Nokto de la Galaksia Fervojo

Nokto de la Galaksia Fervojo (japane: 銀河鉄道の夜 [Ginga Tecudō no Joru]) estas unu el la plej famaj fabeloj verkitaj de japana fabelisto kaj poeto Mijazaŭa Kenĝi (Miyazawa Kenzi) kiu estas profunde filozofia.

Ĝis nun, filmoj, animeojdramoj estas verkitaj surbaze de ĉi tiu fabelo.

La stacioj de la fervoja linio Kamaiŝi en Gubernio Iŭate havas esperantajn kromnomojn laŭ ĉi tiu verko.

Pri la verkado redakti

En ĉirkaŭ 1924, la verkado de la fabelo komenciĝis, kaj la polurado estis ripetita tuj antaŭ la morto de la aŭtoro en 1933.

La kvar-foja reverkado estas konstatita, kaj la grava diferenco de intrigo troviĝas inter la unuaj tri malnetoj kaj la lasta. Sed ĉi tiu fakto estis eltrovita dum la kompilado de la kompleta verkaro de Mijazaŭa Kenĝi ekde 1973 ĝis 1977, do estas atentinde, ke la eldonaĵoj aperigitaj ĝis tiam enhavas la tekston redaktitan el tiuj versioj.

Post ĉio, ne ekzistas la definitiva versio, kaj la intrigo jena estas nur bazita sur la lasta malneto, sekve ne tiu determinita.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

I. Leciono en Posttagmezo redakti

 
Nokto de la Galaksia Fervojo (japane: 銀河鉄道の夜 [Ginga Tecudō no Joru]) estas unu el la plej famaj fabeloj verkitaj de Mijazaŭa Kenĝi: La Lakta Vojo, la veturoj de Giovanni kaj Campanella, la herooj de la fabelo

Laciĝinte pro sia laborado ĉiutaga, Giovanni ne povis respondi la demandon de la instruisto pri tio, kio estas efektive "Lakta Vojo". Tujposte demandite pri la sama, Campanella nek respondis, sed intence pro kompato al Giovanni.

II. Presejo redakti

Giovanni laboris kiel kompostisto inter apatiaj plenaĝaj laboristoj en presejo. Post laboro, li rapidis hejmen, aĉetinte panon kaj sukeron.

III. Hejmo redakti

Giovanni interparolis kun sia malsana patrino pri sia patro, kiu jam longe ne revenis de fiŝado, kaj pri Campanella.

IV. La Nokto de la Festo Centaŭra redakti

Giovanni iris ricevi lakton por sia patrino, sed maljunulino ĉe laktejo diris ke lakto ankoraŭ ne disponeblas. Poste, priridite de turmentema Zanelli kaj lia kunuloj, li sola iris al monteto ekster la urbo.

V. La Masto de "Tenkirin" redakti

Sur la monteto de "La Masto de Tenkirin", Giovanni eltenis sian solecon kaj pensadis pri sia intima amiko, Campanella.

VI. La Stacio Galaksio redakti

Abrupte, La voĉo de anonco "Stacio Galaksio" reeĥiĝis kaj forta lumo disradiis ĉirkaŭen. Kiam Giovanni rekonsciiĝis, li trovis sin kaj Campanella sur Galaksia Fervojo.

VII. La Norda Kruco kaj La Pliocena Marbordo redakti

Dum 20 minutoj da intermito ĉe La Stacio Cigno, la du knaboj ekskursis en Pliocenan Marbordon kaj vizitis la lokon de fosilia serĉfosado.

VIII. Birdkaptanto redakti

Komplezema birdkaptanto envagoniĝis. Li kaptis kaj vendis birdojn por komerco. Giovanni kaj Campanella manĝis la pecojn de sovaĝanseroj donitajn de la birdkaptanto, sed tiuj gustis nur kiel sukeraĵo. La birdkaptanto subite malaperis el la vagono, kaptis ardeojn kaj revenis.

IX. La Bileto de Giovanni redakti

Konduktoro venis kontroli la biletojn. La bileto de Giovanni estis malsama ol tiuj de aliaj pasaĝeroj. La birdkaptanto jam estis nenie. Tuj antaŭ ol la alveno al La Stacio Aglo, junulo kaj gefratoj aperis. Ili rakontis, ke la vaporŝipo, sur kiu ili veturis, koliziis kun glacimonto kaj dronis, kaj ke kiam ili rekonsciiĝis, ili trovis sin en ĉi tiu vagonaro.

Post nelonge, pasaĝeroj elvegoniĝis ĉe La Stacio Suda Kruco. Nun nur Giovanni kaj Campanella restis. La du knaboj ĵuris, ke ili kune veturu ien ajn. Sed Giovanni trovis Campanella jam nenie.

Vekiĝinte sur la monteto, Giovanni revenis al la urbo kaj trovis, ke Campanella plonĝis en riveron por savi Zanelli, kiu falis el boato, kaj estas perdita.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Giovanni (Protagonisto)(japanlingva prononco: ĝoban-ni)
Lernejano. Aĝo nekonata. Ĉar lia familio estas malriĉa kaj lia patrino kuŝas en malsano, por vivteni sian familion, li distribuas ĵurnalon matene, laboras en presejo post leciono. Li havas pli aĝan fratinon kiu ŝajne preparas manĝojn sed estas ne pli konata. Lia patro ŝajnas fiŝkaptisto kaj onidire estas arestita pro kontraŭleĝa fiŝado. Pro la onidiro, Giovanni estas turmentata de najbaraj infanoj kaj havas neniun amikon alian ol Campanella.
  • Campanella (japanlingva prononco: kamupanerura)
Samklasano de Giovanni. Aĝo nekonata. Li estas intima amiko de Giovanni kaj ankaŭ lia patro estas amiko de la patro de Giovanni ekde infaneco. Tial Campanella neniam priridatas Giovanni. Li veturis kun Giovanni sur Galaksia Fervojo kaj ĵuris kunecon. Sed li abrupte malaperis antaŭ Giovanni.
  • Zanelli (japanlingva prononco: zaneri)
Samklasano de Giovanni. Li mem disportas la diraĵon, ke la patro de Giovanni estas arestita pro kontraŭleĝa fiŝado, kaj ofte priridas Giovanni.

Animea filmo en Esperanto redakti

Ginga Tetsudō no Yoru (銀河鉄道の夜; Nokto de la Galaksia Fervojo) redakti

La filmo, kiu havas la unikan kaj pale belan koloraron, la fantazian kaj efemeran mondokoncepton, estas alte taksata en Japanio.

Interese estas, ke la lingvo en la filma mondo estas Esperanto, pri kiu la aŭtoro de la originalo entuziasmis. Fakte, la reklampaneloj, elpendaĵoj, tekstoj, k.t.p. estas skribitaj en Esperanto. Eĉ himno ("Dio, pli apud vin", menciate en la filmo kiel "N-ro 306") estas kantata de koruso en Esperanto. La esperantan tekston liveris Konisi Gaku.

Krome, la figurado de personaro kiel katoj estas rimarkinda. Ĉi tio estas la adaptado, kiun MASUMURA Hiroshi faris kiam li verkis la mangaon surbaze de la originalo. Kvankam MIYAZAWA Seiroku, pli juna frato de la aŭtoro, origine ne konsentis kun la katigo, li estis konvinkita de la kompilintoj de la kompleta verkaro kaj fine taksis la filmon. Ankaŭ certaj studantoj de la aŭtoro ne estas konvinkitaj pri la maniero de figurado.

El la figurado, tamen, rezultas, ke ne malmultaj miskomprenas, ke la personaro estas katoj ankaŭ en la originalo. Certaj kritikistoj konsideras ĉi tiun influon kiel difekton de la filmo.

Parenteze, ĉi tiu fabelo havas la epizodon kiu aludas la tragedion de Titanic, kaj hazarde la avo de HOSONO Haruomi, la komponinto de la muziko, postvivis la dronon de la ŝipo kiel vojaĝanto

Referencoj redakti

  • Originalo (japane)
    • MIJAZAWA Kenĝi, Ginga Tetsudō no Yoru, Tokio: Shincho-sha, 1989, ISBN 4101092052
    • MIJAZAWA Kenĝi, Ginga Tetsudō no Yoru, Tokio: Kadokawa Shoten, 1996, ISBN 4041040035
    • MIJAZAWA Kenĝi, Miyazawa Kenji Zenshū (7), Tokio: Chikuma Shobō, 1985, ISBN 448002008X (inkluzivas ĉiujn 4 malnetojn.)
  • Traduko angle
    • MIJAZAWA Kenĝi, Joseph Sigrist (Trad.), D. M. Stroud (Trad.), Milky Way Railroad, Kalifornio: Stone Bridge Press, 1996, ISBN 1880656264
  • Traduko (esperante)
  • Animeo
    • Japana versio
      • SUGII Gisaburo (Reĝisoro), Ginga Tetsudō no Yoru, Tokio: Nippon Herald Films Group, 1985, ASIN B00005YWD5 (japane)
    • Anglalingva versio
      • SUGII Gisaburo (Reĝisoro), Night on the Galactic Railroad, Nov-Jorko: Central Park Media, 1986, ASIN B00005NMV9 (japane/angle)
    • Muzika Kolekto
      • HOSONO Haruomi (Komponisto), NOKTO DE LA GALAKSIA FERVOJO, Tokio: Teichiku Entertainment, 1996, ASIN B0000564DU

Eksteraj ligiloj redakti