Noktovidilo estas ilo, instalita ĉe pafiloj, per kio oni povas vidi celon eĉ nokte. Ĝi uzas nevideblajn radiojn, kiujn radias homoj kaj bestoj. Ĝi estis instalita jam ĉe la germana manpafilo Sturmgewehr 43; kaj nuntempe ĝi estas ofte trovebla ĉe tankoj (Tipo 59, ekzemple), pafiloj kaj eĉ ĉe iloj, per kiuj oni rigardas senpafe (periskopoj, ekzemple). Ĝi povas ankaŭ havi formon de lorno, binoklookulvitroj. Kutima noktovidilo konsistas el objektivo, ricevilo de radioj, amplifilo kaj ekrano. La fusila speco de noktovidilo estas simila vizaĝe kun "Close Combat Optic" (la lasera ilo, per kiu oni celas sen rigardi intern vitran celilon, ĉar lasera ruĝa makulo montras, kien rektas la fusilo).

Vidaĵo tra noktovidilo
Nuntempa germana fusilo "AG 36". Tiu fusilo krom noktovidilo posedas proksimbatalan optikon.