Nikolaus Storch (naskiĝinta antaŭ 1500 en Zwickau, mortinta post 1536 samloke) estis germana teksisto.

Nikolaus Storch
Persona informo
Naskiĝo
en Zwickau, Elektoprinclando Saksio, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Sankta Romia Imperio
Morto
en Munkeno, Duklando Bavario, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Vivo redakti

Storch estis unu el grupo da simplaj metiisto en Zwickau, kiuj memstare iniciatis ekleziajn kaj socialajn reformojn dum la periodo de Reformacio. Li havis viziojn kaj rigardis sin profeto, al kiu Dio donis la mandaton kontraŭbatali la subaĉeteblan eklezion. Li gvidis la t.n. Profetojn de Zwickau, kiuj sukcesis anigi multajn, danke al ravigaj viziaj predikoj. La civitanaron ili disdividis, favorante opan posedon de ĉiuj posedaĵoj, prizorgon de la malriĉuloj kaj senproprietigon de monaĥejo - se necese tiu ĉio ankaŭ per apliko de forto.

Influanto de multaj redakti

Storch malŝatis la bapton de etuloj kaj ege influis Thomas Müntzer, kiu estis en 1521 en la urbo kaj subtenis Storch en lia agado kontraŭ la katolika pastra moŝto Egranus. La surloka abatejo de la cistercianoj ĉesis ekzisti post daŭra intrigo fare de Storch.

Poste Nikolaus Hausmann, la reformanto de Zwickau, petis pro malespero sian amikon Luteron je helpado. Tiu ĉi fakte, je la fino de aprilo, predikis publike disde la urbodomo antaŭ ĉ. 14.000 spektantoj kontraŭ la sektuloj[1] kaj sukcese direktis la aŭskultantaron kontraŭ Storch. La profetoj tiel estis devigitaj foriri.

Batalo de Storch kontraŭ la oficialaj reformantoj redakti

Kun Müntzer la zwickau-a ĉefprofeto veturis ankoraŭ al Wittenberg kaj impresis eĉ Philipp Melanchthon. Tamen ankaŭ Melanktono devis peti la luteran predikhelpon: post nova sukceso de Lutero kiel avertanto, la trio de Storch, Müntzer kaj Karlstadt devis denove forveturi.

En 1524 li estis mallongan tempon en Strasburgo, poste en Hof. Verŝajne li vizitis poste sudan Germanujon. Li supravivis la Kamparanajn ribelojn kaj menciitis ankoraŭ en la urba kroniko de Zwickau el la 1536-a jaro.

Literaturo redakti

  • Siegfried Hoyer: Die Zwickauer Storchianer. Vorläufer der Täufer? In: Jahrbuch für Regionalgeschichte 13, 1986, p. 60-78.
  • Paul Wappler: Thomas Münzer in Zwickau und die „Zwickauer Propheten“. Zwickau 1908.
  • Richard Bachmann: Niclas Storch, der Anfänger der Zwickauer Wiedertäufer. Zwickau 1880.

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. "Thomas Müntzer - Der Satan von Allstedt", [Mitteldeutscher Rundfunk|[MDR]]-filmo de la 31-a de oktobro 2010