Noalejo [noaLEĥo] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Noalejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23140
Demografio
Loĝantaro 1 826  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 32′ N, 3° 39′ U (mapo)37.529444444444-3.6536111111111Koordinatoj: 37° 32′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 070 m [+]
Areo 50,2 km² (5 020 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Noalejo (Provinco Ĥaeno)
Noalejo (Provinco Ĥaeno)
DEC
Noalejo
Noalejo
Situo de Noalejo
Noalejo (Hispanio)
Noalejo (Hispanio)
DEC
Noalejo
Noalejo
Situo de Noalejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Noalejo [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Noalejo en la pleja sudokcidento brunece.
Noalejo en la provinco.

La areo de la municipo estas 49,66 km2 kie loĝas 1 970 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 39,53 loĝ./km2.

Geografio redakti

Noalejo situas sur la sudokcidento de la komarko Sierra Mágina en la sudo de la provinco, lime kun Frailes, Valdepeñas de Jaén, Campillo de Arenas, Cambil kaj Huelma en la Provinco Ĥaeno kaj kun Montejícar, Campotéjar, Iznalloz kaj Montillana en la Provinco Granado. Estas sur 1087 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.

La municipo noaleĥa enhavas la domarojn de Noalejo kaj Hoya del Salobral. Ĝia municipa teritorio, de 30 km de longo kaj maksimumo de nur 3 km de larĝo, etendiĝas kiel landlimo inter la provincoj de Ĥaeno kaj Granado, tra kiu pasas la ĉefaj komunikvojoj inter ambaŭ provincaj ĉefurboj, inter la aŭtovojo A-44 (Bailén-Motril). Tio bildigas en la blazono kiel ŝlosilo inter Ĥaeno kaj Granado.

Historio redakti

 
Noalejo el Cerro de la Marceral.
 
Urbodomo.

La plej antikva pruvo de homa setlejo en la teritorio de Noalejo estas rokpentraĵoj de Navalcán, je 4 km de la nuna urba kerno, datitaj inter la fino de la Neolitiko kaj la Bronzepoko.

La nuna Noalejo estis fondita en la 16a jarcento fare de Doña Mencía de Salcedo, laŭ kelkaj fakuloj servistino de la imperiestrino Izabela de Portugalio, edzino de Karolo la 5-a.[1]

Inter la fino de la Reconquista, en 1492, kaj la unua triono de la 16a jarcento la teroj kiuj nune estas okupitaj de la teritorio de Noalejo estis disputataj de la urbestraroj de Granado kaj Ĥaeno cele al la limigo de la respektivaj teritorioj. En 1559 Mencía de Salcedo aĉetis de la monarkio la jurisdikcion de tiuj teroj. Ankaŭ la eklezia jurisdikcio estis disputataj inter Granado kaj Ĥaeno en la 19a jarcento.

La urbestro estas socialisto.

Ekonomio redakti

Kiel en la plej parto de lokoj de la provinco Ĥaeno, la kultivo de la olivarboj por la produktado de olivoleo estas la ĉefa ekonomia agado de la vilaĝo. Tamen en Noalejo gravas ankaŭ la produktado de viando. En 2015 ekzistis 6 malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de tiu sektoro, kiu eksportas al Nederlando, Danio kaj Anglio.[2][3] En la municipo oni kultivas ankaŭ la migdalarbojn.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Jacinto García, Eduardo José. Universidad de Jaén, eld. «La toponimia de Jaén en las fuentes árabes medievales: Aproximación lingüística». Arkivigite je 2018-04-17 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20an de februaro 2016.
  2. Lorena Cádiz (2a de marto 2015). Ideal Jaén, eld. «Sierra Mágina, «la gran desconocida»». Konsultita la 20an de februaro 2020. «En Noalejo, según explicó su alcalde, la alternativa la pone la industria cárnica. «Tenemos seis empresas exportando a Holanda, Dinamarca e Inglaterra».»
  3. G. M. (27a de junio 2013). Ideal Jaén, eld. «Noalejo dispone de un nuevo polígono agroalimentario». Konsultita la 20an de februaro 2020.
  4. Miguel Ángel Contreras (19a de aprilo 2016). Ideal Jaén, ed. «El 'otro' campo de Jaén». Konsultita la 20an de februaro 2020. «También se cultiva en Santiago Pontones, Cabra del Santo Cristo o Noalejo. 1450 toneladas de almendra se recogieron en 2015».