Nizo

specio de birdoj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rabobirdo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nizo (mitologio).

La Nizo[1] (Accipiter nisus) estas specio de rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nizo
Nizino
Nizino

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Akcipitroj Accipiter
Accipiter nisus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • subspecioj

    A. n. granti
    A. n. melaschistos
    A. n. nisosimilis
    A. n. nisus
    A. n. punicus
    A. n. wolterstorffi

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Maskla plenkreskulo de Nizo havas bluecgrizajn suprajn partojn kaj oranĝecstriecajn subajn partojn; inoj kaj junuloj estas brunaj supre kun bruna strieco sube. La ino estas je ĝis 25% pli granda ol la masklo – unu el la plej grandaj diferencoj inter seksoj el ĉiuj ajn birdospecioj. Kvankam ĝi estas predanto kiu specialiĝas en kaptado de arbaraj birdoj, la Nizo povas troviĝi en ĉiu ajn habitato kaj ofte ĉasas ĝardenajn birdojn en urboj. Maskloj tendencas kapti pli malgrandajn birdojn, nome paruoj, fringoj kaj paseroj; dum inoj kaptas ĉefe turdojn kaj sturnojn, sed kapablas mortigi birdojn pezajn 500 g aŭ eĉ plie.

    Temas pri tre disvastigita specio tra la ĉiuj mezvarmaj kaj subtropikaj partoj de la Malnova Mondo, tio estas la tuta Eŭropo (escepte de Islando), Turkio, Siberio, Kopetdago [2], la montara regiono inter Ĉinio kaj Barato kaj Nordafriko. Ĝi estas plej ofte loĝanta specio, sed birdoj de pli malvarmaj regionoj nordeŭropaj kaj aziaj migrantas suden vintre tiom malproksime kiel ĝis Nordafriko kaj Barato.

    Tiu palearktisa specio nestas en arboj, konstruante novan neston ĉiujare. Ĝi ĉasas birdojn en arbaroj aŭ terkulturitaj zonoj, falante surprize ekde gvatejo aŭ kampobarilo por kapti sian predojn neatendite.

    La Nizo reproduktiĝas en taŭga arbaro ĉiatipa, kaj la nesto, ĝis 60 cm larĝa, estas konstruita el bastonetoj en arbo. La ino demetas 4 aŭ 5 palbluajn, brunpunktecajn ovojn; la sukceso de la reproduktado dependas el tio ke ino retenu pezon dum la masklo alportas manĝon. Eloviĝo okazas post 33 tagoj kaj elnestiĝo post pliaj 24 ĝis 28 tagoj.

    La proporcio de junuloj supervivantaj sian unuan jaron estas 34%, kun 69% de plenkreskuloj survivantaj el unu jaro al venonta. Mortindico de junaj maskloj estas pli granda ol tiu de junaj inoj kaj la tipa vivodaŭro estas de 4 jaroj, tio estas, averaĝa vivodaŭro de ekzempleroj atingas 4 jarojn. Tiu specio estas nun unu el la plej komunaj rabobirdoj de Eŭropo, kvankam la populacio falis post la Dua Mondmilito. Pesticidoj kun organokloro uzataj por trakti semojn antaŭ planti ilin influis en la birda populacio kaj ties koncentro en la Nizo rekte mortigis kelkajn kaj senkapabligis aliajn; tuŝitaj birdoj demetis ovojn kun malfortaj ŝeloj kiuj rompiĝis dum kovado. Tamen ties populacio rekuperiĝis post la malpermeso de tiaj kemiaĵoj, kaj nun ĝi estas relative komuna, klasita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International.

    La niza ĉaskutimaro metis tiun specion en konflikton kun homoj dum jarcentoj, ĉefe kun posedantoj de kolomboj kaj bredistoj de kortobirdoj kaj ĉasbirdoj. Ili estis ankaŭ kulpigitaj pro malpliiĝo ĉe la populacioj de paserinoj; scienca esplorado ne trovis ligon inter pliiĝo de Nizoj kaj malpliiĝo de ĉu farmaj ĉu arbaraj birdoj post la Dua Mondmilito. Studoj pri mortoj ĉe kolombobredado trovis, ke la Nizo estis respondeca pri malpli da 1%.

    Falkadistoj uzis la Nizon ekde almenaŭ la 16a jarcento; kvankam tiu specio havas reputacion de malfacile trejnebla, ĝi estas ankaŭ aprezata pro sia kuraĝo. Tiu specio aperas en Ĝermana mitologio kaj estas menciita en verkoj de verkistoj kiaj William Shakespeare, Alfred, Lord Tennyson kaj Ted Hughes.

    Aspekto redakti

     
    Nizo

    Temas pri eta rabobirdo kun mallongaj rondlarĝaj flugiloj kaj longa vosto, ambaŭ estas adaptigoj por facile manovri inter arboj. Inoj povas esti je ĝis 25% pli grandaj ol maskloj[3] kaj pezi duoble plie.[4] Ke inoj estas pli grandaj ol maskloj estas konata kiel invertita seksa dimorfismo; tio estas malkutime ĉe grandaj vertebruloj, sed estas tipa ĉe rabobirdoj,[5] kaj plej markate ĉe rabobirdoj kiuj ĉasas birdojn.[4]

    La virbirdo estas 29–34 cm longa kun enverguro de 59–64 cm[3] kaj pezo 110–196 g.[6] Ĝi estas supre malhelgriza aŭ ardezgriza (foje tendence al blueca, kaj pli malhela en flugilpinto kaj vosto) kaj malsupre fajne kaj ruĝe strieca (kio aspektas oranĝe eldistance) kaj havas ankaŭ ruĝecajn vangojn kaj etan makulon blankan nuke. Liaj irisoj estas oranĝecflavaj aŭ oranĝecruĝaj.

    La ino estas multe pli granda kaj longa 35–41 cm kun enverguro de 67–80 cm[3] kaj pezo 185–342 g.[6] Ŝi estas grizblanke strieca malsupre (bruneca strieco) kaj malhelbruna aŭ grizbruna supre kun blanka strio supre kaj post okuloj, pro tio oni povas konfuzi ŝin kun similgranda virbirdo de Akcipitro, sed tiu estas pli fortika. Ŝi havas brilflavaj al oranĝecaj irisoj.

    La junuloj estas brunaj supre (kun ruĝecaj plumobordoj) kaj striecaj brune malsupre. Ili havas palflavajn irisojn;[7] ties gorĝo havas malhelan striecon kaj ne havas mezan strion.[8]

    Ambaŭ seksoj havas blankan gorĝareon, longajn flavajn krurojn kaj grizan voston kun kvar malhelgrizaj larĝaj strioj. Dumfluge ŝajnas blankaj sed kun tre mallarĝaj strioj kunigitaj en antaŭa parto de flugiloj, pli malfermaj en malantaŭa parto kaj vosto. Malhelgrizaj strioj videblas en flugilpintoj kaj vosto. Ili estas tiel tre similaj al Akcipitroj, kiuj estas pli grandaj; la virbirdo estas iom malpli konfuzebla pro ties ruĝa koloro.

    La palaj subaj partoj kaj malhelaj supraj partoj estas ekzemplo de kontraŭnuanco, kio helpas rompi la birdan konturon. Kontraŭnuanco aperas ĉe rabobirdoj kiuj ĉasas birdojn kaj aliajn rapidajn animalojn. La horizontala strieco vidata en plenkreskaj Nizoj estas tipa de arbarloĝantaj predantaj birdoj, dum la blueca koloro de maskla plenkreskulo estas vidata ankaŭ ĉe aliaj birdomanĝantaj rabobirdoj, kiel la Migra falko, la Kolombfalko kaj aliaj membroj de la genro Accipiter.[9]

     
    Similo kun la Nizo helpas la Kukolon eviti agreson el malgrandaj birdoj kies neston ĝi klopodas paraziti.

    Studo el remburitaj birdomodeloj, trovis ke malgrandaj birdoj estas malemaj alproksimiĝi al Kukolo (parazita specio) kiu havas striecajn subajn partojn kiaj ĉe la Nizo. Oni trovis, ke kanbirdo estis pli agresema kontraŭ kukoloj kiuj aspektis malpli nizecaj, kio indikas, ke la similo al Nizo helpas la kukolon aliri al nestoj de eventuala gastigonto.[10]

    La malgranda beko de la Nizo estas uzata por forpluki plumojn kaj premi la predon aparte, pli ol por mortigi aŭ tranĉi. Ties longaj kruroj kaj fingroj estas adapto por kapti kaj manĝi birdojn. La ekstera fingro estas "ege longa kaj svelta"; la interna kaj malantaŭa fingro estas relative mallongaj kaj dikaj. La meza fingro estas tre longa kaj povas esti uzata por kroĉikapti aĵojn, dum protuberanco subfingra permesas ke la fingro povas fermiĝi sen lasi vakuon, kio helpas kapti.[9]

    La flugo estas karaktera flapado kaj glitado, kio kreas ondecan bildon.[11] Tiu specio estas simila laŭ grando al la Mallongkrura akcipitro, sed pli granda ol la Ŝikro (la alvokoj estas tamen diferencaj[12]); la masklo estas nur iomete pli granda ol la Kolombfalko. Pro koincido ĉe grandoj, la ino povas esti konfuzata kun la similgranda masklo de Akcipitro, sed ne havas fortikon de tiu specio. La Nizoj estas pli malgrandaj, pli sveltaj kaj havas pli mallongajn flugilojn, kvadratfinan voston kaj flugas per pli rapida flugilfrapado.[7] Konfuziga specio estas en Ĉinio la Besro, kvankam A. n. melaschistos estas konsiderinde pli granda.[13]

    En Britio la Nizo kiuj vivas pli norde estas pli grandaj ol siaj pli sudaj samgenranoj, kun flugillongo (la plej fidinda indikilo de korpogrando) pliiĝante averaĝe je 0.86 mm ĉe maskloj, kaj je 0.75 mm ĉe inoj, por ĉiu grado pli norde.[14]

    Vivodaŭro kaj demografio redakti

     
    La flavaj irisoj de tiu juna masklo de Nizo (kaptata por ringado) povas iĝi oranĝa en posta vivo.

    La plej maljuna konata natura Nizo vivis dum pli ol 2 jardekoj; ĝi estis trovita mortinta en Danio 20 jarojn kaj 3 monatojn post kiam ĝi estis ringita.[15] La tipa vivodaŭro estas 4 jaroj. Analizoj de la British Trust for Ornithology montris, ke la proporcio de junuloj supervivantaj sian unuan jaron estas de 34%; plenkreskula survivado el unu jaro al venonta estas de 69%.[3] Birdoj en sia unua vivojaro pezas malpli ol plenkreskuloj, kaj estas speciale malpezaj en la du unuaj monatoj post akiro de sendependo. Estas probable alta mortindico, ĉefe ĉe junaj maskloj, dum tiu tempo.[16] Studo farita en suda Skotio sugestis, ke la pli granda mortindico ĉe junaj maskloj povus rilati al ties malgrando kaj al la malgrando de ties predoj, kio indikas, ke ili povas "elteni malpli inter manĝoj." Ties grando signifas ankaŭ, ke ties predogamo estas limigita. Oni ĉirkaŭkalkulis ke ino de Nizo de averaĝa pezo povus supervivi sep tagojn sen manĝado – tri tagojn pli ol masklo de averaĝa pezo.[17]

    Studo pri ino de Nizo trovis "fortan pruvon" ke ties supervivindico pliiĝis dum la tri unuaj vivojaroj, kaj malpliiĝis dum la lastaj 5 al 6 jaroj. Maljuniĝo (aĝo) estis kaŭzo de malpliiĝo ĉar la birdoj iĝis pli maljunaj.[18]

    Distribuado kaj habitato redakti

     
    Nizo en urbo Penza, Rusio

    Ĝi estas disvastigita specio tra moderklimataj kaj subtropikaj partoj de la Malnova Mondo,[19] kiu loĝas aŭ reproduktiĝas en ĉirkaŭkalkulata tutmonda areo de 23,600,000 km2 kaj havis ĉirkaŭkalkulatan populacion de 1.5 milionoj de birdoj en 2009. Kvankam la tendencoj de la monda populacio ne estis ankoraŭ analizataj, la nombroj ŝajnas stabilaj, kaj tiele ĝis estis klasita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International.[20] La raso granti, kun nur 100 paroj loĝantaj en Madejro kaj 200 paroj en Kanarioj, estas minacata pro habitatoperdo, ovokolektado kaj kontraŭleĝa ĉasado, kaj estis listita en Anekso I de la Birda Direktivo de la Eŭropa Komisiono .[21] Ĝi estas unu el plej komunaj rabobirdoj en Eŭropo, kun la Komuna turfalko kaj la Komuna buteo.[19] La populacioj de Norvegio kaj Albanio malpliiĝas kaj, en multaj partoj de Eŭropo, la Nizoj estas ankoraŭ pafataj. Tamen tiu malaltnivela persekutado ne multe endanĝerigas la populaciojn.[22] En Britio la populacio pliiĝis je 108% inter 1970–2005, sed vidis malpliiĝon de 1% ĉe 1994–2006.[23]

     
    Decidua arbaro estas la tipa reproduktada kaj ĉasada habitato por la Nizo.

    Tiu specio estas komuna en plej parto de arbartipoj en sia teritorio kaj ankaŭ en pli malferma kamparo kun disaj arboj.[24] La Nizo preferas ĉasi ĉe arbarbordoj, sed migrantaj birdoj povas esti vidataj ĉe ĉiu ajn habitato.[19] La pliiĝanta proporcio de mezaĝaj arbareroj kreataj de modernaj forstaj teknikoj estis profitodonaj al la specio, laŭ studo farita en Norvegio.[25] Malkiel sia pli granda parenco la Akcipitro, ĝi povas esti vidata en ĝardenoj kaj urbaj areoj[26] kaj povas eĉ reproduktiĝi en urbaj parkoj.[24]

    Nizoj el pli malvarmaj regionoj de norda Eŭropo kaj Azio migras suden por vintro, kelkaj al Nordafriko (kelkaj tiom for kiom ĝis ekvatora Orienta Afriko) kaj Barato; membroj de sudaj populacioj estas loĝantaj aŭ disemaj. Junuloj komencas sian migradon pli frue ol plenkreskuloj kaj junaj inoj moviĝas antaŭ la junaj maskloj.[19] Analizoj de informoj el ringado kolektitaj ĉe Heligoland, Germanio, trovis, ke maskloj moviĝas pli for kaj pli ofte ol inoj; el migrantaj birdoj ringitaj ĉe Kaliningrado, Rusio, la averaĝa distanco farita antaŭ rekupero (kiam estis legataj la ringoj kaj deduktiĝis la informoj pri la birdo) estis 1,328 km ĉe maskloj kaj 927 km ĉe inoj.[7]

    Studo pri Nizoj en suda Skotio trovis, ke ringitaj birdoj kiuj estis liberigitaj en teritorioj de "alta grado" estis rekuperitaj en pli granda proporcio ol birdoj kiuj venis el teritorioj de "malalta grado". Tio sugestis, ke la teritorioj de "alta grado" produktis junulojn kiuj survivis pli bone. La rekuperindico malpliiĝis ankaŭ laŭ pliiĝanta alta grundo. Post la reprodukta periodo inoj disiĝis pli grandajn distancojn ol maskloj.[27]

    Manĝo kaj predado redakti

     
    Nizoj, kiel tiu masklo, elirigas la pli grandajn plumojn el sia predo antaŭ manĝi la viandon.

    Nizo estas grava predanto de pli malgrandaj arbaraj birdoj,[28] kvankam nur 10% de ties ĉasatakoj estas sukcesaj.[29] Ili ĉasas per surpriza atako, uzinte kiel ripozejoj heĝojn, arbareojn, arbustarojn, fruktoĝardenojn kaj aliajn kovrotipojn ĉe arbaraj areoj; ties elekto de habitato rilatas al tiaj postuloj. Ili faras ankaŭ uzadon de ĝardenoj en homloĝataj areoj, profitante avantaĝon de tieaj predoj.[7]

    Ili gvatas, kaŝe, preterpasontajn birdojn, kaj poste eliras el kovro kaj flugas rapide kaj malalte. Povas sekvi persekutado, dum kiu la nizo povas flugeti kapalteren por kapti la viktimon el sube aŭ sekvo perpieda tra vegetaĵaro. Ili povas "fali" sur predon el granda alto.[7] Ian Newton priskribas sep ĉasmodelojn uzatajn de Nizo:[30]

    • Gvatado kaj ĉaso
    • Alta ŝvebo kaj falo
    • Dumfluga ĉirkaŭo
    • Trankvila ĉaso
    • Malalta ĉaso
    • Sonĉaso
    • Ĉaso perpieda

    Masklo de Nizo regule mortigas birdojn pezajn ĝis 40 g kaj foje ĝis 120 g; inoj povas ĉasi predojn ĝis 500 g aŭ plie. La pezo de konsumita manĝo de plenkreskulo estas ĉirkaŭkalkulata je 40–50 g ĉe maskloj kaj je 50–70 g ĉe inoj. Dum unu jaro paro de Nizoj povas manĝi 2,200 dompaserojn, 600 merlojn aŭ 110 rokkolombojn.[7] Specioj kiuj manĝas en malfermo, malproksime el kovro aŭ estas rimarkindaj pro kutimaro aŭ koloraro, estas plej ofte kaptataj de Nizoj. Ezemple la Granda paruo kaj la Dompasero estas vundeblaj de atakoj. Nizoj povas respondeci pri pli da 50% de mortoj ĉe kelkaj specioj, sed tiu etendo varias el areo al areo.[31]

    Maskloj tendencas kapti paruojn, fringojn, paserojn kaj emberizojn; dum inoj ofte kaptas turdojn kaj sturnojn. Pli grandaj predoj (kiaj turtoj kaj pigoj) povas ne tuj morti sed forpasi dun plumoplukado kaj manĝado. Pli da 120 birdospecioj estis registritaj kiel predoj, kaj individuaj Nizoj povas specialiĝi en preciza predo. La kaptataj birdoj estas kutime plenkreskuloj aŭ junuloj, sed Nizoj manĝas ankaŭ idojn en nesto kaj kadavraĵon. Ili kaptas ankaŭ malgrandajn mamulojn, kiaj vespertojn,[32] sed insektoj estas manĝataj nur tre rare.[7]

     
    Birdoj kiuj manĝas ĉe malfermo, kiel tiu dompasero, estas plej en risko de predado.

    Malgrandaj birdoj estas mortigataj per frapo aŭ per premo inter la nizaj piedoj, ĉefe la du longaj ungoj. Viktimoj kiuj baraktas estas "knedataj" de la Nizo, uzante siajn piedojn por premegi kaj ponardi. Dum penado kontraŭ grandaj predospecioj kiuj beko- kaj flugilfrapas, la longaj kruroj de la Nizo helpas.[33] Ĝi piedpremas sian predon por pluki kaj ŝiri ĝin.[9] La plumoj estas plukataj kaj kutime la Nizo manĝas unue la brustomuskolojn. Ĝi lasas ostojn, sed tiujn ĝi povas rompi uzante la noĉon de la beko. Kiel ĉe aliaj rabobirdoj, ankaŭ la Nizoj produktas restovomaĵojn enhavantajn nedigesteblajn partojn de siaj predoj. Tiuj gamas el 25 al 35 mm longe kaj 10–18 mm larĝe kaj estas rondoformaj je unu pinto kaj pli mallarĝaj kaj pintecaj je la alia. Ili kutime komponiĝas el malgrandaj plumoj, ĉar la plej grandaj estas plukataj kaj nekonsumataj.[34]

    Dum ĉasado tiu specio povas flugi 2–3 km tage. Ili supreniras super arbonivelo ĉefe por memmontrado, por ŝvebi super teritorio kaj por fari pli longajn veturojn.[7] Studo en arbara areo de Norvegio trovis, ke averaĝa grando de la hejmaj teritorioj estas 9.2 km² ĉe maskloj, kaj 12.3 km² ĉe inoj, kiuj estas pli grandaj ol tio kion studoj de Britio estis trovintaj, "probable pro pli malalta teroproduktiveco kaj asociaj pli malaltaj densecoj de predospecioj en la [Norvega studareo]".[25]

    Studo atentis pri la efiko sur la populacio de Blua paruo en areo kie paro de Nizoj ekreproduktiĝis en 1990. Oni trovis, ke la jara plenkreska survivindico ĉe paruoj en tiu areo falis el 0.485 al 0.376 (indicoj en apudaj lokoj ne ŝanĝis). La grando de la reprodukta populacio ne ŝanĝis, sed estis malmultaj nereproduktuloj de Blua paruo en la populacio.[35] Ĉe arbaroj la Nizoj respondecas pri morto de triono de ĉiuj junaj Grandaj paruoj;[29] la du alarmalvokoj elsenditaj de la Grandaj paruoj dum ĉikanado de predanto, kaj dum fuĝo el proksima nizo, markas la teritorion kaj de predo kaj de predanto; tamen la altatona alarmalvoko elsendata de malproksima fluganta Nizo estas vidata kiel "povas esti aŭdata bone nur de paruo."[36] Pristudo farita ĉe Graflando Sussex, Anglio, trovis ke la efiko de la niza predado sur la Griza perdriko estis plej alta kiam la perdrika denseco estis plej malalta,[37] dum 10-jara studo en Skotio trovis, ke la Nizo ne selektis la predotajn individuojn de Ruĝkrura tringo laŭ la vadbirda grando aŭ kondiĉo, probable pro la niza surpriz-ataka ĉastekniko.[38]

    Alia studo trovis, ke la risko de predado por birdo celata de Nizo aŭ Akcipitro pliiĝis 25-oble se la predo estis infektata de la sangoparazito Leucocytozoon, kaj birdoj kun birda malario estis 16-oble plej verŝajne mortigataj.[39]

    Predantoj redakti

    Naturaj predantoj de la Nizo estas la Turstrigo, la Arbarstrigo, la Akcipitro, la Migra falko, la gufoj, la Vulpo, la Foino kaj la Mustelo.[40]

    Reproduktado redakti

     
    La idoj restas en nesto ĝis ili estas 24 al 28 tagaj.

    La Nizo reproduktiĝas en kun bona kreskaĵaro kaj etendaj areoj de arbaroj, ofte koniferaj aŭ miksaj, prefere arbarojn kun strukturo nek tro densa nek tro malferma, por permesi elekton de flugopadoj. La nesto povas situi ĉe forko de arbo, ofte ĉe la trunko kaj kie komencas du aŭ tri branĉoj, sur horizontala branĉo en malalta kanopeo, aŭ ĉe pinto de alta arbusto. Se disponeblas, koniferoj estas preferataj. Nova nesto estas konstruata ĉiun jaron, ĝenerale ĉe la nesto de la pasinta jaro, kaj foje uzante malnovan neston de Palumbo (A. n. melaschistos ofte uzas malnovajn nestojn de Grandbeka korvo[12]) kiel bazo; la masklo faras plej parton de la verko. La strukturo, farata de izolaj bastonetoj ĝis 60 cm longa, havas averaĝan diametron de ankaŭ 60 cm. Kiam oni demetas la ovojn, oni aldonas kovron de fajnaj bastonetoj aŭ arboŝeleroj.[7]

    Dum la reprodukta sezono, maskla plenkreskulo de Nizo perdas malgrandan kvanton de pezo dum li manĝigas sian partneron antaŭ la ovodemetado, kaj ankaŭ kiam la junuloj estas grandaj kaj postulas pli da manĝo. La pezo de la plenkreska ino estas pli alta maje, dum ovodemetado, kaj plej malalta en aŭgusto post kiam la reprodukta ciklo estas kompleta. Studo sugestis, ke la nombro de ovoj kaj sekva reprodukta sukceso dependas el neceso ke la ino retenu altan pezon dum la masklo estas manĝigante ŝin.[16]

    Seksa maturiĝo estas atingita je 1–3 jaroj.[6] Plej parto de Nizoj restas en la sama teritorio dum unu reprodukta sezono, kvankam aliaj konservas ĝin dum ĝis 8 jaroj. Ŝanĝo de partnero kutime kondukas al ŝanĝo en teritorio. Pli maljunaj birdoj tendencas resti en la sama teritorio; ankaŭ malsukcesa reprodukta klopodo kondukas plej verŝajne al movo. La birdoj kiuj rehavas la samajn teritoriojn havis pli altajn nestosukcesojn, kvankam ĝi ne pliiĝas inter jaroj; la inoj kiuj moviĝiis, espertis pli da sukcesoj la jaron post ŝanĝi teritorion.[41]

    Ovoj redakti

     
    Accipiter nisus
     
    Ilustraĵo de ovo. La fonkoloro de la ovoj ŝanĝas el helblua al blanko dum stokado en kolektoj.[42]

    La ovoj estas palbluaj kun brunaj punktoj kaj ĉiu estas 35–46 x 28–35 mm,[42] kaj pezas ĉirkaŭ 22.5 g el kiuj 8% estas ŝelo en sana ovo.[3] Kutime la ino demetas 4 aŭ 5 ovojn. Tio okazas kutime matene kun intertempo de 2–3 tagoj inter ĉiu ovo demetata. Se perdiĝas ovodemetado, la paro povas fari ĝis du novajn, kiuj estos pli malgrandaj ol la fruaj.[7]

    Idoj redakti

    La malfrumaturaj, lanugaj idoj eloviĝas post 33 tagoj de kovado.[3] Post eloviĝo, la inoj zorgas kaj manĝigas la idojn dum la unuaj 8–14 tagoj de vivo, kaj ankaŭ dum malbona vetero post tio. La masklo havigas manĝon, ĝis 6 predojn tage en la unua semajno pliiĝante al 8 tage en la tria kaj al 10 tage dum la lasta semajno en la nesto, kiam ankaŭ la ino ekĉasas.[7]

    Ĉirkaŭ 24–28 tagojn post eloviĝo, la junaj birdoj ekripoziĝas sur branĉoj ĉe la nesto (elnestiĝo) kaj ekflugas. Ili estas manĝigataj de la gepatroj dum pluaj 28–30 tagoj, restante ĉe la nesto dum kreskas kaj praktikas ekflugon. La nizidoj disiĝas post kiam la gepatroj ĉesas manĝigi ilin.[43] Kvankam ili ricevas saman kvanton de manĝo, la masklaj idoj (ĉirkaŭ duongrandaj ol inoj) maturiĝas pli rapide kaj ŝajnas pretaj elnestiĝi pli tuje.[44] En studo pri la Arbaro de Ae, sudokcidenta Skotio, oni trovis, ke 21% de idoj 2tagaj mortas, pro kaŭzoj de malsatego, humida vetero, predado kaj dizertado de la gepatroj.[45] La parazito Leucocytozoon toddi povas pasi el patro al ido en nesto, eble pro la nombro de birdoj kiuj kunhavas malgrandan spacon, tiele helpante transmiton.[46]

    Rilato kun homoj redakti

    Poluantoj redakti

     
    Dumfluge vidata desube, montrante striecon en subaj partoj.

    La niza populacio de Eŭropo falis en la dua duono de la 20a jarcento.[19] Malpliiĝo koincidis kun enmeto de diversaj insekticidoj – kiaj aldrino, dieldrino kaj heptakloro – uzataj kiel semotraktaĵoj en agrikulturo en 1956. La kemiaĵoj akumuliĝis en la korpoj de grenomanĝantaj birdoj kaj havis du efikojn sur pintopredantoj kiaj la Nizoj kaj la Migra falko: la ŝeloj de la ovoj kiuj ili demetis estis tro fajnaj, kaj rompiĝis dum kovado;[26] kaj la birdoj estis venenigitaj pro mortigaj koncentraĵoj de insekticidoj.[47] Preskaŭmortigaj efikoj de tiuj substancoj estas iritemo, konvulsioj kaj misorientiĝo.[48] En okcidenta Germanio, ĉirkaŭ 80% de nestoj antaŭ la 1950-aj jaroj produktis junulojn, sed nur 54% estis sukcesaj en la 1960-aj kaj la 70-aj.[49]

    En Britio, ekzemple, tiu specio preskaŭ iĝis formortinta en East Anglia, kie la kemiaĵoj estis plej amplekse uzataj; en okcidentaj kaj nordaj partoj de la lando, kie oni ne uzis pesticidojn, ne estis malpliiĝo.[47] La Royal Society for the Protection of Birds aĉetis sian naturrezervejon de Valo Coombes en Staffordshire ĉar ĝi estis la ununura reproduktejo lasita al Nizoj en la Midlands.[50]

    En Britio la uzado de ciklodienoj kiel semotraktaĵoj por aŭtunaj cerealoj estis malpermesata en 1975 kaj la niveloj de la kemiaĵoj en la birda populacio ekfalis.[47] La populacio ege rekuperiĝis el niveloj antaŭaj al malpliiĝo, eĉ kun pliiĝo en multaj areoj, ekzemple norda Eŭropo.[19] En Svedio, la populacio pliiĝis draste ankaŭ el la 1950-aj jaroj, sed rekuperiĝis denove post kiam la organokloroj estis malpermesataj en la 1970-aj jaroj.[51]

    En Britio la indico de malsukceso malpliiĝis el 17% al 6% ĉe 2000, kaj la populacio stabiliĝis post atingi pinton en la 1990-aj jaroj.[52] Studo pri ovoj de Nizoj en Nederlando trovis, ke poluado per DDE – "tre rezista komponaĵo" produktita kiam la DDT difektiĝas [53] – pluis en la 1980-aj jaroj, kvankam malpliiĝo en la nombro de ovaroj kun rompitaj ovoj dum la 1970-aj jaroj sugestis malpliiĝon en la nivelo de la kemiaĵo.[54]

    Histaj ekzemploj el Nizoj estas ankoraŭ analizataj kiel parto de la laborgrupo Predatory Bird Monitoring Scheme estrata de la ŝtata Konserva Komitato Joint Nature. Kvankam la averaĝaj hepataj koncentroj de Poliklorizita bifenilo (PCB) en Nizoj estis pli malaltaj ĉe birdoj kiuj mortis en 2005 kompare kun tiuj kiuj mortis en 2004, ne estis grava aŭ daŭra malpliiĝo en restaĵoj inter 2000–2005.[55]

    Konflikto kontraŭ homaj interesoj redakti

    La niza adaptado al birdomanĝo havigis al tiu specio konflikton ĉe homoj;[26] en la 19a jarcento ĝi estis priskribata kiel "la granda malamiko de malgrandaj kvarpieduloj kaj birdoj, kaj ofte tre detrua al junaj idoj de birdokortoj dum la reprodukta sezono"[56] kaj "tre detrua al perdrikoj."[57] Verkante por ĉasgardistoj en 1851, T. B. Johnson rekomendis, ke: "La nesto de tiu birdo estu diligente serĉata... kaj detruata, pafinte la patrajn birdojn unue, se eble."[58]

     
    La natura ĉaskutimo de la Nizo povas eniri en konflikto kun ĉasgardistoj zorgantaj fazanojn.

    Paroĥaj informoj de la 18a jarcento de Aldworth (Berkshire), en suda Anglio, montris, ke oni faris pagojn por 106 nizaj kapoj, kaj samtempe oni faris klopodojn por kontroli la nombrojn de paseroj. Tiu specio ege suferis akran persekutadon fare de eŭropaj terposedantoj kaj ĉasgardistoj en la 18a jarcento, sed nesufiĉan por formortigi ĝin. Ekzemple en la bieno de Sandringham en Norfolk, 1,645 'nizoj' estis mortigataj el 1938 al 1950, kaj 1,115 ĉasataj en 1919–1926 ĉe Langwell kaj Sandside en Caithness, Skotio.[59]

    La populacio kapablis rapide anstataŭi la perditajn birdojn – estas alta proporcio de nereproduktuloj, neteritoriaj birdoj pretaj plenigi vakuajn teritoriojn. La habitato konservita zorgitaj konsiderante nur ĉasbirdojn taŭgas ankaŭ por tiu specio kaj por ties predo; la pli sukcesaj klopodoj de ĉasgardistoj por malaperigi la Akcipitron kaj la Mustelon – predantoj de la Nizo – povis okazigi profiton por tiu.[40] La populacio klare pliiĝis kiam tiu premo estis malfortigita, ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilitoj.[7]

    En Britio la prireserĉado pri la efiko de predantoj sur birdaj populacioj estis "polemika temo," kun "rimarkita konflikto inter la interesoj de naturkonservistoj kaj tiuj dediĉitaj al ĉaspafado." Malpliiĝoj en la populacioj de kelkaj britaj kantobirdoj el la 1960-aj jaroj koincidis kun konsiderindaj ŝanĝoj en agrikulturaj praktikoj kaj ankaŭ kun grandaj pliiĝoj en la nombroj de la Nizo kaj de la Eŭropa pigo.[60] Kiam la niza populacio malpliiĝis pro la uzado de organokloroj, ne estis granda pliigo en la populacioj de kantobirdoj. En studo de 1949–1979 pri 13 paserinaj specioj reproduktantaj en kverkarbaro de 16 hektaroj ĉe Bookham Common, Surrey, Anglio, nenio okazis en klare pli grandaj nombroj kiam la Nizoj forestis el la arbaro.[23]

    Multaj studoj, ĉefe mallongdaŭraj, malsukcesis trovi efikon sur la populacioj de kantobirdoj kaŭzataj de predantaj birdoj kiaj la Nizo. Sed longdaŭraj analizoj kaj naciaj informoj grandskalaj el la britia Common Bird Census (censo de komunaj birdoj) montris, ke malpliiĝoj en populacioj de farmaj kantobirdoj el la 1960-aj jaroj malverŝajne estis kaŭzataj de pliiĝanta predado fare de Nizoj kaj Pigoj. La rezultoj de la studo indikis ke la ŝanĝoj ĉe la ĉiujaraj populacioj de kantobirdoj estis samaj je diversaj lokoj, ĉu estis predantoj ĉu ne.[60] Alia studo, kiu ekzamenis la efikojn de predantoj – inklude la Nizon kaj enmetita Griza sciuro – sur britaj paserinaj populacioj, trovis ke "dum malgranda nombro de asocioj povas sugesti klarajn negativajn efikojn inter predantoj kaj predospecioj, ĉe majoritato de kantobirdaj specioj ekzamenataj ne estas pruvo ke pliiĝoj ĉe komunaj birdopredantoj aŭ la Grizaj sciuroj estas asociaj kun grandskalaj populaciaj malpliiĝoj."[61]

     
    Nizoj estas responsaj pri malpli da 1% de perdoj de bredataj kolomboj.

    Posedantoj de bredataj kolomboj en Britio diris el multaj jaroj, ke la Nizo kaj la Migra falko "kaŭzas gravajn kaj pliiĝantajn perdojn" de kolomboj[37] kaj kelkaj petis ĉu mortigon de tiuj rabobirdoj ĉu forigon el la areoj ĉirkaŭ la farmoj de bredataj kolomboj.[62][63]

    En Skotio dujara studo publikita en 2004, kaj financata de Scottish Natural Heritage kaj de Scottish Homing Union (SHU), trovis, ke "ne estis pruvo ke rabobirdoj kaŭas grandajn perdojn de bredokolomboj je farmoj aŭ dum konkurencoj. Ĝi informis ke 56% de la bredataj kolomboj perdiĝas ĉiujare sed la proporcio prenata de Nizoj – "ofte kulpigitaj pri grandaj perdoj" – estis malpli de 1%, kaj almenaŭ 2% ĉe la Migra falko. La studo estis farata de la Central Science Laboratory; priserĉistoj laboris kun membroj de SHU kiuj havigis datumojn, informojn pri kolomboringado trovitaj ĉe nestoj de Migra falko kaj kolombaj kadavraĵoj.[64]

    El januaro al aprilo 2009,[65] la Skotia Registaro kondukis eksperimentan translokigon de Nizoj el ĉirkaŭ la farmoj de bredataj kolomboj en Glasgovo, Edinburgo, Kilmarnock, Stirling kaj Dumfries. La eksperimento, kiu kostis £25,000, estis financata de la Scottish Homing Union, reprezentante 3,500 kolombobredistojn de la lando.[66] La eksperimento estis origine planita por komenco de 2008 sed estis prokrastita ĉar estus implikinta en la birda reprodukta sezono. Ĝi estis kritikata de la propra ekologia konsilantaro de la registaro, Dro Ian Bainbridge, de la registara servo Scottish Natural Heritage[67] kaj organizoj kiaj la Royal Society for the Protection of Birds[68] kaj la Scottish Society for the Prevention of Cruelty to Animals (Skota Societo por Evitado de Krueleco al Animaloj).[69]

    La trovoj en januaro de 2010,[70] montris ke nur sep Nizoj estis translokigitaj el la areo de kvin kolombofarmoj. Unu nizo revenis dufoje al la areo de la farmo, dum novaj birdoj ekvizitis du aliajn farmojn. La informo trovis, ke “La kvanto kaj kvalito de la observaj informoj kolektitaj signifas, ke estis neeble certigi ajn firmajn konkludojn” kaj la registaro asertis, ke ne okazos “plua reserĉado pri kaptado aŭ translokigo de rabobirdoj”, dum la SHU insistis ke estis "tre optimisma ke permesita kaptado kaj translokigo povus fine havigi iome de protekto."[65]

    Falkado redakti

     
    La Nizo estas populara ĉe falkadistoj en Kartvelio.

    La Nizo estis uzata en falkado dum jarcentoj kaj estis preferata de imperiestro Jalaluddin Muhammad Akbar (1542–1605) de la Mogola Imperio. Estas tradicio uzi migrantajn Nizojn por kapti koturnojn en Tunizio kaj Kartvelio, kie estas 500 registritaj bazieri (nizistoj) kaj monumento al bazieri en la urbo de Poti. Nizoj estas popularaj ankaŭ en Irlando.[71] Ĉe Kabo Bon en Tunizio, kaj en Turkio, miloj estas kaptitaj ĉiujare de falkadistoj kaj uzataj por ĉasi migrantajn koturnojn. Kvankam ili estis iam liberigitaj je la fino de la sezono, multaj estas retenitaj pro malabundo de migrantoj.[49]

    En Anglio en la 17a jarcento, la Nizo estis uzata de pastroj, spegulante ties malaltan statuson;[72][73] dum en la Mezepoko ili estis preferataj de senjorinoj de nobela kaj reĝa statuso pro ties malgrando.[74] Tiele la angla nomo inter falkadistoj por la maskla Nizo estas "musket"; tio devenas el la latina vorto musca, signife 'muŝo', tra malnova franca vorto moschet.[75]

    "Iu [falkadisto] klopodante trejni nizon nedubu ke li laboras ĉe unu el la plej malfacilaj akcipitroj disponeblaj." La ino de Nizo estas konsiderata malbona elekto por novulo kaj la masklo estas tre malfacila kaj problema, eĉ por esperta manipulanto. Ili estis priskribataj kiel "histeriaj akcipitretoj" sed ili estas ankaŭ prezataj kiel kuraĝaj kaj havigantaj "sporton de plej alta kvalito."[76] Philip Glasier priskribas la Nizon kiel "laŭ multaj vojoj supera por ĉasi per pli larĝaj mallongaj flugiloj [inter akcipitroj]" kaj "ege malfacila aldomigita." Ili plej taŭgas por malgrandaj birdoj kiaj la Komuna sturno kaj la Merlo, sed estas kapablaj ataki ankaŭ ekzemplerojn de Kreko, Eŭrazia pigo, fazanoj kaj perdrikoj.[77] Aŭtoro de la 19a jarcento asertis, ke tiu specio estis "la plej bona akcipitro el ĉiuj por “landrails”,"[56] nune konataj kiel Krekso.[78]

    Ĉe kulturo redakti

     
    La Nizo aperas en Ĝermana mitologio.

    En Ĝermana mitologio la Nizo, konata kiel krahuikrahug, estas sakra birdo en kantoj de Malnova Bohemio kaj loĝas en dia arbareto. Sanktaj nizoj ripozas sur branĉoj de kverko kiu kreskas el tombo de murdita viro, kaj "publikigas la fimorton."[79] En kelkaj areoj de Anglio, oni supozis, ke la Komuna kukolo iĝas Nizo vintre.[80] La nomo Spearhafoc (poste Sparhawk, kaj nuna angla Sparrowhawk) estis uzata kiel persona nomo en Anglio antaŭ la normana konkero en 1066.[81]

    En 1695, John Aubrey verkis en sia Miscellanies":[82]

    'Not long before the Death of King Charles II a sparrow-hawk escaped from the Perch, and pitched on one of the Iron Crowns of the White Tower, and entangling its string in the Crown, hung by the heels and died. T'was considered very ominous, and so it proved.' (Tuj antaŭ la morto de la reĝo Karlo la 2-a nizo fuĝinta el ripozejo kaj rifuĝinta en unu el la ferkronoj de la Blanka Turo hokiĝinta per ringoŝnuro el la krono, pendiĝis el la kalkanoj kaj mortis. Tio estis konsiderata je malbona aŭguro, kaj tiel rezultis)

    La muskedo, origine tipo de ŝraŭba arbalesto,[50] kaj poste malgranda kanono, ricevis tian nomon laŭ tiu de la masklo de Nizo pro ties malgrando.[83] La Britia aviadilentrepreno Gloster Aircraft Company uzis la anglan nomon de la Nizo por unu el siaj aviadiloj[84] nome Sparrowhawk.[50]

    En la teatraĵo de William Shakespeare nome The Merry Wives of Windsor, Mrs Ford salutas Robin, paĝio de Falstaff, per la vortoj "How now, my eyas-musket" (Kiel vi?), eyas-musket signife junulo (ankaŭ eyas estas nizido).[85] La brita poeto Ted Hughes verkis poemon titole Sparrow Hawk (Nizo) kiu aludas al tiu specio.[86] Hermann Hesse menciis tiun birdon en sia libro Demian[87] kaj tiu birdo aperas ankaŭ en Mil kaj unu noktoj de Richard Francis Burton:[88]

    Good sooth my bones, wheneas they hear thy name
    Quail as birds quailed when Nisus o'er them flew

    Pri Nizo verkis ankaŭ Alfred, Lord Tennyson:[82]

    A sparhawk proud did hold in wicked jail

    Music's sweet chorister, the Nightingale
    To whom with sighs she said: 'O set me free,
    And in my song I'll praise no bird but thee.'
    The Hawk replied: 'I will not lose my diet

    To let a thousand such enjoy their quiet.'

    Taksonomio redakti

     
    Nizo
     
    Pli grandaj birdoj kiaj Rokkolomboj estas plej ofte mortigataj de la pli grandaj inoj de Nizo, dum maskloj kutime ĉasas pli malgrandajn predojn.

    Ene de la familio de Akcipitredoj, la Nizo estas membro de la granda genro Accipiter, kiu konsistas el malgrandaj al mezgrandaj arbaraj akcipitredoj. Granda parto de la eŭraziaj membroj de la genro estas nomataj en angla ĉu “sparrowhawks” (paserakcipitroj) ĉu “goshawks” (anserakcipitroj).[89]

    La Nizo estis priskribata de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kiel Falco nisus,[90] sed ĝi estis movita al sia nuna genro fare de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[91] La nuna scienca nomo devenas el la latina accipiter, signife 'akcipitro' kaj nisus, signife paserakcipitro.[3] Laŭ la greka mitologio, Nizo, la reĝo de Megara, estis konvertita en nizon post kiam lia filino, Skilo, fortranĉis lian purpuran hartufon por proponi ĝin al sia amanto (kaj malamiko de Nizo), Minoo.[92]

    La Nizo formas superspecion kun la Ruĝecbrusta akcipitro de orienta kaj suda Afriko, kaj eble kun la Madagaskara akcipitro.[93] Geografia variado estas klina, ĉar birdoj iĝas pli grandaj kaj pli palaj en la orienta parto de la teritorio kompare kun la okcidenta.[94] Ene de la propra specio, oni agnoskas kutime ses subspeciojn kiuj estas la jenaj:[6][93]

    • A. n. nisus, la nomiga subspecio, estis priskribata de Linnaeus en 1758.[6] Ili reproduktiĝas en la areo el Eŭropo kaj okcidenta Azio al okcidenta Siberio kaj Irano; nordaj populacioj migras vintri suden al Mediteraneo, nordorienta Afriko, Arabio kaj Pakistano.
    • A. n. nisosimilis estis priskribata de Samuel Tickell en 1833.[6] Ili reproduktiĝas en la areo el centra kaj orienta Siberio orienten al Kamĉatko kaj Japanio, kaj sude al norda Ĉinio. Tiu subspecio estas tute migranta, kaj migras vintri el Pakistano kaj Barato orienten tra Sudorienta Azio kaj suda Ĉinio al Koreio kaj Japanio; kelkaj eĉ atingas Afrikon. Ĝi estas tre simila al, sed iom pli granda ol, la nomiga subspecio.[95]
    • A. n. melaschistos estis priskribata de Allan Octavian Hume en 1869.[6] Ili reproduktiĝas en montoj en la areo el Afganio tra Himalajo kaj suda Tibeto al okcidenta Ĉinio, kaj vintras en ebenaĵoj de Suda Azio. Kun pli granda[93] kaj pli longa vosto ol la nisosimilis,[8] ĝi havas malhelajn ardezkolorajn suprajn partojn, kaj pli distingan ruĝecbrunan striecon en subaj partoj.[93]
    • A. n. wolterstorffi, estis priskribita de Otto Kleinschmidt en 1900, estas subspecio de loĝantaj birdoj en Sardinio kaj Korsiko.[6] Ĝi estas la plej malgranda de ĉiuj la rasoj,[94] pli malhela en supraj partoj kaj pli strieca sube ol la nomiga subspecio.[7]
    • A. n. granti, estis priskribita de Richard Bowdler Sharpe en 1890,[6] estas limigita en Madejro kaj Kanarioj. Ĝi estas malgranda kaj malhela.[22]
    • A. n. punicus, estis priskribita de Erlanger en 1897,[6] estas subspecio de loĝantaj birdoj en nordokcidenta Afriko, norde de Saharo.[19] Ĝi estas tre simila al nisus,[7] granda kaj pala.[22]

    Bildaro redakti

    Referencoj redakti

    1. Nizo en vortaro.net
    2. Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Robinson, R.A.. Sparrowhawk Accipiter nisus [Linnaeus, 1758]. BirdFacts: profiles of birds occurring in Britain & Ireland. British Trust for Ornithology. Elŝutita la 26an de februaro 2009
    4. 4,0 4,1 del Hoyo et al (1994) p56
    5. (1983) “The evolution of reversed sexual dimorphism in birds of prey”, Oikos 40 (1), p. 145–49. doi:10.2307/3544210. 
    6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 del Hoyo et al (1994) p.158
    7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 (2004) BWPi: The Birds of the Western Palearctic on interactive DVD-ROM. Londono: BirdGuides Ltd. and Oxford University Press. ISBN 1-898110-39-5.
    8. 8,0 8,1 Rasmussen, P.C.; Anderton, J.C.. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Vol 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 99. ISBN 8487334679.
    9. 9,0 9,1 9,2 Newton (1986), pp.28–30
    10. (2011) “A parasite in wolf's clothing: hawk mimicry reduces mobbing of cuckoos by hosts”, Behavioral Ecology. doi:10.1093/beheco/arr008. 
    11. Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Londono: HarperCollins, p. 92–93. ISBN 0-00-219728-6.
    12. 12,0 12,1 Ali, Salim; SD Ripley. (1978) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 243–246.
    13. (1998) “A high altitude breeding record of Besra Accipiter virgatus”, Forktail (Automatic PDF download) 14, p. 73–74.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-26. Alirita 2011-07-18.
    14. (1993) “Latitudinal variation in the body-size of Sparrowhawks Accipiter nisus within Britain”, Ibis 136 (4), p. 434–40. doi:10.1111/j.1474-919X.1994.tb01118.x.  Arkivigite je 2012-10-18 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-05. Alirita 2011-07-18.
    15. European Longevity Records. EURING: The European Union for Ringing. Alirita 21a Februare 2010.
    16. 16,0 16,1 (April 1983) “Weights, breeding, and survival in European Sparrowhawks”, The Auk (PDF) 100 (2), p. 344–354.  Arkivigite je 2012-01-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-03. Alirita 2011-07-18.
    17. Newton (1986) pp. 291–294
    18. (January 1997) “Age-related survival in female Sparrowhawks Accipiter nisus”, Ibis (Abstract) 139 (1), p. 25–30. doi:10.1111/j.1474-919X.1997.tb04500.x.  Arkivigite je 2020-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-05. Alirita 2011-07-18.
    19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 Forsman, Dick. (1999) The Raptors of Europe and The Middle East: a Handbook of Field Identification. Londono: Christopher Helm, p. 244–255. ISBN 0-7136-6515-7.
    20. "birdlife"
    21. Sparrowhawk (Canarian-Madeirian subspecies) Accipiter nisus granti. Environment – Nature & Biodiversity: Threatened Birds. Eŭropa Komisiono. Alirita 1a de februaro 2009.
    22. 22,0 22,1 22,2 Génsbøl, Benny. (2008) Birds of Prey. Collins, p. 146–153. ISBN 0007248148.
    23. 23,0 23,1 Gibbons, D.M.; Amar, A.; Anderson, G.Q.A.; Bolton, M.; Bradbury, R.B.; Eaton, M.A.; Evans, A.D.; Grant, M.C.; Gregory, R.D.; Hilton, G.M.; Hirons, G.J.M.; Hughes, J.; Johnstone, I.; Newbery, P.; Peach, W.J.; Ratcliffe, N.; Smith, K.W.; Summers, R.W.; Walton, P.; Wilson, J.D.. (2007) The predation of wild birds in the UK: a review of its conservation impact and management. RSPB Research Report no 2.. Sandy: Royal Society for the Protection of Birds, p. 28–29.
    24. 24,0 24,1 Jonsson, Lars. (1996) Birds of Europe. Londono: Helm, p. 134–135. ISBN 0-7136-4422-2.
    25. 25,0 25,1 (1997) “Ranging behaviour and foraging habitats of breeding Sparrowhawks Accipiter nisus in a continuous forested area in Norway”, Ibis 141 (2), p. 269–276.  Arkivigite je 2013-01-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-26. Alirita 2011-07-18.
    26. 26,0 26,1 26,2 Sparrowhawk. BTO Garden Birdwatch. British Trust for Ornithology (BTO). Alirita 1a de Februaro 2009.
    27. (2000) “Post-fledging recovery and dispersal of ringed Eurasian Sparrowhawks Accipiter nisus”, Journal of Avian Biology 31 (2), p. 226–236. doi:10.1034/j.1600-048X.2000.310214.x. 
    28. (1996) “Prey selection by Sparrowhawks, Accipiter nisus: relative predation risk for breeding passerine birds in relation to their size, ecology and behaviour”, Philosophical Transactions: Biological Sciences (Abstract) 351 (1347), p. 1559–77. doi:10.1098/rstb.1996.0141. 
    29. 29,0 29,1 Burton, Robert. (2006) Garden Bird Behaviour. New Holland, p. 134. ISBN 1845375971.[rompita ligilo]
    30. Newton (1986) pp.102–05
    31. Newton (1986) p.137
    32. (1991) “The impact of predation by birds on bat populations in the British Isles”, The Mammal Society 21 (3), p. 123–42. doi:10.1111/j.1365-2907.1991.tb00114.x.  Arkivigite je 2012-10-18 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-18. Alirita 2011-07-18.
    33. Newton (1986) pp.107–108
    34. Brown, R.; Ferguson J.; Lawrence M.; Lees, D.. (1999) Tracks & Signs of the Birds of Britain & Europe – an Identification Guide. Londono: Helm, p. 76, 89. ISBN 0-7136-5208.
    35. (1998) “Sparrowhawk Accipiter nisus predation and Blue Tit Parus caeruleus adult annual survival rate”, Ibis 140 (4), p. 580–84.  Arkivigite je 2020-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-05. Alirita 2011-07-18.
    36. (1986) “The hearing of an avian predator and its avian prey”, Behavioral Ecology and Sociobiology 18 (5), p. 317–323. doi:10.1007/BF00299662.  Arkivigite je 2020-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-05. Alirita 2011-07-18.
    37. 37,0 37,1 Policy on Raptors. Council Meeting, 20th July, 2006. British Association for Shooting and Conservation. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 23a Novembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2011-07-18.
    38. (1999) “No evidence for Sparrowhawks selecting Redshanks according to size or condition”, Journal of Avian Biology 30 (1), p. 31–39. doi:10.2307/3677240. 
    39. Parasites may help put songbirds on this European sparrowhawk's dinner plate. Veterinary Sciences Tomorrow. American Association for the Advancement of Science. Alirita 10a Julio 2009.
    40. 40,0 40,1 Holloway, S.. (1996) The Historical Atlas of Breeding Birds in Britain and Ireland. Londono: T. & A.D. Poyser Ltd., p. 116–117. ISBN 0-85661-094-01.
    41. Newton, I. (2001). “Causes and consequences of breeding dispersal in the Sparrowhawk Accipiter nisus”, Ardea (Automatic PDF download) 89, p. 143–54. [rompita ligilo]
    42. 42,0 42,1 Walters, Michael. (1994) Eyewitness Handbooks: Birds' Eggs. Dorling Kindersley, p. 57. ISBN 1564581756.
    43. Newton (1986) p.213
    44. Sherley, G.H. (1993). “Parental investment, size sexual dimorphism, and sex ratio in the rifleman Acanthisitta chloris”, New Zealand Journal of Zoology 20. 
    45. (1978) “Growth of nestling sparrowhawks”, Journal of Zoology 187 (3), p. 297–314.  Arkivigite je 2020-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-05. Alirita 2011-07-20.
    46. (1990) “Leucocytozoon toddi in British sparrowhawks Accipiter nisus: observations on the dynamics of infection”, Journal of Natural History 24 (5), p. 1101–07. doi:10.1080/00222939000770691. 
    47. 47,0 47,1 47,2 Walker, C.H.. (2001) Organic Pollutants: An Ecotoxicological Perspective. CRC Press, p. 113. ISBN 0748409629.
    48. Walker, C.H.; Hopkin, S. P.; Sibly, R. M. & Peakall, D. B.. (2001) Principles of Ecotoxicology. Taylor & Francis, p. 211. ISBN 0748409408.
    49. 49,0 49,1 del Hoyo et al (1994) pp.92–93
    50. 50,0 50,1 50,2 Cocker, Mark; Mabey, Richard. (2005) Birds Britannica. Londono: Chatto & Windus, p. 127–131. ISBN 0-701-16907-9.
