Nolwenn Leroy

franca kantistino

Nolwenn LEROY [nolŭen lerŭa] (naskiĝis la  28-an de septembro 1982(nun 1982-09-28) en Saint-Renan) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 2".

Nolwenn Leroy
Nolwenn Leroy (2011)
Nolwenn Leroy (2011)
Bazaj informoj
Naskonomo Nolwenn Le Magueresse
Naskiĝo 28-an de septembro 1982 (1982-09-28) (41-jaraĝa)
en Saint-Renan
Deveno Saint-Renan, Francio
Ĝenroj Varieteo
Profesio Kantistino
Instrumentoj Violono, piano
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj Ekde 2002
Eldoninto Mercury, Universal
Retejo www.nolwenn-officiel.com
Persona informo
Aliaj nomoj Nolwenn Leroy
Lingvoj italafrancabretona
Ŝtataneco Francio
Alma mater Q16507816
Familio
Patro Jean-Luc Le Magueresse
Amkunulo Arnaud Clément
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoropianisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://nolwennleroy.com/
vdr

Biografio redakti

Kvar jarojn aĝa, Nolwenn eliris el Saint-Renan, poste ekloĝis en Parizo kaj Lille, kaj revenis en Bretonion por instaliĝi en Guingamp en 1990 kie naskiĝis ŝia plijuna fratino Kay. En 1992, ŝia patro, profesia futbalisto (Jean-Luc Le Magueresse), forlasis sian familion. Post pluraj sinsekvaj transloĝiĝoj, kaŭzataj de laborproblemoj al sia patrino, ŝi ekiris vivi kun siaj fratino kaj patrino ĉe siaj geavoj en Saint-Yorre, en 1993.

Nolwenn daŭrigis sian lernadon en kolegio de Célestins en Vichy, kaj en la unua klaso de sekundara studociklo, ŝia muzik-profesoro rimarkis ŝian emon al muziko. Nolwenn eklernis violonon laŭ ties konsilo.

Dek tri jarojn aĝa, ŝi gajnis konkurson organizitan de hiperbazaro Cora "lernejoj de l'dezerto", kaj forvojaĝis dek tagojn en Malio por humana misio, kiu kondukis ŝin de Gao al Timbuktuo.

En julio 1998, la Rotario-Klubo de Vichy elektis ŝin por restadi unu jaron en Usono, en Cincinnati, Ohio, okaze de internaciaj interŝanĝoj, por ke ŝi plenumu ekvivalenton de bakalaŭro. Ŝi restis unu jaron en Usono, kaj faris du-tagan staĝon en Hamilton High school, iu Performing Arts School (Vd Fame). Reveninte en Francion, ŝi decidis ĉeesti kurson de klasika kantado en konservatorio de Vichy por perfektiĝi. Tie, ŝi akiris firman bazon de lirika kanto.

En 2001, ŝi enskribiĝis en Jura Fakultato de Clermont (fako pri angla-usona juro) celante estontan diplomatan karieron en UNO aŭ ene de NRO, se la mondo de muziko ne malfermiĝus antaŭ si.

Spektante televidan ludon "Star Academy", Nolwenn estis fascinata de Armande Altaï, profesoro de kanto, kaj ŝi decidis enskribiĝi en ties klason. Ŝi eklaboris semajnfine kiel kasistino por pagi la kursojn kaj iradojn al Parizo.

Ŝi poste estis selektita por partopreni en Star Academy N-ro 2 (muzika Realeca televidserio de 2002), en kiu ŝi fariĝis elstara gajnantino.

La 4-an de marto 2003, ŝia unua albumo titolita Nolwenn aperis kaj renkontis grandan sukceson (pli ol 700,000 vendoj). En tiu albumo, Nolwenn interalie kantis: Cassé, kies unuopa disko triumfis; Suivre une étoile, por ŝi speciale verkita de Laurent Voulzy. Dume, Nolwenn Leroy faris turneon antaŭ meznombre 2 500 spektantoj po vespero. Realigita de la teamo Atlético de Pascal Obispo, Lara Fabian, Laurent Voulzy, Lionel Florence kaj Daniel Lavoie ankaŭ partoprenis.

Ŝia unua albumo estis reeldonita por disvendo en Kebekio kun aldona neeldonita kanzono komponita por ŝi de Dany Bédar: Le dernier mot. Tiu kanzono ankaŭ enestis la kompiladon DÉJÀ Musique, por kiu ŝi rekantis Say It ain't So Joe de Murray Head.

Ŝia dua albumo, titolita Histoires naturelles, realigita de Laurent Voulzy kaj Franck Eulry, havebla ekde la 5-a de decembro 2005, fariĝis disko de platino post nur kelkaj semajnoj. La unua eltiraĵo Nolwenn Ohwo ! estis subskribita de la duopo Alain Souchon/Laurent Voulzy. Kent kaj Julien Voulzy ankaŭ partoprenis en la albumo, kaj Nolwenn Leroy subskribis kelkajn kanzonojn.

Tiel, ŝi fariĝis la unua lernantino de la Kastelo de "Star Academy", kiu ekhavis du unuopajn diskojn en la unua rango de vendoj, post Cassé en 2002.

Bibliografio redakti

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2003: Nolwenn
  • 2005: Histoires Naturelles (Naturhistorioj)
  • 2007: Histoires Naturelles Tour (Olympia 2006)
  • 2009: Le Cheshire cat & moi (La Ĉeŝira kato kaj mi)
  • 2010: Bretonne (Bretonino)
  • 2011: Bretonne (Bretonino) (reeldono kun 7 pliaj kanzonoj)
  • 2012: Ô filles de l’eau

Unuopaĵoj redakti

  • 2003: Cassé
  • 2003: Une femme cachée
  • 2003: Suivre une étoile
  • 2004: Inévitablement
  • 2006: Nolwenn Ohwo !
  • 2006: Histoire Naturelle
  • 2006: Mon ange
  • 2007: J'aimais tant l'aimer
  • 2007: Reste encore
  • 2009: Faut-il, faut-il pas ?
  • 2010: Suite Sudarmoricaine
  • 2010: La jument de Michao
  • 2010: Tri Martolod

Muzik-videografio redakti

  • 2003: Une femme cachée
  • 2004: Inévitablement
  • 2006: Nolwenn Ohwo !
  • 2006: Histoire Naturelle
  • 2006: Mon ange

Videografio redakti

  • 2007: Histoires Naturelles Tour (DVD, Olympia 2006)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti