Nikolaj Prĵevalskij

rusimperia esploristo

Nikolaj Miĥajloviĉ PRĴEVALSKIJ (ruse Николай Михайлович Пржевальский; naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1839[greg.] — mortis la 20-an de oktobro[jul.]/ 1-an de novembro 1888[greg.]) estis rusia geografo[1] kaj fama esploristo de Centra kaj Orienta Azio.

Nikolaj Prĵevalskij
Persona informo
Николай Михайлович Пржевальский
Naskiĝo 31-an de marto 1839 (1839-03-31)
en Kimborovo, Smolensk Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 20-an de oktobro 1888 (1888-10-20) (49-jaraĝa)
en Karakol
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Karakol vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Staba milita akademio Nikolao vd
Familio
Gefratoj Jevgenij Prĵevalskij vd
Profesio
Okupo zoologo • esploristo • verkistobotanikistomilitistogeografo • natursciencisto • vojaĝisto vd
Laborkampo naturscienco • natural science • vojaĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nikolaj Prĵevalskij en 1860 (21-aĝa).

Kvankam li neniam atingis sian finan celon, nome la sanktan urbon Lasao en Tibeto, li veturis tra regionoj tiam nekonataj de okdcidentanoj, kiel norda Tibeto (nuntempa Tibeta Aŭtonoma Regiono), Amdo (nuntempa Ĉinghajo) kaj Ĝungario (nuntempa norda Ŝinĝango).[2] Li esence kontribuis al la diskonigo de la geografio de Centra Azio en Okcidento.

Li ankaŭ priskribis kelkajn speciojn antaŭe nekonatajn de la moderna scienco: nome la Prĵevalski-ĉevalon, la Przewalski-gazelon kaj la Naturan baktrian kamelon, ĉiuj el kiuj estas nuntempe endanĝerigitaj.

Notoj redakti

  1. Nikolay Mikhaylovich Przhevalsky Encyclopædia Britannica
  2. Luce Boulnois, Silk Road: Monks, Warriors & Merchants, 2005, Odyssey Books, p. 415 (ISBN 962-217-721-2)

Eksteraj ligiloj redakti