Nobujuki Abe aŭ Nobuĝuki Abe (阿部 信行 Abe Nobuyuki, Nobuyuki Abe kaj ankaŭ Noboyuki Abe, 24a de novembro, 1875 – 7a de septembro, 1953[1]) estis generalo de la Imperijapana Armeo dum la Dua Mondmilito. Li estis ankaŭ Ĝenerala guberniestro de Koreio kaj 36a Ĉefministro de Japanio el la 30a de aŭgusto 1939 al la 16a de januaro 1940.

Nobujuki Abe
Persona informo
阿部信行
Naskiĝo 24-an de novembro 1875 (1875-11-24)
en Kanazaŭa
Morto 7-an de septembro 1953 (1953-09-07) (77-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio • Japanese Army Artillery School • Terarmea Universitato de Japana Imperio vd
Partio Asocio por Helpado de Imperia Regado • senpartia vd
Subskribo Nobujuki Abe
Familio
Edz(in)o Mitsu Abe vd
Parencoj Masazumi Inada vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abe iĝis Ĉefministro la 30an de aŭgusto 1939.[2] Li krome tenis samtempe la postenon de Ministro pri eksteraj aferoj. Dum regado kiu daŭris nur kvar monatojn, Abe klopodis finigi plej rapide la daŭron de la Dua japana-ĉina milito, kaj pluteni la neŭtralecon de Japanio en la pliiĝanta konflikto de Eŭropo. Li estis ankaŭ kontraŭ la klopodoj de elementoj ene de la Armeo por formi politik-militan aliancon kun Nazia Germanio kaj Faŝisma Italio. Mankis al li pli kaj pli subteno ĉu de militistoj ĉu de politikaj partioj, kaj tiel Abe estis anstataŭita de Micumasa Ĝonai en januaro 1940.

Notoj redakti

  1. [1] Virtual International Authority File
  2. Baudot, Marcel (1980). The Historical Encyclopedia or World War II. Facts on File Inc. p. 1. ISBN 0-87196-401-5.

Bibliografio redakti

  • Barnhart, Michael (1988). Japan Prepares for Total War: The Search for Economic Security, 1919–1941. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9529-6.
  • Bix, Herbert P. (2001). Hirohito and the Making of Modern Japan. Harper Perennial. ISBN 0-06-093130-2.
  • Coox, Alvin D. (1990). Nomonhan: Japan Against Russia, 1939. Stanford University Press. ISBN 0-8047-1835-0.
  • Baudot, Marcel (1988). The Historical Encyclopedia or World War II. Facts on File Inc. ISBN 0-87196-401-5.