La Nigrakrona paruo (Poecile atricapillus, iam Parus atricapillus) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata en Kanado kaj norda Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona paruo
Nigrakrona paruo
Nigrakrona paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. atricapillus
Poecile atricapillus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Kvankam ofte lokita en la genro Paruo kun plej parto de aliaj paruoj, analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile estas pli akurate pri la rilataro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktas Poecile kiel distinga genro delonge.

La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj atricapilla); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj atricapillus (del Hoyo et al. 2007).

Aspekto redakti

La Nigrakrona paruo havas nigrajn kronon kaj mentonon kun blankaj vangoj (el kiuj eroj la unua nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo atricapillus kio signifas same. La subaj partoj estas blankaj kun ruĝecbruno en la flankoj; la dorso estas griza. Ili havas mallongan malhelan bekon, mallongajn flugilojn kaj longan voston. La vosto estas ĉefe ardezgriza sed oni observis en centra Nov-Ĵerzejo en 2008 komplete blankan kaj ŝajne pli longan kaj elstaran ol la normala griza vosto. Almenaŭ unu alia tiel blanka vosto estis observita. [1][rompita ligilo]

Distribuado kaj habitato redakti

La reprodukta habitato de la Nigrakrona paruo estas miksita aŭ decidua arbaro en Kanado, Alasko kaj norda Usono. La Nigrakrona paruo kaj Karolina paruo estas praktike nediferencigeblaj per vido, sed ili estas distingaj per voĉo. Ties punkto de koincido estas ĉe Nov-Brunsviko, Nov-Ĵerzejo.

Kutimaro redakti

Ili estas konstantaj loĝantaj, sed foje moviĝas suden en sia teritorio vintre. Dum malvarmaj vintraj noktoj, tiuj birdoj reduktas sian korpotemperaturon ĝis 10-12 °C por konservi energion.

Dum la aŭtuna migrado kaj vintro, paruoj ofte ariĝas kune. Multaj aliaj specioj de birdoj, inklude paruojn, nuksrompulojn kaj paruliedojn, povas ofte kunmanĝi en tiuj aroj. Miksitaj aroj restas kune ĉar la paruoj alvokas kiam trovas bonan manĝofonton. Tiu alvoko formas unuigon por la grupo, permesante aliajn birdojn trovi manĝojn pli efike. Dum arado Nigrakrona paruo tuje starigas fortan socian hierarkion.

En malmulte loĝataj ruraj aŭ arbaraj areoj, tiuj paruoj estas ofte malpli timidaj ol en urba setlejo. Ili povas esti observataj montrantaj scivolemon pri nekutimaj homaj agadoj en sia habitato.

Voĉo redakti

La voĉo de la Nigrakrona paruo estas tre kompleksa (Ficken et al., 1978). Oni klasus 13 distingajn voĉojn, multaj el kiuj estas komplikaj kaj povas komuniki diferencajn tipojn de informado. La kompleksa voĉo de tiuj paruoj estas eble evolua adaptiĝo ilia habitato: ili loĝas kaj manĝas en densa vegetaĵaro, kaj eĉ kiam la aro aras kune, individuoj povas esti nevideblaj de la aliaj aranoj.

 
Nigrakrona paruo, Regiona Parko Strando Iona

La kanto de la Nigrakrona paruo estas simpl, klara fajfo aŭ du notoj, identaj en ritmo, la unua trione de la dua. Tio distingiĝas el la kvarnota alvoko de la Karolina paruo nome fi-bi fi-bej; el kio la plej malaltaj notoj estas preskaŭ identaj sed la plej altaj notoj fi malaperas, kio faras el la voĉo de la Nigrakrona paruo ion kian bi bej.

 
Nigrakrona paruo

Kelkaj 'gorĝaj' notoj, poste unu minuto kanta.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Maskloj kantas nur en relativa izoliĝo el aliaj paruoj (inklude siajn partnerojn). En malfrua somero kelkaj junuloj kantas nur unu noton. Ambaŭ seksoj foje faras simplan version de la kanto, kaj tio ŝajne uzeblas por manĝigado de junuloj.

La plej familiara alvoko estas la familiara ĉik-a-di-di-di kio nomigas la birdon en Usono. Tiu simpla alvoko estas surprize kompleksa. Oni observis, ke ĝi konsistas el ĝis 4 distingaj unuoj kiuj povas esti aranĝitaj en diferencaj formoj por komuniki informon pri minacoj el predantoj kaj kunordigado de la grupomovo. Ĵusaj studoj pri alvoko montras ke la nombro de notoj di indikas la nivelon de minaco el proksimaj predantoj. Analizo de ĉirkaŭ 5,000 alarmalvokoj de paruoj, oni trovis ke alarmalvokoj provokataj de malgrandaj, danĝeraj rabobirdoj havas pli mallongan intermezon inter ĉik kaj di kaj tendencas havi kromajn notoajn di, kutime averaĝe 4 anstataŭ du. En unu kazo, alarmalvoko pri nanaj strigoj, baza minaco por paruoj, enhavis 23 notojn di (Templeton et al., 2005). La Karolina paruo faras similan alvokon kiu estas pli rapida kaj altatona.

Estas multaj aliaj alvokoj kaj sonoj kiujn faras tiuj paruoj, kia gorĝa bruo kiun uzas kutime maskloj por indiki minacon de atako de alia masklo, ofte dum manĝo. Tiu alvoko estas uzita ankaŭ en seksa kunteksto. Tiu bruo estas inter la plej kompleksa de la alvokoj, enhavante 2-9 de 14 distingaj notoj en unu populacio studita.

Dieto redakti

 
Nigrakrona paruo manĝas ĉe birdomanĝejoj kaj frapas sur branĉo por malfermi ĝin.

Tiuj birdoj saltetas inter branĉoj serĉe de manĝo, foje penditaj kapalteren; ili povas fari mallongajn flugojn por kapti insektojn dumfluge. Insektoj formas grandan parton de sia dieto, ĉefe somere; semoj kaj beroj iĝas gravaj vintre. Ili rapide prenas nigrajn oleosemojn de sunfloro el urbaj birdomanĝajoj. Ili foje martelas semojn sur arbo aŭ arbusto por malfermi ilin; ili ankaŭ stokas semojn por posta uzo.

Reproduktado redakti

La Nigrakrona paruo nestumas en arbotruo; la paro elfosas la neston, uzante naturan kavaĵon aŭ foje malnovan neston de pego. Ili povas interreproduktiĝi kun Karolina paruo aŭ kun la Montoparuo kie la teritorioj koincidas.

Rilato kun homoj redakti

Nigrakrona paruo en kulturo redakti

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2004). Poecile atricapilla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Ficken, M.S., Ficken, R. W., & Witkin, S. R. (1978). Vocal repertoire of the Black-capped Chickadee. Auk 95 (1): 34-48. PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Smith, S. M. (1991): The black-capped Chickadee: Behavioural Ecology and Natural History. Cornell University Press. ISBN 0-8014-2382-1 (1991 reprintado)
  • Templeton, C. N., Greene, E., & Davis, K. (2005). Allometry of alarm calls: black-capped chickadees encode information about predator size. Science 308 (5730): 1934-1937. PMID 15976305 COI:10.1126/science.1108841 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti