Nikso (mitologio)

helena diino de la nokto

Laŭ la helena mitologio, Nikso aux Nikto (de la antikva greka Νύξ, nokto) estis personigo de la nokto, kies loĝejo estas la ekstrema Oriento aŭ en subtera Tartaro. Romianoj nomis ŝin Nox. Ŝi reprezentas la superajn mallumojn, dum Erebo reprezentas la subterajn. Nikso trairas la ĉielon kovrita de ombra mantelo, sur ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj, ĉiam akompanata de la Keroj.

Nikso
Protogonodiino
Verko Hades
Informoj
Originala nomo Νύξ
Eble sama Nokto
Sekso ina
Patro Ĥaoso
Patrino Caligo
Gefratoj EreboGeoTartaroEroso
Edzo/Edzino Erebo
Infanoj NemezoKaronoHemeraErisoHipnoMorfeoTanatoMomoApato • Geras • Lyssa • Oneiroi • MojrojEteroKeresoj • Philotes • Moros • Oizys • EpifronoHesperidinojFantaso • Atropos • Clotho • Lachesis • EleosoDoloso • Hybris • Amicitia • Contentio • Dumiles • Epaphus • Euphrosyne • Eroso • Hesperis
vdr
Nokto de William Adolphe Bouguereau (1883).

Kiam Heziodo priskribis Tartaron, li rakontas ke Hemero (ĉi tie fratino, ne filino, de Nikso) eliris el la subtera palaco ĝuste kiam Nikso alvenis en ĝin, kaj male, do ambaŭ diinoj neniam estis kune. Tiu priskribo multe similas al Rig-Vedo, en kiu Ratro (nokto) kunlaboras, sed strese, kun ŝia fratino Uŝo (mateniĝo)

En sia Iliado, Homero konstatis ke eĉ povaj dioj respektis kaj timis Nikson: iam Hero petis Hipnon dormi Zeŭson por tiel malhelpi la hejmrevenadon de Heraklo. Kiam la reĝa dio tion konstatis, furiozplene volis puni Hipnon, sed la dio de dormemo petis protekton al sia patrino, Nikso. Tiam, Zeŭso retenis sian koleron por ne ĉagreni la noktan diinon.

Por la orfea tradicio, Nikso estis eĉ pli grava: ŝi, kaj ne Ĥaoso, estis la unua estaĵo kiu spruĉis el nenio kaj la origino de la universo. La orfea poemaro mencias ke ŝi havis sian propran orakolon en kaverno, kie alkatenita Ĥrono ebrie per mielo dormas kaj aŭguradas, dum ekstere la dancado de Adrastea kaj la kantado de Nikso turnigas la tutan universon ĉirkaŭ ili.

Laŭ tiu tradicio verkis Aristofano, kiu en la teatraĵo Birdoj asertas ke Nikso estis la patrino de Eroso (amo), kiu generis la ceterajn diojn kaj la tutan mondon. Aiaj poetoj kalkulas Karono kaj Ptono inter la filoj de Erebo kaj Nokto.

Nikso ne estis tre kultita de antikvaj grekoj. Tamen, Paŭzanio mencias orakolon de ŝi en la akropolo de Megaro. Ankaŭ troviĝis statuon en la templo de Artemiso en Efezo, kaj oni kultis ŝin en Sparto kiel patrino de Dormo kaj Morto, tre adoritaj tie.

Laŭ Nikso estas nomita la plutona satelito Nikso kaj la asteroido (3908) Nikso.

Idaro redakti

Heziodo, en sia Teogonio, asertis ke Nikso spruĉis el Ĥaoso, kaj ŝi havis multenombran kaj klarigan idaron: sole aŭ kun sia frato Erebo (dependas de la verkistoj), ŝi naskis Eteron (brilo), Hemeron (tago), Momon (sarkasmo), Ponon (aflikto), Moron (destino), Tanato (morto), Hipnon (dormemo), la hesperidojn, la keresojn, la moirojn, la onirojn (sonĝoj), Nemesison (venĝo), Apaton (trompo), Filoton (tenereco), Gerason (maljunuleco), Eriso (diino)n (malkonkordo) kaj Ojzison (angoro).