Nord-konga arbara-savana mozaiko

Afrotropisa tersupraĵa ekoregiono el la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

La nord-konga arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Centra Afriko. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj.

Nord-konga arbara-savana mozaiko
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojKameruno, Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Sud-Sudano


Areo703 010 km² (70 301 000 ha)
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras areon de 708 100 da kvadrataj kilometroj kaj ĝi etendas sin ekde Kameruno ĝis Ugando, irante tra Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo kaj Sud-Sudano. Ĝi estas parte de la zono de arbara-savana mozaiko kiu apartigas la arbarojn de ekvatora Afriko de la tropikaj savanoj, kaj ĝi enhavas la arbajn savanojn la plej nordaj de Afriko. Ĝi etendas sin ekde Kameruna Vulkanlinio okcidente, tra la centro de Kameruno kaj la sudo de Centrafrika Respubliko, ĝis la sudokcidento de Sud-Sudano kaj la nordoriento de Kongo Kinŝasa. Ĝi ankaŭ inkludas mallarĝan zonon de la nordokcidento de Ugando. Ubango kaj Uele-Rivero konstituas la sudan limon de la ekoregiono, dum Gazelo-Rivero (Bahr el Ghazal) estas la orienta limo.

La ekoregiono limtuŝas norde kaj oriente la orient-sudanan savanon, nordoriente la saharajn inunditajn herbejojn, okcidente la gvinean arbaran-savanan mozaikon, la kamerunajn montarbarojn kaj la marbordan arbaron de Kros-Sanago-Bioko, sudoriente la Albert-riftajn montarbarojn, kaj sude la nordokcident-kongajn malaltaĵajn arbarojn kaj la nordorient-kongajn malaltaĵajn arbarojn.

 
Aerfoto de Nacia Parko Garamba.

La klimato estas tropiksavana. Ĝenerale estas seka sezono kaj pluva sezono. La averaĝa jara precipitaĵo, variante inter 1 200 kaj 1 600 mm, estas ju pli alta des pli sude oni troviĝas. La plej granda parto de la ekoregiono estas altebenaĵo kun altitudo de ĉirkaŭ 500 da metroj, kiu levas sin ĝis 700 okcidente.

Flaŭro redakti

La flaŭro estas varia; la ekoregiono enhavas galerian arbaron, arbajn savanojn kaj herbecajn savanojn, kun specioj tipaj por la sudanaj savanoj pli norde kaj por la kongaj arbaroj pli sude.

Faŭno redakti

La karakterizaj mamuloj de la ekoregiono estas la giganta taŭrotrago (Taurotragus derbianus), la tragelafo (Tragelaphus eurycerus), la akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus), la kobo (Kobus kob), Erythrocebus patas (cerkopitekedoj), la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus), la afrika bubalo (Syncerus caffer), la amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius), la ĝirafo (Giraffa camelopardalis), la leono (Panthera leo) kaj la leopardo (Panthera pardus).

La nila krokodilo (Crocodylus niloticus) ĉeestas en la riveroj en la nordo de la ekoregiono.

Endemiismoj redakti

La galeriaj arbaroj de Nacia Parko Garamba gastigas la lastajn specimenojn de la norda larĝlipa ceratoterio (Ceratotherium simum cottoni); kaj la lasta populacio de la okcidenta pintlipa dicero (Diceros bicornis longipes) postvivas en la ekstrema okcidento de la ekoregiono.

Estas pluraj endemiaj specioj de reptilioj kaj amfibioj. El tiuj la blinda serpento Rhinotyphlops sudanensis, la lacerto Ichnotropis chapini kaj la kolubredo Helophis smaragdina; el tiu ĉi, la ranoj Amnirana longipes, Ptychadena ingeri, Phrynobatrachus albomarginatus, Phrynobatrachus scapularis kaj Hymenochirus boulengeri.

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La nestabileco politika, same kiel la alkresko de la loĝantaro, estas la precipaj minacoj En la nordoriente de Demokratia Respubliko Kongo troviĝas Nacia Parko Garamba; ĝi estas signita Monda Heredaĵo de Unesko fare de Unesko en 1980. En Kameruno situas Nacia Parko Mbam-Djerem.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj   Angolo,   Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Tanzanio,   Zambio
AT0705 Orient-sudana savano   Centr-Afrika Respubliko,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sudano,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj   Mozambiko,   Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko   Benino,   Kameruno,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Gvineo-Bisaŭo,   Niĝerio,   Senegalo,   Sieraleono,   Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko   Centr-Afrika Respubliko,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj   Burkino,   Kameruno,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko   Burundo,   Etiopio,   Kenjo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Tanzanio,   Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano   Benino,   Burkino,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Malio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Gabono,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj redakti