kaj orientalisa birdo similas al koko, sed estas iom pli granda ol ĝi. La maskla birdo havas nigran kapon (kio nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kiu prezentas kunmetaĵon de du radikoj el la antikva greka signife respektive “nigra” kaj “kapo”) kun ankaŭ nigra malgranda nuka kresto, brile ruĝan kolon kaj nigrecan supran korpon miksitan per okra-griza koloro, kun blankaj okulformaj makuloj garnitaj per nigraj randoj; la ŝultroj surhavas malhelruĝan makulon. La malsupra korpo estas nigreca kun klaraj blankaj okulformaj makuloj, la nigra vosto estas punktita de okraj, neregulaj nigraj transversaj makuloj kaj plumpintoj. La nuda parto de la vizaĝo brilas ruĝe, sub la okuloj estas kelkaj vicoj da bluaj punktetoj, la gorĝo estas malhelblua kaj malsupra mentono bluverda.

La femala birdo havas sur la kapo kaj nuko okran koloron, ĝia supra korpo estas grizeta, kun neregulaj nigraj makuloj kaj plumocentraj blankaj strioj. La grizaj plumoj de la malsupra korpo miksiĝas kun malhelbrunaj plumoj. La plumoj ĉe la gorĝo havas malhelflavajn striojn. La plumoj ĉe la brusto kaj abdomeno havas blankajn makulojn borderitajn per nigraj randoj.

La birdo longas 55-68 cm kaj ino 48–50 cm, kun vosto 19-25 cm longa. Maskloj pezas 1800–2200 g kaj inoj 1300–1400 g. Nematuraj maskloj similas al inoj, sed estas pli grandaj kun pli longaj kruroj kaj varia kvanto de nigro en kapo kaj ruĝo en kolo.

Disvastiĝo redakti

La Nigrakapa tragopano estas unu el la tri specioj de tragopanoj en Tibeto (la aliaj du specioj estas: Ruĝbrusta tragopano kaj Grizabdomena tragopano). Ili vivas en kvin populacioj nome Kohistano, valo Kaghano, Kiŝtŭaro, Ĉambao, Kuluo kaj areo oriente de la rivero Sutlejo en montoregionoj de ĝis 3,000-4,000 m super la marnivelo, sed plej ofte altitude de 1750 m al 3600 m, kaj iom pli late somere, en miksaj arbaroj el foliarboj kaj pinglarboj kaj rododendrarojbetularoj. Ili malofte vizitas regionojn malpli ol 2,000 m super la marnivelo. Ties preferata habitato estas la densa subkreskaĵaro de moderklimata, subalpa kaj larĝafolia arbaro.

Kutimaro redakti

Ili loĝas en supra moderklimata arbaro inter 2400 kaj 3600 m somero, kaj vintre, en densa konifera kaj larĝafolia arbaro inter 2000 al 2800 m. Kiel plej parto de fazanoj, ili ripozas en arboj sole aŭ en paroj escepte dum la reprodukta sezono. Ili agas unuope aŭ grupete.

La Nigrakapa tragopano estas ĉefe arborema, sed manĝas surgrunde. Junaj folioj, bambuidoj, maldikaj radikoj, burĝonoj, semoj, beroj, glanoj kaj insektoj (krom aliaj senvertebruloj) estas iliaj manĝaĵoj.

La reprodukta sezono estas maje al junie; ili konstruas neston surtere aŭ sur 3 m alta arbo. Farante porpariĝan prezentadon, la virbirdo starigas siajn bluajn karnecajn kornojn kaj disetendas brile ruĝblankajn karnecajn beklobojn, kiujn trairas vertikale po unu purpurblua strio, ĉe kies ambaŭ flankoj etendiĝas bluaj triangulaj makuloj. La bekloboj estas borderitaj de blua koloro. Ili aspektas tre belaj. La femala birdo ĉiufoje demetas 3-6 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn.

La montrilaj bluaj kornoj similigas ilin al tiuj de la greka mitologia dio Pajno, de tie la nomo Tragopan (Tragos kapro + Pajno). Dum memmontrado ili alvokas kaj la kanto estas laŭta dunota ŭu-ŭii kiu estas ripetata ĉiun sekundon dumlonge.

Statuso redakti

La Nigrakapa tragopano estas konsiderata kiel la plej rara el ĉiuj vivantaj fazanoj. Ties teritorio esta tre limigita. En la distrikto Kuluo de Himaĉal Pradeŝ, tiu birdo estas surloke nomata Jujurana kio signifas Birdoreĝo.

La Nigrakapa tragopano estas minacata pro kelkaj antropogeniaj faktoroj laŭlonge de sia teritorio. La monda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli da 5000 individuoj, inklude kaptivan populacion de malpli da 5 nuntempe. CITES listigis tiun specion en Apendico I por senkuraĝigi la vendon de ties plumoj.

La nombro de la nigrakapaj tragopanoj estas vere tre malgranda. Tio vekis grandan atenton de la zoologoj de la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti