Nokto de la Destino

La Nokto de la Destino (arabe Laylatu l-Qadr لیلۃ القدر), estas la celebrado de du gravaj festoj en Islamo dum la sankta kaj fasta monato Ramadano.

Islamanoj kredas ke dum tiu nokto decidiĝas la destino de la sekva jaro kaj pro tio, ili preĝas al Dio dum la tuta nokto, petante lian mizerikordon kaj savon. Tiu ĉi praktiko estas konata kiel Ehyaa ("renaskiĝo").

Laŭ islama tradicio, onidire, en tiu nokto mem estis revelaciitaj la unuaj versoj de la Korano, kiun “La spirito de la revelacio” Gabrielo transdonis al Mohamedo kiam li estis kvardekjaraĝa. Tial do, dum tiu ĉi dato ankaŭ estas celebrata la nokto kiam la Korano estis plene revelaciita al Mohamedo.

Ĉiuj islamanoj kredas ke la nokto de la destino okazis en la lasta triono de la monato Ramadano, sed ne ekzistas interkonsento inter ili pri la ĝusta dato. La sunaistoj ĝenerale kredas ke estis 21a, 23a, 25a, 27a, aŭ la 29a de Ramadano, dum la ŝijaistoj kredas ke tio okazis la 19an, 21an aŭ la 23an.