Nigrapiedulo

francoj, kiuj loĝis en Alĝerio dum la kolonia epoko

Nigra-piedo (laŭlitere) kaj pli esperante Nigrapiedulo estas transskribo de franca esprimo pied-noir, kiu aplikiĝas al Francoj iam vivintaj en Alĝerio antaŭ ties sendependiĝo disde Francio en 1962. Tiuj Francoj (ĉu denaskaj, ĉu asimilitaj) devis rifuĝi al la Patrujo aŭ ekziliĝi eksterlanden.

La neoficiala flago

Deveno redakti

La deveno de tiu termino estas disputata. Oni ĝenerale konsideras, ke ĝi aperis en la 1950-aj jaroj, tamen ĝi ĉefe disvastiĝis depost 1962 por nomi Alĝeri-devenajn francajn rifuĝintojn. La termino en si mem estas familiara, kaj adoptita de la interesatoj, kio montras, ke ĝi ne estas pejorativa.

Koncerne ĝian signifon, la plej vaste akceptita klarigo estas, ke Francoj marŝis per nigraj ŝuoj, dum Araboj marŝis per sandaloj.

Identeco redakti

Nigrapieduloj formis vastan diasporon de ĉirkaŭ unu miliono da homoj. Kvankam ili bone adaptiĝis al sia nova lando, restis ĉe ili nostalgio pri la pasinto kaj ili ankoraŭ sopiris al la forlasita lando, sen espero reveni tien. Pro tio, kreiĝis specifaj asocioj kaj revuoj. En la kultura vivo, tio tradukiĝis per literaturo kaj kino. La publiko, interalie publicistoj ofte asocias ilin al sia tradicia kuir-arto kiel kuskuso. Ankaŭ karakterizas ilin specifa akĉento, uzata de humuristoj.

Famuloj redakti

Filmaro redakti

Vidu ankaŭ redakti