Nizo (mitologio)

NizoNizos estis la nomo de diversaj roluloj de la Helena mitologio. La nomo venas el la greka Νίσος, «brila» aŭ «enmigrinto».

Nizo, reĝo de Megaro redakti

Nizo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pandion II
Gefratoj Egeo
Edzo/Edzino Abrota • Ceroessa
Infanoj Skilo • Eurynome • Iphinoe • Byzas
 
 
vdr
 
Skilo fortranĉante la hartufon de sia patro, Nizo. Gravuraĵo de Nicolás-André Monsiau ĉe Les Métamorphoses d'Ovide, 1806.

Nizo estis unu el la kvar filoj de Pandiono, reĝo de Ateno, kaj Pilio, filino de Pilaso, reĝo de la megaraj lelegoj. Laŭ aliaj versioj li havis egiptian devenon (pro tio la signifo de lia nomo), kaj lia patro povus esti ankaŭ la milita dio AresoDejono (filo de Eolo), kun Diomedo. Dum junaĝo Nizo kaj siaj fratoj partoprenis ekspedicion al Atiko, kontraŭ la filoj de la uzurpanto Metiono. Post venki ilin, Egeo, la plej aĝa, akiris la tronon de Ateno, dum la aliaj lotumis la ceterajn partojn de la nova regno. Nizo gajnis Megaron (nomiĝinta tiam Nizo honore al li) kaj ĝian cirkaŭaĵon, ĝis Korinto; Liko akiris Eŭbeon kaj Palanto la Sudan Atikon.[1][2] Scirono, filo de Pilio kaj do onklo de Nizo, kontraŭstaris lian regadon, postulante havi pli da rajtojn sur la megara trono. La fama juĝisto Eako intervenis, kaj asignis la regnon al Nizo, sed la ĉefadon de la armeo al Scirono.

Laŭ legendo, la destino de Nizo estis ligata al purpura hartufo kiun li havis, ĉu en la barbo ĉu en la hararo, danke al kiu li estis nevundebla.[3] Li estis edzinita al Habroto, fratino de Megareo, kiu mortis en juneco. Post ŝia entombiĝo, Nizo ordonis al la virinoj el Megaro ke de tiam ili survestu la vestaĵojn kiujn ŝi estis havinta.[4] Kun ŝi li havis tri filinojn: Eŭrinomo (patrino, kun Pozidono de la fama heroo Belerofono),[5] Ifinoo (edziniĝinta al Megareo, patrina onklo)[6] kaj Skilo, la plej juna kaj respondeca pri la morto de Nizo kaj la malvenko de sia urbo.

Venĝeme pro la morto de sia filo Androgeo, la kreta Minoo atakis Atikon kaj sieĝis, inter aliajn urbojn, Megaron. Ekde la muregoj de Megaro,[k 1] Skilo vidis lin kaj subite enamiĝis, eble persvadita de antaŭa korespondado kun la kretano, subaĉeto fare de li aŭ influita ĉu de Afrodito ĉu de Hero.[7][8][9] Kiel am-signo, ŝi profitis la dormon de sia patro por fortranĉi lian magian hartufon, mortigante lin. Tuj poste, ŝi malfermis la pordegojn al sia amata Minoo.[10]

Kvankam tio ebligus lin konkeri la urbon, Minoo konsideris la agadon de Skilo neakceptebla perfido kaj forpelis ŝin (kelkaj versioj aldonas ke unu li ŝajnis akcepti la am-proponoj por tiel certigi sian venkon). Despere, la princino klopodis ĵeti sin en la maron kaj sekvi la ŝipon de Minoo, sed la gedioj metamorfozigis ŝin en alaŭdo. Laŭ alternativaj versioj, Nizo sinmortigis post perdi sian vitalan hararon, aŭ estis siavice aliformita en fiŝaglo aŭ en nizo, kaj tiel venĝis sian murdon atakante Skilon kiam ŝi estis kaptinta la ŝipon de Minoo, kaŭzante tiel ŝia enmara droniĝo.[11] Laŭ Paŭzanio, Nizo estis mortigita de Minoo, danke al la helpo de Skilo. Lia tombejo videblis en Ateno, malantaŭ la Liceo. Tamen, en Megaro oni rakontas tute malsaman historion, laŭ kiu Minoo ne sukcesis eniri en la urbon kaj Megareo heredis la regnon post la enpaca morto de sia bopatro.[12]

Laŭ la mito, lia filo Býzas fondigis Byzantium – la pli malfrua Konstantinopolo, hodiaŭa Istanbul.

Mita reĝa familio de Megaro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pilaso
 
 
 
Cekropo
 
Metiaduzo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pozidono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pilia
 
Pandiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Onkesto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Skirono
 
Nekonatulino
 
Etro
 
Egeo
 
Liko
 
Palaso
 
Nizo
 
Habroto
 
Megareo
 
Meropo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Endeiso
 
Aliko
 
 
 
 
 
 
Alkatoo
 
 
 
 
 
 
Palasidoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hipomeno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eako
 
 
 
 
Tezeo
 
Peribeo
 
 
Pozidono
 
Eŭrinomo
 
Skilo
 
Ifinoo
 
 
 
 
Atalanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Peleo
 
Telamono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Belerofono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Evekmo
 
Timalko
 
Evipo
 
 
 
 
 
 
 
 
Antaŭe:Mitaj reĝoj de MegaroPoste: 
PandionoNizoMegareo

Nizo, partnero de Eŭrjalo redakti

Vidu pli en Eŭrjalo.
 
Nizo kaj Eŭrjalo, laŭ Jean-Baptiste Roman, 1827. Luvro.

Nizo estis trojana soldato, filo de Hirtako[13] kaj Arisbo, la unua edzino de la reĝo Priamo. Li elstaris en ĉasad-arto kaj uzado de ĵet-armoj, kiel ĵet-lanco kaj sagoj. Fakte, lia familio kultadis la ĉasistinan diinon kiu loĝis en la Monto Ido.[14] Kune kun sia neapartigebla partnero Eŭrjalo, kaj aliaj samurbanoj, forfuĝis el Trojo ĝuste antaŭ la fino de la milito. Ili partoprenis la ekzpedicion de la princo Eneo ĝis Latio, kie ili trovis la konstraŭstaron de la lokaj loĝantoj, komanditaj de Turno.[15] Lia rilato kun Eŭrjalo iĝis proverba ekzemplo pri pia amo, sed rezultis katastrofa por li, ĉar pro fideleco li klopodis savi lin de certa morto kaj trovis la sian fare de rutulaj malamikoj.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

Krom la antaŭaj, Nizo estas la nomo de la jenaj mitologiaj roluloj:

  1. Nizo, reĝo de Dulikio (unu el la Eĥinadaj insuloj, en la Ionia Maro), filo de Aretio. Laŭ la Odiseado de Homero,[16] li estis la patro de Amfinomo, unu el la ĝenaj svatiĝantoj pri Penelopo, mortigitaj de Odiseo, Telemaĥo kaj kelkaj ankoraŭ fidelaj servistoj tuj post la alveno de la unua.
  2. Nizo, kromnomo de Sileno, duonpatro de la dio Dionizo.

Komentoj redakti

  1. Skilo pasigis multan tempon tie, ĉar ili havis magian allogon: kiam Apolono konstruis la turon de la murego, li lasis sian liron sur ĝi. De tiam, ĉarmega melodio eliras el ĝiaj muroj se oni ĵetas ŝtonetojn.

Referencoj redakti

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.6.
  2. Sofoklo, menciita de Strabono, 1.6.
  3. Ovidio, Metamorfozoj, 8.6-10 – en la hispana kaj en la latina.
  4. Plutarko. Moralia, 4.21.16.
  5. Heziodo. Katalogoj, Fragmento 7.
  6. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 1. 39. 6
  7. Esĥilo, Orestiado.
  8. Nono. Pri Dionizo.
  9. Higeno. Fabloj, 198.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.1.c.
  11. Ovidio. Metamorfozoj, 8.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.39.4-5 kaj 19.5.
  13. Vergilio. Eneado, 9.175, 319, 406.
  14. Vergilio. Eneado, 9.406–408.
  15. Vergilio. Eneado, 9.
  16. Homero. Odiseado, 16.395.