Njörðr, esperantigite Njordo, estas en nord-ĝermana mitologio unu el la vanioj, dio de la maro kaj de la vetero, patro de Frejo kaj Freja kun sia unua edzino, kiu estis ankaŭ lia fratino (vanioj, malsame al azoj, praktikis gefratan inceston). Lia dua edzino estas la gigantino Skadhi. Lia loĝejo estas Noatún.

Njórðr
"Njörðr" (1832) el la libro Die Helden und Götter des Nordens, oder Das Buch der Sagen
"Njörðr" (1832) el la libro Die Helden und Götter des Nordens, oder Das Buch der Sagen
akva dio • nord-ĝermana diaĵo • vanioj
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Eble sama PozidonoNeptuno
Sekso vira
Familio Vanioj
Infanoj FrejoFreja
vdr

Njörðr, Frejo kaj Freja estas la solaj vanioj konataj laŭ nomo. Laŭ la mitoj, ili estis senditaj kiel pac-ostaĝo al la azoj post la milito inter la du di-familioj - vidu ankaŭ Gullveig.

Etimologie, la nomo Njörðr estas identa kun Nerthus, kiu laŭ Tacitus estis diino de la kontinentaj ĝermanoj dum la tempo de la romia imperio. Ne estas sciate ĉu la dio ŝanĝis sekson en postaj jarcentoj, ĉu temis pri ĉiama diferenco inter kontinentaj kaj nordiaj ĝermanoj, aŭ ĉu temis origine pri du ĝemelnomaj gedioj el kiuj unu postvivis la alian en la sudo kaj male en la nordo.