Norberto el Xanten

Norberto el Xanten (naskiĝinta ĉirkaŭ 1085 en GennepXanten, mortinta la 6-an de junio 1134) estis germana sanktulo kaj ordenfondinto.

Sankta
Norberto el Xanten
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1079 (1079-11-30)
en Gennep
Morto 6-an de junio 1134 (1134-06-06) (54-jaraĝa)
en Magdeburgo
Tombo Monaĥejo Strahov vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo filozofo • katolika sacerdoto • ĉefepiskopoverkisto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante el la dinastio de la Gennep-oj li diboĉe pasigis kiel kanoniko kaj kapelpastro de imperiestro Henriko la 5-a siajn junajn jarojn. Nur post saviĝo el mortodanĝero li tiom impresigitis ke li preferis marŝi tra Franclando kaj Nederlando kiel pentofaranta predikisto ekde 1118. En 1119 finfine li fondis la ordenon de la Premonstratoj. Lia unua monaĥejo fonditis la arbaro de Coucy apud Reims en humida prato (latine pratum monstratum, do sur montrita prato). Papo Honorio la 2-a konfirmis la ordenon kies regulo similas al la Regulo de Sankta Aŭgusteno.

En 1126 li ordinitis ĉefepiskopo de Magdeburgo, kie li malharmoniis ofte kun la kapitulanoj katedralaj.

Ĝenerale li tre influis pri la evoluo de aferoj enekleziaj konvinkinte la germanan reĝon Lotaron agnoski la legitimecon de papo Inocento la 2-a kaj malagnoski la rolon de Anakleto la 2-a. Lia sanktuliĝo fariĝis en la jaro 1582-a. Liaj relikvoj venis en 1626 en la abatejon de Strahov (Prago) kaj en Bohemio li honoratas kiel landa patrono.

Literaturo redakti

  • Rosenmund: Die ältesten Biographien des heiligen Norbert, Berlino 1874
  • Madelaine: Histoire de saint Norbert, Lille 1886
  • "Leben des heiligen Norbert, Erzbischofs von Magdeburg", ĉe: Geschichtschreibern der deutschen Vorzeit«, vol. 64, Lepsiko 1895
  • Zák: Der heilige Norbert, Vieno 1900

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 736, kio relegeblas interrete tie ĉi.