Nobel-Fondaĵo

Privata institucio fondita en 1900 por regi la Nobel-Premiojn

La Nobel-Fondaĵo (svede kaj norvege Nobelstiftelsen) estas privata institucio fondita la 29-an de junio 1900 por organizi la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj. La fondaĵo estas bazita je la testamento de Alfred Nobel, la inventinto de dinamito.

Nobel-Fondaĵo
emblemo
organizaĵo
Komenco 29-a de junio 1900 vd
Geografia situo 59° 20′ 15″ N, 18° 4′ 28″ O (mapo)59.3376111118.07444444Koordinatoj: 59° 20′ 15″ N, 18° 4′ 28″ O (mapo)
Lando(j) Svedio vd
Sidejo Stokholmo
Situo Municipo Stokholmo
Nobel-Fondaĵo (Stockholm)
Nobel-Fondaĵo (Stockholm)
DEC
Nobel-Fondaĵo
Nobel-Fondaĵo
Lokigo de Stockholm en Svedio
Map
Nobel-Fondaĵo
Fondinto(j) Ragnar Sohlman • Rudolf Lilljeqvist vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
Nobel-medalo

La fondaĵo ankaŭ okazigas la Nobel-simpoziojn pri gravaj malkovroj de sciencoj kaj pri temoj de aparte alta kultura aŭ socia signifo.

Kiam la organizaĵo kreiĝis, Svedio-Norvegio estis unueca ŝtato. Kiam la ŝtata unio disiĝis en 1905, la respondeco pri la disdono de la Nobel-premioj sekve estis divitata inter la du landoj: La Norvega Nobel-Komitato iĝis respondeca pri la atribuo de la Nobel-premio pri paco, dum en Svedio atribuiĝas la aliaj ĉiujaraj Nobel-premioj. La fondaĵo tial oficiale konsideriĝas organizaĵo kaj sveda kaj norvega: ĝia centra sidejo estas en la urbodistrikto Östermalm de Stokholmo.