NimrodNemrod estis legenda monarko de Mezopotamio, menciita en la 10-a ĉapitro de Genezo (Biblio), kiu ankaŭ aperas en multaj legendoj kaj rakontoj.

Nimrod
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 10
Informoj
Sekso vira
Nacieco Shinar
Religio sen valoro
Okupo monarko • ĉasisto
Patro Kuŝ
Infanoj Eliezero • Pharaoh
vdr
Gravuraĵo pri Nimrod tenante cervon.

En pluraj ruinaĵoj aperas la nomo de Nemrod, kaj ankaŭ ĝi estas menciita en la midraŝo. La tradicio prezentas lin kie malpia tirano kiu konstruis la Babelturon.

La mencio de Nimrod en la Biblio estas tre limigita por la nuna esplorado de tiu figuro. Laŭ la dokumentita hipotezo de la origino de la Biblio, estas la verkistoj de la javea tradicio kiuj faras la plej antikvan mencion pri Nimrod konata ĝis la nuntempo (ekde 950 a. K. Tamen, por tiuj kiuj konsideras ke Moseo estis la aŭtoro de Genezo, la referenco estas ankoraŭ pli antikva, inter la jaro 1480 a. K. kaj 1450 a. K.

Li estas priskribita kiel la filo de Kuŝ, nepo de Ĥam, pranepo de Noa; kaj kiel "la unua kiu fariĝis potenculo en la tero".

Li ankaŭ estas menciata en 1-a libro de la Kroniko kaj en la libro de la profeto Miĥa, ĉapitro 5, verso 6.

Oni diras ke Nimrod estas la fondinto de la unua regno formita post la tutmonda diluvo, kaj pro tio, la unua reĝo kiu ekzistis. Laŭ Genezo, li fondis la urbojn Babel, Urhuk, Akkad kaj Kalneh en la sudo de Mezopotamio, kaj Ninivo, Reseno, Rehoboth-Ir kaj Kalaĉo en la nordo.

Armena legendo rakontas ke Hajko, la patriarko de la armenoj, venkis lin en batalo proksime de la Lago Van.