Nikolaj Aleksandroviĉ Leonov (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1982, Dnipropetrovsko, Ukrainia SSR, Sovetunio — mortis la 26-an de majo 2014, Donecko, Donecka provinco, Ukrainio) estis ukrainia piedbatboksisto, majstro de la sporto de internacia nivelo, ortodoksa repisto. Li estis ĉampiono de la Mondpokalo pri tutkontakta karateo (2005) kaj mondĉampiono pri piedbatbokso (2007).

Николай Александрович Леонов
sporta trejnisto
Nomo Nikolaj Leonov
Naskiĝo la 10-an de aŭgusto 1982 en Dnipropetrovsko,  Sovetunio
Morto la 26-an de majo 2014 Donecko  Ukrainio
Medaloj
Oro Mondpokalo pri tutkontakta karateo (2005) Teame
Oro Mondĉampionato pri piedbatbokso laŭ IAKSA kaj WTKA (2007) Teame
vdr

Biografio redakti

Post mezlernejo li enmatrikuliĝis en la Kieva universitato de kulturo kaj arto, sed forlasis ĝin post du jaroj.[1]

En 1998 Nikolaj aniĝis al la muzika grupo D.N.D. (ruse: Д.Н.Д.). En 1999 ĝi gajnis la duan lokon en la Tutukrainia festivalo “Ĉervona Ruta” en la kategorio "Dancmuziko" (la unua loko ne estis aljuĝita). La grupo faris du albumojn, sed poste disfalis pro diversaj problemoj (narkotikaĵoj, ĥuliganaĵoj, ktp). Ĝiaj anoj havas malsamajn sortojn. Aleksandr Kisil trafis prizonon, Aleksandr Poleĵajev aliĝis al viŝnuistoj, Denis Veliĉko spertis resaniĝon en kliniko kaj revenis al normala vivo, Sergej Hajdukov establis lernejon de hiphopa danco. Nikolaj Leonov koncentriĝis pri sporto kaj studo de ortodoksismo.[1]

En 2001 li enmatrikuliĝis en la fakultato pri olimpika kaj profesia sporto de la Dnipropetrovska ŝtata instituto de la fizika kulturo kaj sporto kaj finstudis en 2005. Li ricevis kvalifikon "Fakulo pri fizika kulturo kaj sporto" kaj aldonan specialaĵon "Korpogardisto". Poste li laboris kiel trejnisto en sportoklubo "Ĝajpur".[1]

Sporta agado redakti

En 2005 li gajnis la Mondpokalon pri tutkontakta karateo, okazinta en Odeso. En 2007 li venkis en la Mondĉampionato pri piedbatbokso laŭ la versioj de IAKSA kaj WTKA (en la kategorio por 19 ĝis 35-jaraĝaj viroj pezaj ĝis 75 kg), okazinta en Marina di Carrara, Italio.[2]

Socia agado redakti

En 2004 li aniĝis al la kozakoj, pentis kaj unuafoje akceptis eŭkaristion. Ekde 2005 li regule frekventis diservojn, partoprenis ilin kiel leganto kaj sakristio.[1]

En 2009 li enmatrikuliĝis en la teologo-misiista fakultato de la Poltava Misiista Teologia Seminario kaj finstudis en 2013 kiel bakalaŭro pri teologio. En la seminario li estris la ortodoksan luktoklubon “Peresvet”, kies anoj gajnis diversajn luktokonkursojn.[1]

La 16-an de decembro 2012 mitropolito Poltava kaj Mirhoroda Filipo konsekris lin kiel leganton.[1] En 2013 Nikolaj Leonov revenis al muziko kaj registris solulan albumon "μετάνοια" (Pento), verkitan en la stilo ortodoksa repo. En ĝi li pentas pri tiu malbono, kiun kreis lia antaŭa muzika agado en la grupo "D.N.D."[1]

Pereo redakti

En 2014 li subtenis la memproklamitan Doneckan Popolan Respublikon kaj batalis je ties flanko kontraŭ la ukrainia armeo. La 26-an de majo li pereis dum la batalo ĉe la Donecka flughaveno. Laŭ informoj, li troviĝis en kamiono Kamazo, kiu forportis la vunditajn batalantojn al la urbo kaj estis trafita de kontraŭtanka grenadĵetilo. La 27-an de majo 2014 lia korpo estis identigita inter aliaj mortigitoj kaj transportita al Dnipropetrovsko.[3]

La 18-an de majo 2014 li faris sian lastan enskribon en la persona paĝo en socia reto VKontakte:

 
 Молитесь за мир православные! Довольно уничтожать украинский и русский народ! Каемся и прощаем друг друга! Требуем от властей прекращения войны! Каждый день погибают люди и мы все виновны в этом! Осатанели все и льем кровь друг друга, как можно так?   Preĝu por paco, ortodoksuloj! Sufiĉu neniigi la ukrainan kaj la rusan popolojn! Ni pentu kaj indulgu unu la alian! Ni postulu de la potencoj ĉesigon de tiu milito! Ĉiun tagon pereas homoj kaj ni ĉiuj kulpas pri tio! Ni ĉiuj sataniĝis kaj verŝas sangon unu de la alia, kiel tio eblas? 
— Nikolaj Leonov, Persona paĝo en socia retejo VKontakte

[4]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti