Por la zoologia nomenklaturo, nomen dubium (latina esprimo por "dubinda nomo", plurale nomina dubia) estas scienca nomo kiu estas de nekonata aŭ de dubinda valido aŭ apliko.

Notu ke en botanika nomenklaturo la esprimo nomen dubium ne havas statuson, kvankam ĝi estas neformale uzata por nomoj kies apliko iĝis konfuziga. En tiu senco tamen, ties sinonimo nomen ambiguum estas de pli ofta uzado. En botaniko, tiaj nomoj povas esti proponataj por forĵeto.

En kazo de nomen dubium povus esti neebla determini ĉu specimeno apartenas al tiu grupo aŭ ne. Tio povas okazi se la origina tiposerio (t. e. holotipo, izotipoj, sintipoj, kaj paratipoj) estas perdita aŭ detruita. La zoologiaj kaj botanikaj kodoj permesas novan tipan specimenon, aŭ novtipo, elekteble.

Nomo povas esti konsiderata nomen dubium ankaŭ se ties nomoportanta tipo estas fragmenta aŭ ne havas gravajn diagnozajn karakterojn (ofte kaze de specioj konataj nur el fosilioj). Por konservi stabilecon de nomoj, la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo permesas novan tipospecimenon, aŭ novtipo, elektebla por nomen dubium en tiu kazo.