Nigraventra stepkoko

La Nigraventra stepkoko (Pterocles orientalis) estas mezgranda birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraventra stepkoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Nigraventra stepkoko 'Pterocles orientalis'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

La nomiga raso reproduktiĝas en la Ibera duoninsulo, nordokcidenta Afriko, la Kanarioj, Turkio, Kipro kaj Israelo. La orienta formo P. o. arenarius (Pallas, 1775) troviĝas en Kazaĥio, okcidenta Ĉinio, suda Irano, Afganio kaj Pakistano. Ĝi estas parte migranta, kun kelkaj birdoj translokiĝante el centra Azio al Pakistano kaj norda Barato vintre.

Aspekto redakti

 
Masko de stepkoko en desegno de 2007.
 
Masko de stepkoko en ilustraĵo de 1838.
 
Ilustración con una pareja de ortegas (P. o. arenarius) de 1905.
 
Pterocles orientalis

La Nigraventra stepkoko estas 33–39 cm longa kun enverguro de 70–73 cm kaj pezo de 300-450 g. La masklo havas grizajn kapon, kolon kaj bruston. La ventro estas nigra tre kontraste inter la blanka subvosto kaj helbruna bendo en subbrusto. La supraj partoj estas orbrunaj kun pli malhelaj markoj. Krome li havas maldikan nigran strion inter la bruna bendo kaj la supra brusto griza kaj avelkoloran gorĝon (foje la tutan subvizaĝon). La ino havas pli brunaj kaj fajne markitaj supraj partoj, kapo kaj brusto.

La orienta raso estas pli pala kaj fortika ol la P. o. orientalis. Maskloj havas pli flavajn suprajn partojn kaj pli grizajn subajn partojn ol la okcidenta formo. Inoj estas pli blankaj sube.

Tiu pteroklo havas etajn kolombecajn kapon kaj kolon, sed sufiĉe fortikan korpon. Ĝi havas longajn pintajn flugilojn kaj rapidan rektan flugon. Dumfluge la specio estas facile rekonebla pro kontrasto inter la hela subkorpo kaj la nigra ventro unuflanke kaj inter la helaj subflugiloj kaj siaj nigraj pintoduonoj aliflanke.

Kutimoj redakti

Tiu gregema palearktisa specio reproduktiĝas en sekaj malfermaj ebenaĵoj kaj similaj medioj, sed malkiel la Blankventra stepkoko ĝi evitas areojn tute senvegetalajn. La nesto estas grunda truo en kiu la ino demetas tri verdecajn ovojn kun kamufligajn markojn. Ambaŭ seksoj kovas (la masklo dumnokte), sed nur la masklo alportas akvon en la brusta plumaro. La idoj rapide elnestiĝas kaj ekmanĝas, ili dependas de la patro nur por trinki.

Aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj se tro varmas ankaŭ krepuske. Ili manĝas semojn kaj ĉefe grejnojn ekzemple en terkulturejoj.

La voĉo estas milda ĉuurrr rrrr-rrrr.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti