Njája, Nyaya, Nyāya (en Sanskrito: न्याय, nyā-yá), laŭvorte signife "regulojn", "metodon" aŭ "juĝon",[1][2] estas unu el la ses ortodoksaj (astika) skoloj de Hinduismo.[2] La plej gravaj kontribuoj de tiu skoloj de la Hinda filozofio estis sistema disvolvigo de la teorio de logiko, metodologio, kaj ties traktaĵo pri epistemologio.[3][4]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

La epistemologio de la Njája skolo akceptas kvar el ses Pramana kiel fidindaj rimedoj akiri sciaron – Pratyakṣa (percepto), Anumāṇa (inferenco), Upamāṇa (komparo kaj analogio) kaj Śabda (mondo, atesto de pasintaj aŭ nunaj fidindaj spertoj).[5][6][7] En sia metafiziko, la Njája skolo estas pli proksima al la Vaišéšika skolo de Hinduismo ol aliaj.[2] Ĝi subtenas, ke la homa sufero rezultas el eraroj/difektoj produktitaj pro aktiveco sub malprava sciaro (nocioj kaj nescio).[8] "Mokŝa" (liberigo), ĝi asertas, estas akirita pere de prava sciaro. Tiu premiso kondukis la Njája skolon al rilato kun epistemologio, kio estas la fidinda rimedo por akiri pravan sciaron kaj forigi malpravajn nociojn. Falsas sciaro ne estas simple nescio por Naijĝaĝika, ĝi inkludas seniluziiĝon. Prava sciaro estas malkovrante kaj superante la proprajn seniluziiĝojn, kaj la komprenon de la vera naturo de animo, memo kaj realo.[9]

La fakuloj de la Njája skolo alproksimiĝis al filozofio kiel formo de rekta realismo, asertante, ke ajno kiu reale ekzistas estas en principo konebla de homoj. Por ili, pravaj sciaro kaj kompreno estas diferencaj el simpla, medita kogno; ĝi postulas Anuvyavasaya (अनुव्यवसाय, kruc-ekzameno de kogno, reflekta kogno de tio kion oni pensas aŭ oni konas).[10] Influa kolekto de tekstoj pri logiko kaj racio estas la "Njajasutra", atribuita al Aksapada Gaŭtama, varie ĉirkaŭkalkulita kiel komponita inter 6-a jarcento kaj 2-a jarcento a.K.[11][12]

La Njája skolo kunhavas iom el sia metodologio kaj kompreno de la homa sufero kun la Budhismo; tamen, ŝlosila diferenco inter ambaŭ estas ke Budhismo kredas, ke estas nek animo nek memo;[13] La Njája skolo kiel aliaj skoloj de Hinduismo kredas, ke estas animo kaj memo, kun liberigo (mokŝa) kiel stato de farigo de nescio, malprava sciaro, akiro de prava scviaro kaj senbara kontinuado de memo.[14][15]

Notoj redakti

  1. nyAya Monier-Williams' Sanskrit-English Dictionary, Cologne Digital Sanskrit Lexicon, Germany
  2. 2,0 2,1 2,2 Nyaya: Indian Philosophy Encyclopædia Britannica (2014)
  3. B Gupta (2012), An Introduction to Indian Philosophy: Perspectives on Reality, Knowledge and Freedom, Londono: eldonejo Routledge, (ISBN 978-0415800037), pp. 171-189
  4. PT Raju (1985), Structural Depths of Indian Thought: Toward a Constructive Postmodern Ethics, State University of New York Press, (ISBN 978-0887061394), p. 223
  5. John A. Grimes, A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, (ISBN 978-0791430675), p. 238
  6. DPS Bhawuk (2011), Spirituality and Indian Psychology (Editor: Anthony Marsella), Springer, (ISBN 978-1-4419-8109-7), p. 172
  7. Gavin Flood, An Introduction to Hinduism, Cambridge University Press, (ISBN 978-0521438780), p. 225
  8. Vassilis Vitsaxis (2009), Thought and Faith, Somerset Hall Press, (ISBN 978-1935244042), p. 131
  9. BK Matilal (1997), Logic, Language and Reality: Indian Philosophy and Contemporary Issues, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120807174), pp. 353-357
  10. Oliver Leaman (2006), Nyaya, en Encyclopaedia of Asian Philosophy, Londono: eldonejo Routledge, ISBN 978-0415862530, pp. 405-407
  11. Jeaneane Fowler (2002), Perspectives of Reality: An Introduction to the Philosophy of Hinduism, Sussex Academic Press, (ISBN 978-1898723943), p. 129
  12. B. K. Matilal "Perception. An Essay on Classical Indian Theories of Knowledge" (Oxford University Press, 1986), p. xiv.
  13. KN Jayatilleke (2010), Early Buddhist Theory of Knowledge, (ISBN 978-8120806191), pp. 246-249, el noto 385 antaŭen;
    Steven Collins (1994), Religion and Practical Reason (Editors: Frank Reynolds, David Tracy), State Univ of New York Press, (ISBN 978-0791422175), p. 64; Citaĵo: "Central to Buddhist soteriology is the doctrine of not-self (Pali: anattā, Sanskrit: anātman, the opposed doctrine of ātman is central to Brahmanical thought). Put very briefly, this is the [Buddhist] doctrine that human beings have no soul, no self, no unchanging essence.";
    Edward Roer (Translator), Shankara's Introduction el Google Books, pp. 2-4
    Katie Javanaud (2013), Is The Buddhist 'No-Self' Doctrine Compatible With Pursuing Nirvana?, Philosophy Now;
    John C. Plott et al (2000), Global History of Philosophy: The Axial Age, Volume 1, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120801585), p. 63, Citaĵo: "The Buddhist schools reject any Ātman concept. As we have already observed, this is the basic and ineradicable distinction between Hinduism and Buddhism".
  14. Bimal Krishna Matilal (1997), Logic, Language and Reality: Indian Philosophy and Contemporary Issues, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120807174), pp. 354-355
  15. David Ambeul (1998), Ontology in Indian Philosophy, in Routledge Encyclopedia of Philosophy (Editor: Edward Craig), Routledge, (ISBN 978-0415073103), pages 118-127