Nino Agostino Arturo Maria Ferrari, alinome Nino Ferrer (naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-15), en Ĝenovo, Italio, mortis la 13-an de aŭgusto 1998, en Montcuq, Lot, Francio) estis kantisto, aŭtoro kaj komponisto ital-franca.

Nino Ferrer
Naskonomo Nino Agostino Arturo Maria Ferrari
Naskiĝo la  15-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-15)
en Ĝenovo, Italio
Morto la 13-an de aŭgusto 1998 (63‑jara)
en Montcuq, Francio
Ĝenroj Ĵazo, ritmenbluso, pop-muziko, rokoprogresiva roko
Profesio Aŭtoro-komponisto-interpretisto, produktoro
Instrumentoj Baso, gitaro, banĝo, piano, kontrabaso, frapinstrumentoj
Aktivaj jaroj 1959-1998
Eldoninto Riviera, CBS, WEA, Vogue, Fnac Music, Barclay
Retejo nino-ferrer.com
Persona informo
Naskonomo Agostino Arturo Maria Ferrari
Aliaj nomoj Nino Ferrer
Mortokialo pafvundo
Lingvoj franca
Ŝtataneco ItalioFrancio
Alma mater Saint-Jean de Passy
Okupo
Okupo kantisto • antropologo • kantaŭtoro
TTT
Retejo https://nino-ferrer.com
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en familio ital-franca. La unuajn kvin jarojn li pasigis en Nov-Kaledonio, kie lia patro laboris. Poste li kaj lia patrino vivis en Francio, el kie, ĉe Kristnasko 1939, ili ne povis foriri pro la fakto ke Eŭropo estis jam en la Dua Mondmilito.

Post tio ili pasigis kelkajn pezajn monmankajn jarojn en Italio, kie la patrino de la estonta muzikisto estis malestimata pro tio, ke ŝi estas franca (Italio batalis flanke de Nazia Germanio).

En 1947 la familio estis reunuigita kaj ekloĝis en Parizo. Pro la fakto, ke liaj gepatroj estis sufiĉe riĉaj, Nino havis la ŝancon akiri bonan edukadon. Li interesiĝis pri etnologio kaj antikva arkeologio, sed li havis multajn aliajn interesojn. Li bone desegnis kaj lernis pianon, gitaron, klarneton, trombonon, trumpeton.

Morto redakti

En julio 1998 lia patrino mortis en la aĝo de 86 jaroj, post longa malsano. Monaton poste, du tagojn antaŭ sia 64-a datreveno, Nino Ferrer memmortiĝis pafante sin en la koro. Li ne havis tempon por registri novan (kaj antaŭvidite lastan) studi-albumon "Suite et fin".

Gravaj sukcesoj redakti

  • 1965: "Mirza"
  • 1969: "Les Cornichons"
  • 1972: "La Maison près de la Fontaine"
  • 1975: "Le Sud"

Studi-albumoj redakti

  • 1966: enregistrement Public
  • 1967: Nino Ferrer
  • 1969: Nino Ferrer
  • 1971: Métronomie
  • 1972: Nino Ferrer & Leggs
  • 1974: Nino Kaj Radiah
  • 1975: Suite En Oeuf
  • 1977: Véritables Variétés Verdâtres
  • 1979: Blanat
  • 1980: La Carmencita
  • 1982: Ex Libris
  • 1983: Rock' N ' Roll Cow-boy
  • 1986: 13e Album
  • 1993: La Désabusion
  • 1993: La Vie Chez Les Automobiles

Koncert-albumoj redakti

  • 1970: Rats and roll
  • 1995: Concert Chez Harry

Eksteraj ligiloj redakti