Nikica Jelavić estas kroata futbalisto en la pozicio de sturmisto. Li naskiĝis la  27-an de aŭgusto 1985(nun 1985-08-27) en Čapljina, tiutempa SFR Jugoslavio, nuna Bosnio kaj Hercegovino, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la britia klubo Everton - antaŭe li en 2002-2007 estis profesia futbalisto de la klubo Hajduk Split, en 2007–2008 de la klubo Zulte Waregem en Belgio, en 2008–2010 de la klubo Rapid Vieno en Aŭstrio, en 2010–2012 de la britia klubo Rangers kaj de tiam de Everton.

Nikica Jelavić
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1985 (1985-08-27) (38-jaraĝa)
en Čapljina
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Nikica Jelavić ludanta por la klubo la klubo Rapid Vieno en Aŭstrio

Krome Nikica Jelavić ekde la jaro 2009 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17- (ekde 2002) kaj sub-18-jaruloj (ekde 2003).