    51. (1997) “How, and why, is the Goshawk (Accipiter gentilis) affected by modern forest management in Fennoscandia?”, Journal of Raptor Research (Automatic PDF download) 31 (2), p. 107–113.  Arkivigite je 2012-08-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-13. Alirita 2011-07-20.
    52. Baillie, S.R.; Crick, H.Q.P.; Balmer, D.E.; Bashford, R.I.; Beaven, L.P.; Freeman, S.N.; Marchant, J.H.; Noble, D.G.; Raven, M.J.; Siriwardena, G.M.; Thewlis, R. and Wernham, C.V.. (2000) Breeding Birds in the Wider Countryside: their conservation status 2000. Thetford: British Trust for Ornithology, Research Report No. 252, p. 206. ISBN 0-00-219728-6.
    53. Public Health Statement for DDT, DDE, and DDD. Public Health Statements. Agency for Toxic Substances and Disease Registry (ATSDR). Alirita 27a de Novembro 2009.
    54. (1986) “Residue levels of DDE in eggs of Dutch Eurasian Sparrowhawks Accipiter nisus following the ban on DDT”, Environmental Pollution Series B, Chemical and Physical 11 (1), p. 29–40. doi:10.1016/0143-148X(86)90030-3. 
    55. Walker, L.A.; Lister, L.J.; Long, S.M.; Pereira, M.G.; Turk, A.; Townsend, T.; Wienburg, C.L.; Wright, J.A. & Shore, R.F.. (2007) JNCC Report No. 399. Wildlife and pollution: 2005/06 Annual report. Joint Nature Conservation Committee, p. 8.
    56. 56,0 56,1 Society for the Diffusion of Useful Knowledge. (1838) The Penny Cyclopaedia of the Society for the Diffusion of Useful Knowledge, Vol. 10. Londono: Charles Knight and Co., p. 179.
    57. Jenyns, L.. (1835) A manual of British vertebrate animals. Pitt Press, p. 86.
    58. Johnson, T.B.. (1851) The Gamekeeper's Directory: Containing Instructions for the Preservation of Game, Destruction of Vermin and the Prevention of Poaching, etc., etc.. Londono: Piper Brothers, and Co., p. 65–66. ISBN 9781905124282.
    59. Lovegrove, R.. (2007) Silent fields: the long decline of a nation's wildlife. Oxford University Press, p. 132–134. ISBN 0198520719.
    60. 60,0 60,1 (1998) “The widespread declines of songbirds in rural Britain do not correlate with the spread of their avian predators”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 265 (1410), p. 2057–2062. doi:10.1098/rspb.1998.0540. 
    61. Are predators to blame for songbird declines?, British Trust for Ornithology, Marto 2010, http://www.bto.org/news/news2010/marapr/Are_predators_to_blame_for_songbird_declines.html[rompita ligilo] Konsultita la 9a de marto 2010 }}
    62. (2008) RSPB Scotland Parliamentary Briefing: Sparrowhawks and Racing Pigeons. Edinburgo: Royal Society for the Protection of Birds.
    63. Lusher, Adam kaj Welbourne, Peter. "Pigeon lovers pin hopes on sequins to repel predators", Telegraph.co.uk, 11a Marto 2001. Kontrolita 23a Novembro 2009.
    64. Report shows birds of prey take few pigeons. Press Releases. Scottish Natural Heritage. Alirita 23a Novembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-10. Alirita 2011-07-20.
    65. 65,0 65,1 Edwards, Rob. Government in flap over birds of prey. Sunday Herald. Alirita 30a de Januaro 2010.
    66. Edwards, Rob. Bid to save pigeons from sparrowhawks provokes legal warning. Sunday Herald. Arkivita el la originalo je 2017-02-27. Alirita 10a Julio 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-27. Alirita 2021-08-17.
    67. About SNH: What is Scottish Natural Heritage?. Scottish Natural Heritage. Arkivita el la originalo je 2008-04-12. Alirita 21a Novembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-12. Alirita 2011-07-20.
    68. Sparrowhawks and Racing Pigeons: RSPB Scotland response to the licensed translocation of sparrowhawks. Royal Society for the Protection of Birds. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 10a Julio 2009.
    69. Edwards, Rob. Experts scoff at plans to save pigeons by removing sparrowhawks. Sunday Herald. Alirita 10a Julio 2009.
    70. A Review of an Exploratory Trial of Two Management Practices Designed to Reduce Sparrowhawk Attacks on Racing Pigeons at Pigeon Lofts. Publications. Skotlanda Registaro. Alirita 30a de Januaro 2010.
    71. A Brief History of Falconry. International Association for Falconry and Conservation of Birds of Prey. Alirita 9a Julio 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2011-07-20.
    72. Falcons and Man – A History of Falconry. Public Broadcasting Service. Alirita 9a Julio 2009.
    73. Falconry. Microsoft Encarta Online Encyclopedia 2009. Microsoft Encarta Online. Alirita 9a Julio 2009.[rompita ligilo]
    74. Falcons and hawks in British Falconry Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine. British Falconers Club. 2005. Konsultita la 9a Julio 2009, http://www.britishfalconersclub.co.uk/the_hawks.htm Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine 20080731212702 DASHBot.
    75. Partridge, Eric. (1977) Origins: An Etymological Dictionary of Modern English. Routledge. ISBN 0415050774.
    76. Ford, Emma. (1995) Falconry: Art and Practice. Britio: Cassell plc., p. 126–129. ISBN 0-7137-2248-7.
    77. Glasier, Philip. (1986) Falconry and Hawking. Londono: BT Batsford Ltd., p. 206. ISBN 0 7134 5555 1.
    78. BTO BirdFacts – Corncrake. BirdFacts. British Trust for Ornithology (BTO). Alirita 21a de Novembro 2009.
    79. Grimm, J.. (2003) Teutonic Mythology Part 2. Kessinger Publishing, p. 675. ISBN 0766177432.
    80. Spence, L.. (1979) Minor Traditions of British Mythology. Ayer Publishing, p. 115. ISBN 0405089899.
    81. Reaney, P.H.; Wilson, R.M.. (1997) A Dictionary of English Surnames. Oksfordo: Oxford University Press, p. 420. ISBN 019860092-5.
    82. 82,0 82,1 "lore"
    83. Stone, G.C.; LaRocca, D. J.. (1999) A Glossary of the Construction, Decoration, and Use of Arms and Armor in All Countries and in All Times. Courier Dover Publications. ISBN 0486407268.
    84. Royal Air Force Museum Aircraft Thesaurus. Arkivita el la originalo je 2008-06-12. Alirita 1-a de februaro 2009. Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-12. Alirita 2011-07-20.
    85. Harting, James Edmund. (1965) The Birds of Shakespeare, or the Ornithology of Shakespeare Critically Examined, Explained and Illustrated. Ĉikago: Argonaut Inc, p. 74–75.
    86. Gifford, T.. (2009) Ted Hughes: Routledge guides to literature. Taylor & Francis, p. 61. ISBN 0415311896.
    87. Demian: Themes, Motifs, and Symbols. SparkNotes. Alirita 11a de Junio 2009.
    88. Burton, R.F. One Thousand and One Arabian Nights, Vol. 3 of 16. Forgotten Books, p. 58. ISBN 1606208306.
    89. Accipiter Brisson, 1760. ITIS reports. Integrated Taxonomic Information System (ITIS). Alirita 31a julio 2011.
    90. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 92. “F. cera viridi, pedibus flavis, pectore albo fusco undularo, cauda fasciis nigricantibus.”.
    91. france latine Mathurin Jacques Brisson. (1760) Ornithologie ou méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, espèces et leurs variétés. vidu volumo 1 paĝo 310
    92. Philosophical Dictionary by Voltaire (chapter 454). eBooks@Adelaide. Universitato de Adelajdo. Arkivita el la originalo je 2018-05-16. Alirita 1a Februaro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-16. Alirita 2021-12-23.
    93. 93,0 93,1 93,2 93,3 Ferguson-Lees, James; David A. Christie. (2001) Raptors of the World. Londono: Christopher Helm, p. 578–581. ISBN 0 7136 8026 1.
    94. 94,0 94,1 Baker, Kevin. (1993) Identification Guide to European Non-Passerines. BTO Guide 24. Thetford: British Trust for Ornithology, p. 174–176. ISBN 0903793180.
    95. Karasyov, Vladilen; Isabekov, Askar. Eurasian Sparrowhawk. Birds of Kazakhstan. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 29a de Januaro 2010.

    Literaturo redakti

    Eksteraj ligiloj redakti