Nohant-Vic

komunumo en Francio

Nohant-Vic estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Indre, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 445 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento La Châtre kaj al la kantono La Châtre.

Nohant-Vic
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Indre
Arondismento La Châtre
Kantono La Châtre
INSEE kodo 36143 [+]
Poŝtkodo 36400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 445  (2021) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 38′ N, 1° 58′ O (mapo)46.6386111111111.96Koordinatoj: 46° 38′ N, 1° 58′ O (mapo) [+]
Areo 21,25 km² (2 125 ha) [+]
Nohant-Vic (Indre)
Nohant-Vic (Indre)
DEC
Nohant-Vic
Nohant-Vic
Situo de Nohant-Vic
Nohant-Vic (Francio)
Nohant-Vic (Francio)
DEC
Nohant-Vic
Nohant-Vic
Situo de Nohant-Vic

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nohant-Vic [+]
vdr

Ĝi situas proksime de la urbo La Châtre, ĉe la ŝoseo D943, proksimume je 36 km sudoriente de Châteauroux kaj ĝi konsistas el du vilaĝoj, nome Vic kaj Nohant, etende laŭlonge de la ŝoseo.

La Domo de George Sand estas kampardomo el la fino de la 18-a jarcento, konstruigita por la guberniestro de Vierzon kaj akirita en 1793 de Madame Dupin de Francueil, avino de la verkisto. George Sand pasigis sian infanaĝon kaj adoleskon tie. Plej el ŝiaj verkoj estis verkitaj tie kaj tie ŝi ricevis kelkajn elstarajn gastojn: Liszt kaj Marie d'Agoult, Balzac, Chopin kaj Flaubert. Delacroix havis studion tie. La bieno estas nune ŝtata propraĵo administrata de la Centre des monuments nationaux.