Nisut-bitej
manieroj de uzo de la titolo
M23
X1
L2
X1

nisut-bitej
"apartenanta al fragmito kaj al abelo"
resp. "reĝo de Supra kaj Malsupra reĝlandoj"

M23t
n
A42

Nisut - "reĝo de Supra reĝlando"

L2tA42

Bitej - "reĝo de Malsupra reĝlando"

M23t
n
A43

Nisut - "reĝo"

La nomo (respektive titolo) nisut-bitej, en egiptologio kutime markata kiel la t.n. trona nomoprenomo, estas parto de faraona reĝa titolaro en antikva Egiptio. En ties plena aspekto konsistanta el kvin nomoj ĝi estis indikata kiel la kvara en la vico kaj enskribata en la unuan el du reĝaj kartuŝoj. Unuafoje ĝi aperas jam dum regado de reganto Den[1]Aĝibo[2] en periodo de la 1-a dinastio. Ekde tempo de Meza imperio ĝi ĉiam enhavis nomon de suna dio Reo[3]. Diference de la nuntempa epoko, kiam egiptologoj markas la reĝon per la lasta el liaj nomoj, t.e. kutime per la nomo Filo de Reo, egiptanoj indikis siajn regantojn sub la nomo nisut-bitej, per kiuj ili estis konataj al siaj subuloj. Tial estas verŝajne, ke ili mem tiun ĉi parton de reĝa titolaro konsideris kiel la plej grava.

Enskribo de titolaro

La titolo nisut-bitej ensumigis en si du diferencajn, tamen komune nedisigeblajn kunigitajn esprimojn. Ĉar ĝi estis skribita per hieroglifoj por fragmito kaj abelo (tial ĝi estas laŭvorte tradukata kiel "apartenanta al fragmito kaj al abelo"), kiuj estis heraldikaj simboloj de Supra kaj Malsupra Egiptio, estas kun ligilo al potenc-politika aspekto de la regado komrenata precipe en signifo "reĝo de Supra kaj Malsupra Egiptoj". En tiu ĉi konekso povis esti ambaŭ partoj uzataj memstare - poste nisut estas markigo de reĝo de Supra reĝlando kaj bitej de reĝo de Malsupra reĝlando. Sed kiel memstara vorto povis esti la unua parto de la titolo uzata kiel por markigo de la reĝa potenco kiel tia.

Sed por la antikvaj egiptanoj la titolo ensumigis en si super sia politika signifo multe pli vastan mitologian kuntekston, kiu evidentigas koncepton de la reĝa potenco: kiel nisut-bitej la reganto estas prezentata ne nur kiel reganto de Supra aŭ Malsupra landoj, sed de Ambaŭ landoj samtempe, do kiel ilia unuiginto. Ĉar ili konsideris la akton de la unuigo kiel komencon de la homaj historio kaj civilizo, la reĝo estas tiu, kiu staras sur tiu ĉi komenco. La reganto kiel aŭtoro de la politika unueco, kiu estas montro de ĉioenhavanta ordo maat, li staras sur limoj de la homa historio kaj de tio, kio estis antaŭ ili, do la tempo de dioj. Tial li mem ensumigas en si la dian kaj la homan naturecojn, pri kiuj estas parolata en la titolo: la parto bitej signifas personan, homan naturecon de la reĝo, la unua parto de kunmetaĵo nisut respondas al la dia natureco, kiu estas en interno de la reganto. La reĝo do havis duspecan naturecon, respondanta al dia emando ĉeestanta en dumtempa homa dimensio (tiel interpretas la titolon John Ray[4]). Ian Shaw notas al tio, ke la "titolo nisut evidente respondis al neŝanĝiĝemo de la dia reĝo (preskaŭ ĝi respondis al la reĝa rango mem). La esprimo bitej li male priskribas nuntempan forpasantan tenanton de la reĝa rango: de unu konkreta reganta reĝo en limigita sektoro de tempo. Ĉiu reĝo do portis en si kombinon de la dieco kaj la senmorteco."[5]

Pluaj reĝaj nomoj redakti

La evoluo de reganta titolaro estis fermita komence de Meza imperio, plej malfrue ekde tiu tempo ĝi konsistis sume el kvin nomoj gviditaj per signoj parolantaj pri karaktero de la reĝa potenco (laŭ vico):

Referencoj redakti

  1. VERNER M.: Piramidoj: sekretoj de pasinteco, Academia, Praha 1997, 407 p., ISBN 80-200-0583-8, p. 20
  2. SHAW I.: Hisorio de antikva Egiptio, BB/art, Praha 2003, 523 p., ISBN 80-7257-975-4, p. 25
  3. HORNUNG E.: Faraono, In: DONADONI S.: Egipta homo kaj lia mondo , ĉap. X, Vyšehrad, Praha 2006, 313 p., ISBN 80-7021-813-4, p. 253
  4. RAY J. D.: En ombro de piramidoj : la vera vivo en la antikva Egiptio, Albatros, Praha 2003, 181 p., ISBN 80-00-01228-6, p. 6
  5. SHAW I.: cit. verko, p. 25

Vidu ankaŭ redakti