La Nigrokula buteo (Leucopternis melanops) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrokula buteo
Nigrokula buteo
Nigrokula buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. melanops
Leucopternis melanops
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu malaltdenseca specio estis ŝajne tradicie limigita al la Amazona Baseno norde de Amazona Rivero, sed estas kelkaj vidaĵoj sude de tiu rivero, en, ekzemple, la subŝtatoj de Brazilo nome Pará kaj Akro, kaj orienta Peruo (Iquitos kaj Pucallpa), kaj eble en sudorienta Kolombio, nordorienta Ekvadoro, Gujanoj kaj suda Venezuelo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĉefaj karakteroj estas blankaj kapo, kolo kaj subaj partoj ege kontraste kun bluecnigraj flugiloj (kun blankaj makuletoj) kaj vosto (kun blanka horizontala bendo). Estas nigra masko traokula, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie melanops pli precize signifas “kun nigra vizaĝo”, kio ne tute ĝustas, kvankam aperas en la komuna nomo de kelkaj lingvoj, kiaj la franca, portugala kaj hispana, nome la tri parolataj en la teritorioj de la specio. La kruroj kaj vaksaĵoj estas ruĝoranĝaj.

Ĝi estas tre proksima rilata al la Blankabrova buteo kaj kelkaj individuoj montras ian nivelon de intermezeco inter ambaŭ specioj, sugeste, ke ili almenaŭ rare hibridiĝas. Del Hoyo et al. (1994) sugestis, ke tiu specio estas tre proksime rilata al L. lacernulatus, sed la molekulaj rezultoj montras, ke ili estas en diferencaj kladoj (Amaral et al. op cit.. Lerner et al. op cit.). Plej fakuloj sugestas, ke la transanda (okcidente de Andoj) L. semiplumbeus formas fratan kladon kun la antaŭanda (oriente de Andoj) komplekso L. melanops/L. kuhli. En sia analizo, Amaral (op cit.) montris ke tiu klado estas ankaŭ frata de Buteo buteo, B. albicaudatus, B. (Rupornis) magnirostris, kaj Parabuteo unicinctus. Pinto (1979) konsideris tiun specion kiel samspecifa kun L. kuhli, kaj Stresemann kaj Amadon (1979) konsideris L. kuhli kaj L. melanops kiel frataj specioj. Tiu proksimeco estis konfirmata de ĵusaj molekulaj studoj, sed ne eblas ankoraŭ akcepti mankon de genofluo inter L. melanops kaj L. kuhli, ĉar ekzistas hibridaj individuoj kiel estas dirite (Amaral et al. op cit, Lerner et al. op cit.).

Ili manĝas ĉefe reptiliojn, sed ankaŭ birdidojn kaj insektojn. Ĝi ĉasas silentece, moviĝante el ripozejo al ripozejo, post kelkminutaj haltoj (Hilty 2003).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti