Norda Hungario

statistika regiono en Hungario

Norda Hungario, origine hungare Észak-Magyarország estas unu el la 7 regionoj de Hungario - la internacia nomo de la regiono vere estas "Norda", ekzemple en la retejo norda.hu, kiu aktivis dum la unuaj 12 jaroj post instaliĝo de la regiono en majo 2004. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 1 126 360 loĝantoj[1] sur areo de 13 430 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 84 loĝantoj/km².

Norda Hungario
Regiono
regiono de Hungario [+]

LandoHungario

- koordinatoj48° 6′ 0″ N, 20° 46′ 0″ O (mapo)48.120.766666666667Koordinatoj: 48° 6′ 0″ N, 20° 46′ 0″ O (mapo)
Areo13 430 km² (1 343 000 ha) [+]

Loĝantaro1 126 360 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco83,87 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Norda Hungario (Tero)
Norda Hungario (Tero)

Norda Hungario (Hungario)
Norda Hungario (Hungario)
DEC
Norda Hungario
Norda Hungario

Map
Norda Hungario

Vikimedia Komunejo:  Northern Hungary [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

Regiono Norda Hungario situas en la nordorienta parto de la lando. Ĝi konsistas el departementoj Borsod-Abaúj-Zemplén, Heves kaj Nógrád. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Miskolc. Aliaj pli gravaj urboj estas Eger kaj Salgótarján. La teritorio konsistas ĉefe el montaroj Börzsöny, Mátra, Bükk, inter ili montetaroj, en la suda parto troviĝas iom da ebenaĵo, kie fluas Tiso.

Historio redakti

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio en majo 2004. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis precipe dum la socialismo, tiam oni fondis fabrikojn pri peza industrio. Depost fino de la socialismo tiu industrio ĉesis, ekzemple Ózd restis sen industrio, kiu kaŭzis grandan krizon.

 

Norda
Hungario

Trafiko redakti

La plej grava aŭtovojo estas inter Budapeŝto kaj Miskolc, same tiel la fervojo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti