Nikolaus Becker

germana juristo kaj poeto

Nikolaus BECKER (ankaŭ Nicolaus Becker; naskiĝinta la 8-an de oktobro 1809 en Bonno, mortinta en aĝo de 35 jaroj la 26-an de aŭgusto 1845 en Geilenkirchen-Hünshoven) estis germana juristo kaj poeto. Li famiĝis kiel verkinto de la ŝovinisma Rejno-kanto.

Nikolaus Becker
Persona informo
Nikolaus Becker
Naskiĝo 8-an de oktobro 1809 (1809-10-08)
en Bonno
Morto 28-an de aŭgusto 1845 (1845-08-28) (35-jaraĝa)
en Hünshoven
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoadvokato • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
la naskiĝdomo de Becker dekstrre en la Stern-strato 64 en Bonno

Nikolaus Becker estis la plej juna de 13 gefratoj. Liaj gepatroj estis la komercisto kaj urba konsiliano Edmund Becker (1754–1830) kaj ties tria edzino Maria Cäcilia Josepha Henriette DuMont (1773–1835). Ekde 1820 li frekventis la gimnazion en Bonn kaj ŝanĝis la edukadejon irante en 1828 al Düren. Post la maturiĝekzameno li revenis en sian naskiĝurbon en 1830 kaj ekstudentis pri jursciencoj. Kvankam li dumstudentece pli okupiĝis pri poezio ol pri juraĵoj, li ja trapasis en 1832 la unuan juristan ŝtatan ekzamenon. Post finfaro de la sekva deviga soldata servo li deĵoris kiel aŭskultumisto ĉe kolonja tribunlo. El leteroj konatas ke tiu ĉi deĵoro apenaŭ plaĉis al li. Post la morto de la patrino en 1835 li translokiĝis al la bofratino al Hünshoven. Ties edzo, sekretario ĉe la (laikula) pacjuĝejo en Geilenkirchen, peris por la bofrato postenon samloke. Tio bonege konvenis al Becker ĉar la laboro permesis al li multe da libertempo; por plibonigi la malfirman sanecon li multe migradis kaj per inspiroj nature estiĝis ankaŭ la unuaj poemoj tiam.

En la 18.9.1840 aperis en la gazeto "Trierische Zeitung" poemo lia Der freie Rhein, laŭ instigo de la eldonisto kaj parenco patrina Joseph DuMont. Posta publikigo en la kolonja gazeto "Kölnische Zeitung" en oktobro tre popularigis la vortojn kiuj trafis sentimentojn akutajn koncerne la tiutempan fonon (Antaŭmarto, kaj la tiel nomata Rejnokrizo pri la landlima rolo de Rejno): Tiutempe venis postuloj fare de francaj politikistoj konkeri la germanlingve loĝatajn teritoriojn maldekstre de la Rejno. Becker do facile kaj tuj iĝis glorigota patrioto. Mallonge antaŭe Becker ankoraŭ petis la bonnan ĉefurbestron Edmund Oppenhoff havigi al si pli bone salajritan postenon; sed lia financa situacio de unu tago je la alia ege pliboniĝis kaj reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) donacis al li 1000 talerojn kaj donis la promeso peri bonan postenon por li antaŭtribunale.

Sed gloro lia tre rapide malkreskis. En 1841 aperis liaj kolektitaj 72 poeziaĵoj Gedichte, kio fiaskis. En julio 1841 li ekdeĵoris en Kolonjo ĉe la pacjuĝejo kiel sekretario sed la sanstato ege malboniĝis. En julio 1845 li reiris al la bofratino al Hünshoven kie li baldaŭ poste mortis estante 35-jaraĝulo.[1]

Rejnokanto redakti

Famiĝis Becker antaŭ ĉio pro sia Rejnokanto Rheinlied de 1840. La plej konata versoj el ĝi estis: Sie sollen ihn nicht haben, den freien, deutschen Rhein, bis eine Flut begraben des letzten Mannes Gebein[2] kio iĝis populara esprimo de la germana ŝovinisma sentaro kontraŭfrancia. Politike temas pri krizo inter Franclando kaj la Germana Federacio pri tiklaj demandoj landlimaj.[3]

Efikoj kaj kritikoj redakti

La prusia, romantikema reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a honoris Becker kiel ankaŭ la bavara reĝo Ludoviko la 1-a. Krome Becker iĝis honora membro de la bonna ligo Maikäferbund.[4] La teksto memkompreneble venigis francajn reagojn, el kiuj estis la plej konata la vortoj de Alfred de Musset Nous l’avons eu, votre Rhin allemand. Lamartine inverse pli trankvilige reagis en 1841 per Friedensmarseillaise (1841). Pli ol 200 komponistoj muzikigis la poemon, ankaŭ Robert Schumann. La iam tre konata kanto nuntempe kvazaŭ malkonatas.[5] Heinrich Heine kritikis la kontraŭfrancian tonon de la kanto kaj komentigis prie la personigitan Rejnon Rhenus en la verko Deutschland. Ein Wintermärchen.

En la 1840-aj jaroj ekestis pluraj similtemaj poemoj pri la historia germaneco de la urboj ambaŭflanke de la rivero Rejno kaj pri la regionoj okcidente de ĝi. Ilin kunigas la alvoko al solidaro inter la samlingvanoj, kaj neniel ĉiuj havis kontraŭfrancian tonon. Nuntempe plej konatas la samtempa La kanto de l' germanoj de August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, kiu ekde 1922 iĝis la nacia himno de Germanio.

Monumento redakti

 
nemortabulo ĉe la paroĥuja kirko de Hünshoven

La kolonja skulptisto Heinrich Eschweiler kreis monumenton kun reliefa bildo de la poeto kiun oni solene senvualigis la 13-an de aŭgusto 1899 kaj kiu detruiĝis dum la Dua mondmilito. La el la detruitaĵoj savinta reliefa bildo enkorpiĝis en nova memortabulo ĉe la Johano-kirko de Hünshoven.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Landschaftsverband Rheinland - Qualität für Menschen: Portal Rheinische Geschichte: Nikolaus Becker (1809-1845)
  2. Traduko: La francoj ne havu la liberan, germanan Rejnon ĝis la akvegoj entombigos la ostojn de la lasta viro.; Richard Sier: Deutschlands Geisteshelden. Ehrendenkmäler unserer hervorragenden Führer auf geistigem Gebiet in Wort und Bild. VA Universum, Berlin 1904, p.8
  3. Jen la teksto germana kompleta: 1. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Ob sie wie gier'ge Raben Sich heiser danach schrein, / 2. Solang' er, ruhig wallend, Sein grünes Kleid noch trägt, Solang', ein Ruder schallend, In seine Wogen schlägt. / 3. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Solang' sich Herzen laben An seinem Feuerwein; / 4. Solang' in seinem Strome Noch fest die Felsen stehn, So lang' sich hohe Dome In seinem Spiegel sehn. / 5. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, So lang' dort kühne Knaben Um schlanke Dirnen frein; / 6. Solang' die Flosse hebet Ein Fisch in seinem Grund, Solang' ein Lied noch lebet In seiner Sänger Mund! / 7. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Bis seine Flut begraben Des letzten Manns Gebein.
  4. Dietrich Höroldt (Hrsg.): Geschichte der Stadt Bonn, Bd. 4. Dümmlers Verlag, Bonn 1989.
  5. Dietrich Fischer-Dieskau: Robert Schumann. Das Vokalwerk. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 1985, ISBN 3-423-10423-6, p. 175 f.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nikolaus Becker en la germana Vikipedio.