Nirvana estis Usona rokmuzika grupo kiu komencis en 1987. Ilia kanto "Smells Like Teen Spirit" de la albumo Nevermind alportis por la muzikgrupo multan sukceson en la 1990-aj jaroj, vulgarigis iun ĝenron de roko nomita grunĝo.

De maldekstra al dekstra: Krist Novoselic kaj Kurt Cobain

La grupo malfondiĝis post la morto de Kurt Cobain en 1994.

Memoro redakti

En 2019 la Ministerio pri edukado de Rusio inkluzivis kanton Smells Like Teen Spirit en "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.