Norda Kvartalo de Essen

La Norda Kvartalo de la urbo Essen konsistigas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo, la Sudorienta Kvartalo kaj la urbocentro la urbomezon.

Norda Kvartalo de Essen
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45141 • 45143
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 7° 1′ O (mapo)51.4705567.014722Koordinatoj: 51° 28′ N, 7° 1′ O (mapo) [+]
Alto 48 m [+]
Areo 2,86 km² ( 286 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Norda Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Norda Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Norda Kvartalo de Essen
Norda Kvartalo de Essen
Situo de Norda Kvartalo de Essen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen-Nordviertel [+]
vdr
Universitato Duisburg-Essen
Iama preĝejo Sankta Petro, nun Katolika Lernejo por Flegoprofesioj je Essen

Priskribo redakti

La Norda Kvartalo ampleksas proksimume la areon de la iama minejo Victoria Mathias same kiel tiun de la iama laboristokvartalo Segeroth, kiu nun ne plu estas aparta urboparto. Ĝuste ĉi tie estas la kampo de la Universitato Duisburg-Essen kun proksimume 20.000 studantoj. Aliaj lernejoj estas du bazaj lernejoj, unu dugrada elementlernejo kaj du specialaj lernejoj.

Alia parto de la Norda Kvartalo konsistas el loĝkonstruaĵoj. Elstarigenda estas la tiel nomata Elting-Kvartalo kun siaj historiismaj domoj el la lasta jardeko de la 19-a jarcento. La iama preĝejo Pankta Petro loĝigas ekde aprilo de 2008 la Katolikan Lernejon por Flegoprofesioj je Essen. Krom tio la kvartalo havas pli grandajn verdejojn per la Norda Parko kaj per la Segeroth-Parko. Ĉi-lasta evoluis el la malnova Tombejo Segeroth, kun kiu nordoriente limiĝas la plej granda juda tombejo de Essen, kiu estas monumentprotektata ekde 1985.

Elstaraj estas la du altkamenoj, kiuj apartenas al la filio de la elektroprodukta societo RWE. Sur ĉi tiu iam troviĝis la instalaĵoj de Karbominejo Victoria Mathias same kiel la unua tramgaraĝo de la „Essener Straßenbahnen“ (nun Essener Verkehrs-AG).

Blazono redakti

 
Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[1]

Referencoj redakti

  1. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.