Nikolao Nikolajeviĉ Beketov (1827-1911) (ruse: Николай Николаевич Бекетов), estis rusa mineralogo, fizikisto[1] kaj kemiisto, fondinto de lernejo pri fiziko-kemio en Rusio[2], frato de la botanikisto Andreo Beketov (1825-1902) kaj Aleksejo Nikolaeviĉ Beketov (1825-1902), profesoro pri kemio en la Universitato de Ĥarkovo, membro de la Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo.

Nikolaj Beketov
(1827-1911)
rusa mineralogo kaj kemiisto
rusa mineralogo kaj kemiisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de januaro1827
en Alferevka, nune Novaja Beketovka,  Rusio
Morto 13-a de decembro 1911
en Sankta Peterburgo,  Rusio
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Moskvo
Ĥarkiva Universitato
Rusia Akademio de Sciencoj
Familio
Dinastio House of Beketov vd
Patro Q117321225 vd
Gefratoj Andrey Beketov vd
Infanoj Alexei Beketov • Q114740228 vd
Profesio
Okupo kemiisto • metalurgo • universitata instruisto vd
Laborkampo fizika kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

En 1886, li laboris en Sankt-Peterburgo, en kemia laboratorio kaj estis profesoro en la Universitato por Virinoj. En 1890, li instruis pri la "Fundamentoj pri Termokemio" en la Universitato de Moskvo. Beketovo malkovris la la metalanstataŭadon de solvaĵoj el ties saloj per hidrogeno sub premo. Li ankaŭ starigis ke la magnezio kaj la zinko translokigas aliajn metalojn el ties saloj sub altaj temperaturoj. Inter 1859 kaj 1865, Beketovo montris ke la aluminio[3] restarigas la metalojn elde ties oksidoj sub altaj temperaturoj. Pli malfrue, liaj eksperiimentoj estis uzataj kiel deirpunkto por la aluminiotermo, kies tekniko estis vaste uzata en metalurgio.

La plej granda merito de Beketovo estas lia kontribuado al fiziko-kemio kiel sendependa scienco. En 1860, li faris kurson pri la "Rrilatoj inter la fenomenoj fizikaj kaj kemiaj" en Ĥarkovo, krom alia kurso pri "Fiziko-kemio", en 1865. En 1864, la Departemento pri Fiziko-kemio de la Universitato de Ĥarkovo estas kreita dank'al lia aktiva partoprenado, kaj tie la studentoj povis konduki siajn esplorojn kaj plenumi praktikajn laborojn. En 1886, Beketovo elektiĝis kiel plena membro de la Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo. Kelkaj el liaj lernantoj estis Aleksandro Elketovo, Flaviano Flavitskio, krom aliaj. La poeto Aleksandro Blok (1880-1921) estis nepo de lia frato."

Selektita verkaro redakti

  • Русские ученые в цветной металлургии (Rusaj sciencistoj kaj la neferoza metalurgio), 1950, Nikolao Beketov, Nikolao Antonoviĉ Puĉin, 205 paĝoj
  • Гавриил Гавриилович Густавсон, 1842-1908: некролог (mortatesto de Gavriil Gavrilovič Gustavson (1843-1908)), Imperia Akademio pri Sciencoj de Sankta Petersburgo, 1908 - 205 paĝoj
  • Якоб Хендрик Вант-Гофф, 1852-1911: некролог (mortatesto de Jacobus Henricus van 't Hoff 1852-1911)
  • Исследования над явлениями вытеснения одних металлов другими (Esploro pri la fenomenoj rilate al substituado de kelkaj metaloj), 1865, tezodefendo

Literaturo redakti

Histories of the Electron: The Birth of Microphysics, Jed Z. Buchwald, Andrew Warwick

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti