La Nigrakresta paruo, Baeolophus atricristatus (konata ankaŭ kiel Meksika paruo), estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj. Iam estis konsiderata kiel subspecio de la Dukolora paruo (B. bicolor), sed ĝi estas nuntempe agnoskata kiel separata specio[1]. Ĝi estas indiĝena de suda Teksaso kaj Oklahomo en Usono kaj en centrorienta Meksiko kaj estis vidata norde kaj oriente tiom malproksime kiom ĝis St. Louis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakresta paruo
Nigrakresta paruo
Nigrakresta paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Baeolophus
Specio: B. atricristatus
Baeolophus atricristatus
(Cassin, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • B. a. atricristatus
  • B. a. paloduro
  • B. a. sennetti
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo havas, kiel la Dukolora paruo ruĝecajn flankojn, grizajn suprajn partojn kaj blankan ventron. Ankaŭ la vizaĝo estas blankeca kie ege kontrastas la malhela okulo kun malhela ringo. Kiel distingilo, ĉefe de la menciita Dukolora paruo, la masklo havas longan, malhelan nigran kreston kiu estas kutime erekta, dum la inkresto ne estas tiom malhela; tiu eco nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atricristatus signifas precize "havanta nigran kreston". Tiu specio estas komuna kia ajn abundas arboj, same se ili estas deciduaj, lignaj aŭ urbaj ombrarboj. Ties alvokoj esis priskribita kiel peter, peter, peter de angloparolantoj (pita, pita, pita) simila al tiu de la Dukolora paruo, sed iom pli mallonga. Ties dieto konsistas el beroj, nuksoj, araneoj, insektoj kaj insektovoj.

La Nigrakresta paruo nestumas en arbokavaĵoj, telefonfostoj, heĝoj kaj birdoskatoloj. La ino demetas 4 al 7 ovojn en marto aŭ aprilo, ili estas blankaj kun ruĝecbrunaj punktoj.

Referencoj redakti

  • Terres, John K. & National Audubon Society (1991): The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Wings Books, New York. Reprint of 1980 edition. ISBN 0-517-03288-0

Notoj redakti

  1. https://web.archive.org/web/20060824233510/http://www.aou.org/checklist/Suppl43.pdf 43rd Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds

Eksteraj ligiloj redakti