La simbolo Noca por la Sano, kies simbolo estas Xn identigas ĉiujn substancojn aŭ preparaĵojn, kiuj per inhalado, ingestado aŭ haŭtokontakto povas alporti danĝeron por la sano, kun varia seriozeco, kaj malofte la morton. Ĉi-difino, entenata en la Direktivo 67/548/CEE[1] ne distingas la akutan toksecon (ligitan al la kapablo je mortoprovokado en mallonga periodo) kaj la kronikan (asociitan al la kapablo je provoki patologiojn nenecese letalajn).

Kemia simbolo al substancoj nocaj por la sano
GHS-piktogramo al substancoj nocaj por la sano

La nova CLP-regularo[2][3] pri kemiaj substancoj enkondukas la difinon por difino pri specifa tokseco de la respektiva organo, kun nenia ligo al mortigeco. En 2015, nova sistemo definitive ekvalidos, ne nur por la preparaĵoj sed ankaŭ por la substancoj. Sekve, venas raporto pri la maniero kiel estos komprenata la malnovan klasifikadon rilate al la nova, rigarde al la malnova kategorio "noca".

Akuta tokseco ligita al la mortigeco surbaze de letala dozo 50: substancoj kiuj malfacile provokas la morton en kazoj de tokseco, escepte en rilative altaj dozoj.

  • R20: Noca per inhalado
  • H332 - Noca kiam inhalita
  • R21: Noca per haŭtokontato
  • H312 - Noca per haŭtokontato
  • R22: Noca en kazo de ingestato
  • H302 - Noca kiam ingestita (Ekz: kafeino, etilena glikolo[4])

Akuta tokseco por specifaj organoj: en kazoj de tokseco oni povas serioze ekmalsaniĝi sed la morto ne okazas: en kazoj de longedaŭraj elmontradoj estas granda la risko pri serioza malsaneco Xn.

R 48:Noca: risko pri seriozaj efektoj en la sano en kazo de longedaŭra elmontrado

H373: Kapabla provoki damaĝoj al la organoj en kazo de longedaŭraj aŭ ripetitaj elmontradoj (Ekz: tolueno, heksano).

Rimarko:Se la efektoj, akutaj aŭ kronikaj, sur specifaj organoj okaziĝas per rilative malaltaj dozoj, la substanco estas klasifikata kiel "toksa" anstataŭ "noca".

Aliaj damaĝaj efektoj al la sano ne propre proas al la tokseco, sed al la fiziko-kemiaj proprecoj, aŭ al la kapablo je provoki alergion, ktp ...

Kelkaj substancoj, kiam ingestitaj, rezultas en alta aspirorisko kun sekva Polmonite ab ingestis[5][6] kaŭze de ties malalta viskozeco.

  • R 65: Noca: kapabla je kauzi damaĝon al pulmoj en kazo de ingestado
  • H304: Povas esti letala en kazo de ingestado aŭ penetrado per la spirvojoj.
  • H305: Povas esti noca en kazo de ingestado aŭ penetrado en la spirvojoj. (Ekz: Esenco de terebintino.

Alergenaj substancoj per la spirvojoj:

  • R42: Povas kaŭzi sentokapablon per inhalado:
  • H334: Povas provoki alergion, astmajn simptomojn aŭ spirmalfacilecon kiam inhalita.

Suspektoj pri kanceronomigoj, mutacioj aŭ tokseco por la reproduktado

R40: Ebleco pri kanceronomigaj efektoj - Nesufiĉaj pruvoj (Ekz: Diklorometano[7])

  • H351: Suspektoj je kancerigo.
  • R68: Ebleco je neinversigeblaj efektoj
  • H341: Suspektoj je kanceroprovokado
  • R62: Ebla risko je reduktita fekundeco.
  • H361f: Suspekto je noceco al fekundeco
  • R63:Ebla risko je damaĝo al beboj ankoraŭ ne naskiĝintaj
  • H361d: Suspekto je nocado al la feto

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. European Agency for Safety and Health at Work
  2. ec.europa.eu
  3. CLP estas internacia ĉefliteroj por Klasifikado, Glumarkado kaj Pakado por kemiaj substancoj.
  4. PubChem
  5. Comprehensive Pediatric Hospital Medicine, Lisa B. Zaoutis, Vincent W. Chiang
  6. Pneŭmonito pro ingestado
  7. Cancer: New Insights for the Healthcare Professional: 2011 Edition