Nobla sovaĝulo

rolfako de ideale pura, bona “sovaĝulo“

Nobla sovaĝulo estas soci-filozofia koncepto. Dum la epoko nomita de Paul Hazard "La krizo en la eŭropa menso" (1680-1715) naskiĝis la ideo, ke la "sovaĝuloj", ekzemple la indianoj de freŝe esplorita Ameriko aŭ, poste de Polinezio, ktp, estas morale pli bonaj kaj noblaj ol la "civilizitoj, pro ilia pliproksimeco al la naturo, kaj la naturaj emoj de la homa naturo; tiu ideo do implicas koncepton, kiun estos klare teoriigita de Jean-Jacques Rousseau, ke homo estas denaske bona, nur civilizo malbonigas ĝin.

Fakte la temo aperas ekde jam la unuaj libroj pri Ameriko. En 1500, Pero Vaz de Caminha skribis vojaĝleteron pri Brazilo en kio la loĝantoj de tiu lando estis priskribitaj kiel simplaj, senkulpaj kaj senhontaj. Tuj poste, en la vojaĝleteroj de Amerigo Vespucci, kie diratas pri la ĵus malkovritaj indianoj: "ili havas nek reĝon nek sinjorojn, nek obeas je iu ajn, ili vivas en plena libero." (vivas en entera libertad). La temo maturiĝas en la Decadas (tagdekoj) de Pedro Màrtir de Angleria, kiu priskribante la indianojn diras: "opinias ili, ke la tero, tiom bone kiaj la suno kaj akvo, estas komunaj, kaj ke endas ne ekzisti inter ili mia kaj via", no cierran sus heredades, ni con fosos, se las tienen ahi, na hay candados, no hay puertas,, ni con calos, ni con paredes, ni con setos, viven en huertos abiertos, sin leyes sin libros, sin jueces; veneran al que es recto, tienen por malo y perverso al que se complace en hacer injuria en cualquiera". Plej konata inter la unuaj spuroj de tiu takso oni trovas en la eseoj de Michel de Montaigne (Libro 1, eseo 30) "Pri la Kanibaloj". Eĉ Kristoforo Kolumbo miras pri la unuaj indianoj trovitaj de li, ĉar ili ne konas la akron de glavo kaj donacas oron.

Pli ampleksa kaj polemika formo de ĝi famiĝis pro la vojaĝrakontoj de la Barono de Lahontan, en la peco de la dialogo aŭdiganta la civilizulo Lahontan kontraŭ la sovaĝulo Adario.

Pli radikale Denis Diderot en sia Supplément au voyage de Bougainville (Suplemento al la vojaĝo de bougainville) advokatas liberan amoron.

Ankaŭ en verkoj de Bernardin de Saint-Pierre spuriĝas la aromo de tiu ideo.

Sed la sukceso de la ideo ne limiĝis je kelkaj famaj aŭtoroj, sed estis vaste disvastigita dum ĉefe la 18-a jarcento (ekzemple eĉ aŭtoro cinika kaj pesimisma pri homa naturo kia Voltaire verkis romanon "L'Ingénu"(Senartifikulo en la esperantigo de Eŭgeno Lanti) bazita sur la "sovaĝula" naiveco kaj boneco de sia heroo) sed ankaŭ poste. Kaj malgraŭ la plisukceso de pli pesimismaj konceptoj, kaj la certagrada malfuroriĝo de la ideo en modernaj tempoj, ĝi plu estas renkontata.

Simila ideo en aliaj epokoj aŭ kulturoj redakti

Pri la denaska boneco de homo vidu Mencius.

Tacito en historia verko Ĝermanio prezentas ĝermanojn kiel pli morale fortikaj ol hedonismaj romianoj.

Tarzano de Edgar Rice Burroughs estas sovaĝa infano, kiu plenkreskis en naturo, sen kontakto kun homaro, sed kun bestoj. Tiel ĝi estas pli heroa ol eŭropaj civilizuloj kaj najbaraj negroj (kiuj por klerismanoj estus sovaĝuloj).

Simile Maŭgli el "La libroj de ĝangaloj" (The Jungle Book) de Rudyard Kipling, estis vartita de bestoj kaj ne havas la fitrajtojn de civilizo.

Heidi de Johanna Spyri estas alpa infanino, kiuj kreskas nature kaj sane, kontraste kun ŝia kripla amikino Klara loĝante en urbo.

Nuntempe ideoj de anarko-primitivismulo John Zerzan baziĝas sur iaspeca vido la vivon "primitivan".

Noblesovaĝula vido de la Boŝmanoj troviĝas en la filmo La dioj freneziĝis

Eksteraj ligoj redakti