Nobla gaso

aro da kemiaj elementoj, kiuj tipe formas senodoran senkoloran unuatoman gason, konsistanta el heliumo, neono, argono, kriptono, ksenono, radono, kaj eble oganesono

Noblaj gasoj - estas kemiaj elementoj el ĉefa subgrupo de VIII grupo, kies s- kaj p- ŝeloj estas kompletaj. La noblaj gasoj estas en la lasta kolumno de la perioda tabelo (18 aŭ VIII). Al noblaj gasoj rilatas:

Ili malofte formas kombinaĵojn kaj estas tre stabilaj, ĉar ili enhavas ĉiujn siajn 8 valentelektronoj en sia ekstera elektronŝelo. Tamen en certaj kondiĉoj ili kapablas formi kombinaĵojn (plej aktive kun fluoro). La plej malaktivaj estas heliumo kaj neono. Ekzemple, oni uzas heliumon anstataŭ hidrogenon en aerŝipoj, ĉar heliumo estas pli stabila gaso. Tamen ksenono estas tre aktiva (por noblaj gasoj).

Mendelejev ne havis noblajn gasojn en sia perioda tabelo ĉar tiam neniu estis malkovrinta ilin. Sed en 1868 Pierre Jules Cesar Janssen malkovris heliumon en la suno. En 1894 William Ramsay malkovris la unuan noblan gasan elementon ĉi tie en la tero, gason en la aero, kaj li nomis ĝin argono. En 1898 kriptono kaj neono malkovriĝis, kaj en 1900 Friedrich Ernst Dorn malkovris radonon.

Heliumo oftas je 5,24 ppm (partoj per miliono) en la atmosfero. Argono estas pli abunda (9 340 ppm), neono havas 18,18 ppm, kriptono 1,14 ppm, kaj ksenono havas nur 0,087 ppm.

Oni uzas noblajn gasojn en inkandeskaj, fluoreskaj, kaj "neonaj" lampoj. Ofte oni uzas argonon por protekti gravajn historiajn dokumentojn de oksidiĝo.

Vidu ankaŭ redakti