Nikso estas fabela estulo, vivanta ĉefe sub la akvo. Li aspektas preskaŭ kiel homo, sole sur la piedoj li havas naĝilojn. Li komprenas al akvaj animaloj kiel estas fiŝoj, sed li kapablas interkompreniĝi eĉ kun homo. Pri kelkaj niksoj estas konate, ke ili estas aĝaj preskaŭ eĉ kelkcent jaroj kaj ke ili interkompreniĝos per ĉiuj lingvoj (verŝajne ili uzas telepation, ĉar sub la akvo oni ne povas paroli). Ili sidadas sur branĉoj de salikoj ĉe fiŝlagoj kaj riveroj aŭ ĉe akvaj muelejoj, ili fumetas cerbumante. Iam ni povas trovi ilin en gastigejo. Ĉiam estas sub ili akvo, ĉar ili havas senĉese malsekajn vestojn, sed kiam ili forlasas la akvon, ili estas sekaj.

Nikso
mita persono
Informoj
Eble sama Q18449951
vdr
Nikso

Ilia ĉefa agado estas dronigado de homoj pro celo de akiro de iliaj animoj. Tiujn ili poste konservas en ceramikaj potetoj en siaj loĝejoj sub la akvo.

Niksino estas ina nikso.

Literaturo redakti

  • GJURIČ, Andrej & ČERNÝ, Jan. Kam běží modrá liška. Amulet : Praha, 2001. ISBN 80-86299-81-3 EAN 97880862998157

Vidu ankaŭ redakti