Noor-un-Nisa Inayat Khan (naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en Moskvo, mortis la 13-an de septembro 1944 en koncentrejo Dachau) – barata verkistino, dum la dua mondmilito spionino de Special Operations Executive (SOE), en 1943 transportita al okupata Francio. Ŝi servis en franca rezistado kiel radiotelegrafistino. Malkonspirita kaj arestita de germanoj estis pafekzekutita en koncentrejo Dachau. Postmorte distingita per George Cross.

Noor Inayat Khan
Persona informo
Naskonomo Noor Un Nisa Inayat Khan
Naskiĝo 1-an de januaro 1914 (1914-01-01)
en Moskvo,  Rusia Imperio
Morto 13-an de septembro 1944 (1944-09-13) (30-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau, Bavario,  Germana Regno
Mortis pro nenatura morto • mortopafo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Brita Hindio vd
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot • Sorbono vd
Familio
Patro Inayat Khan vd
Patrino Ameena Begum vd
Gefratoj Vilayat Inayat Khan vd
Parencoj Tipu Sultan vd
Profesio
Alia nomo Madeleine • Nora Baker vd
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • rezistobatalanto • SOE agent vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Twenty Jataka Tales vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝia patro estis sufia mistikulo kaj instruisto Hazrat Inayat Khan, la patrino usonanino Ora Ray Baker. Flanke de la patro estis malproksima posteulino de Tipu Sultan, la 18-jarcenta reganto de Majsur. Ŝi naskiĝis en Kremlo, kie ŝia patro estis instruisto. Baldaŭ post ŝia nasko la familio forveturis al Londono, kaj kiam ŝi estis 6-jara, translokiĝis al Francio kaj setlis apud Parizo. Ŝi ĉiuflanke edukiĝis laŭ eŭropa eduksistemo (partoprenis konservatorion, finis infanan psikologion en Sorbono), kaj laŭ la tradicia hinda. Ŝi verkis rakontojn por infanoj kaj gvidis infan-programojn en pariza radio. En 1939 publikigis kolekton da rakontetoj Twenty Jataka Tales.

Post germana invado al Francio en 1940 ŝi kune kun la familio fuĝis al Britio. La 19-an de novembro 1940 eniris al Women's Auxiliary Air Force, kie instruiĝis kiel radiooperatoro. En 1942 estis varbita fare de SOE, edukiĝis pri specialaj operacoj kaj la 16-an de junio 1943 estis, kiel la unua virino-radiotelegrafistino, translokigita al Francio. Ŝi ricevis pseŭdonomon „Madeleine”. Baldaŭ, post ŝia alveno al Parizo la rezisto-grupo, kun kiu ŝi kunlaboris, estis parte malkonspirita, kaj multaj batalantoj estis arestitaj. Malgraŭ tio ŝi forĵetis proponon forlasi Parizon kaj restis sur la posteno. Kiel unusola aktiva radiooperatorino certigis al Résistance ligitecon kun Londono. Oktobre 1943 estis perfidita kaj arestita de gestapo.

Enketata en la ĉefa sidejo de Sicherheitsdienst en Parizo, dufoje provis fuĝi. Dum la eketado estis torturata. Poste kadre de la agado Nacht und Nebel (Nokto kaj nebulo) transportita al Nazia Germanio, al malliberejo en Pforzheim, kie dum preskaŭ dek monatoj restis en nehomaj kondiĉoj, kun ligitaj manoj kaj piedoj, batita kaj verŝajne seksperfortata. La 11-an de septembro 1944 kune kun tri agentinoj de SOE estis transportita al koncentrejo en Dachau kaj du tagojn poste pafmortigita. Ŝia korpo estis kremaciigita.

Postmorte distingita per George Cross, la plej alta brita civila distingo atribuata pro kazoj de aparta kuraĝo. Distingita ankaŭ per la Ordeno de la Brita Imperio kaj la franca Croix de Guerre. Novembre 2012 Princess Royal malkovris en Londono ŝian buston, faritan de Karen Newman.

Bibliografio redakti

  • Boyd Tonkin, Noor Anayat Khan: The princess who became a spy. The Independent, 20-a de februaro 2006

Eksteraj ligiloj redakti

  • David Wilkes, [1] „Mail Online”, 8-a de novembro 2012.