Norbert Elias

germana sociologo, historiisto, filozofo kaj poeto

Norbert ELIAS (naskiĝis la 22-an de junio 1897 en Breslaŭo; mortis la 1-an de aŭgusto 1990 en Amsterdamo) estis germana sociologo, historiisto, filozofo kaj poeto.

Norbert Elias
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1897 (1897-06-22)
en Breslaŭo
Morto 1-an de aŭgusto 1990 (1990-08-01) (93-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Westgaarde
Lingvoj germanaanglanederlanda
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de VroclavoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Memorigilo Norbert Elias
Okupo
Okupo verkistosociologo • universitata instruisto • filozofo • muzikologo • poeto
Verkoj Über den Prozeß der Zivilisation
vdr

Norbert Elias estis la ununura filo de juda burĝa familio. Same multaj germanaj judoj, li havas fortan rilaton al la germanan kulturon, sed ne al Germanio. En la jaro 1984 li diris, ke li sentis estanta Eŭropano. Li plenumis studojn pri kuracarto, filozofio, psiĥologio en pluraj germanaj universitatoj, kie li sekvis kursoj de Richard Hönigswald, Heinrich Rickert, Edmund Husserl, Karl Jaspers. La veno de nazia reĝimo trudis lin forlasi Germanion jare 1933. Ekde lia juneco li amas Francion sed ne Brition. Pro tio li loĝadis en Francio (19331935), sed li ne povis labori science en Francio kaj pro tio li fine migris al Britio. En la jaro 1938, post la "Kristallnacht" (kristala nokto) liaj gepatroj vizitis lin en Britio kaj li tentis persvadi ilin ne reiri al Germanio – vane. Tio traŭmatigis lin grave, ĉar lia patrino estis murdita en Auschwitz. Li profesoris en universitatoj de Hago kaj Leicester. Tuta lia vido li estis preskaŭ nekonata kaj li ne povis ricevi profesoran katedron en Eŭropo aŭ Ameriko, nur tre malfrue li ricevis profesoran katedron en urbo Akrao en Ganao (19621964), kiel li ŝatis multe. Li diris, ke li multe lernis de liaj afrikanaj studantoj por kompreni aliajn kulturojn kaj kulturon ĝenerale. Ekde ĉirkaŭ 1970 li loĝadis ofte en Nederlando kaj Germanio, havinta loĝejon en Amsterdam kaj multe vojaĝis. Kvankvam traŭmatigita fare de la germanoj, en la jaroj '70 kaj '80 li docentis en la universitatojn de Aĥeno, Bielefeld, Bochum, Frankfurto ĉe Majno, Konstanz Münster, Amsterdam kaj Hago. Komence reeltrovo de liaj verkoj okazis esence en Germanio kaj Nederlando.

Li detale studis historion kaj sociologion de la moroj kaj de la ĉiutagaj konkretaj kondutoj, en tiu fako lia nomo iĝis aŭtoritato. Lia plej konata libro tiuteme estas Über den Prozess der Zivilisation (Pri procezo de civiliziĝo) – unua eldono en Svislando: 1939, unua eldono en Germanio: 1969 -. Li ĉefe montris, ke, eĉ se dummomentaj kaj punktaj rigardoj foje iluzie kredigas la malon, la socioj konstante kaj senretroire pli kaj pli strete konformigas siajn anojn, kaj ene de pli kaj pli multenombraj terenoj, kaj ke ne nur konstante pli kreskas la kvanto de la normoj postulitaj, sed ankaŭ la memcenzuro en la individuoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Die Höfische Gesellschaft (skribita 1933, aperinta 1969)
  • Über den Prozeß der Zivilisation (1939)
  • The Established and the Outsiders (1965)
  • Was ist Soziologie? (1970)
  • Über die Einsamkeit der Sterbenden (1982)
  • Engagement und Distanzierung (1983)
  • Über die Zeit (1984)
  • Die Gesellschaft der Individuen (1987)
  • Los der Menschen (1987, poemoj)
  • Studien über die Deutschen (1989)
  • Symboltheorie (2001)
  • Mozart: Portrait eines Genies

Eksteraj ligiloj redakti