Nje (cirila alfabeto)

Cirila konsonanta litero; parto de makedona kaj serba cirila alfabetoj; ligaĵo de la du cirilaj literoj Н kaj Ь

Nje (Њ њ; kursive: Њ њ) estas litero de la cirilaj alfabetoj por la slavaj lingvoj serba (la 17-a litero en la alfabeto)[1] kaj makedona (la 18-a litero en la alfabeto).[2] Krome, la litero ĉeestas en la modernaj alfabetoj de la Itelmena lingvo (la 22-a litero en la alfabeto)[3] kaj de la udega lingvo (la 19-a litero en la alfabeto).[4] En ĉiuj kvar la litero signifas la palatalan nazalon [ɲ]. En la latinaj alfabetoj por la samaj slavaj lingvoj al la litero њ respektivas la digrafo nj, same kiel en la latina itelmena alfabeto; en la latina udega alfabeto al la litero њ respektivas la litero ņ.

Nje
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
А Б В Г Ґ Д Ђ
Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
К Л Љ М Н Њ О
П Р С Т Ћ Ќ У
Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
Neslavaj literoj
Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
Arĥaikaj literoj
Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
     Ԫ      
            Ԙ
Listo de cirilaj literoj
vdr

Њ aperis el ligaturo de la literoj н kaj ь.[5] La literon њ kreis Vuk Karadžić en 1814. En sia verko, en kiu li strebis normigi la alfabeton laŭ la popola serba parolo, li proponis tri novajn literojn: њ, љ kaj la trian, digrafon el la literoj д kaj ь.[6] La du unuaj nun ĉeestas en la serba alfabeto, la tria ne. La aprobita en 1945 oficiala makedona alfabeto enhavas la literon њ. La cirila itelmena alfabeto, kreita nur en 1984, enhavas la literon њ. En la fino de 1980-aj aperis kelkaj cirlaj alfabetoj por la udega lingvo. En la plej vaste uzata ("ĥabarovska") varianto ĉeestis la litero њ.

Kodoj redakti

Signo Њ њ
Unikoda nomo CYRILLIC CAPITAL LETTER NJE CYRILLIC SMALL LETTER NJE
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 1034 U+040A 1114 U+045A
UTF-8 208 138 D0 8A 209 154 D1 9A
HTML Њ Њ њ њ
Nomita referenco en HTML Њ њ
CP855 147 93 146 92
Windows-1251 140 8C 156 9C
ISO-8859-5 170 AA 250 FA
MacCyrillic 190 BE 191 BF


Referencoj redakti

  1. Ager, Simon (ed.). Serbian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12.
  2. Ager, Simon (ed.). Macedonian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12.
  3. Ager, Simon (ed.). Itelmen. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12.
  4. Ager, Simon (ed.). Udege. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12.
  5. Maretić, Tomislav. Gramatika i stilistika hrvatskoga ili srpskoga književnog jezika. 1899.
  6. Karadžić, Vuk. Писменица сербскога їезика по говору простога народа. Vieno 1814, p. 9.