La Nigrorela koturno (Odontophorus melanotis) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi estis ofte konsiderata raso de la proksima parenca Ruĝfrunta koturno, O. erythrops.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrorela koturno
Nigrorela koturno
Nigrorela koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. melanotis
Odontophorus melanotis
(Salvin], 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri tre malhelbruna specio kun ruĝecbrunaj frunto kaj superokula strio, flaveca nuka kresto kaj tre malhelbrunaj supraj partoj dum subaj estas pli helaj kaj kun blankeca punkteco. La bazdika beko kaj la kruroj estas malhelgrizaj al nigrecaj.

Ĝi troviĝas en Kostariko, Honduro, Nikaragvo kaj Panamo.

La birdoj de Panamo iam estis agnoskataj kiel separata raso nome coloratus. Sed hodiaŭ oni agnoskas du subspeciojn:

  • verecundus Peters, 1929 – kariba deklivaro de Honduro.
  • nomiga melanotis Salvin, 1865 - sudorienta Honduro, Nikaragvo kaj kariba marbordo de Kosta-Riko kaj Panamo.

Referencoj redakti