Nordaj kurdaj dialektoj

lingvo

La kurmanĉa (nacilingve ĝi estas nomata kurmancî (en araba skribo کورمانجی) aŭ kurdiya jorîn (en araba skribo کوردیا ژۆرین), formas nordkurdan dialektaron de la kurda lingvo, parolata en Turkio fare de proksimume 15 milionoj da parolantoj, kaj krome de eble 5 milionoj da homoj en alaij landoj; 2,8 milionoj en Irako (en 2004), 940 mil homoj en Sirio (1993) kaj 350 mil homoj en Irano (1998). Sume proksimume 80 procentaĵoj de la parolantoj de la kurda lingvo apartenas al tiu dialektaro.

Nordaj kurdaj dialektoj
kurdiya jorîn
Kurdaj dialektoj: Areoj kie la nordaj dialektoj parolatas aperas helruĝe.
Kurdaj dialektoj: Areoj kie la nordaj dialektoj parolatas aperas helruĝe.
natura lingvomoderna lingvo
kurda lingvo
Parolata en Irano, Irako, Sirio, Turkio
Parolantoj 14 600 000
Denaskaj parolantoj proksimume 15 milionoj en Turkio, eble 5 milionoj alie (2,8 milionoj en Irako laŭ nombroj de 2004, 940000 en Sirio laŭ nombroj de 1993, 350000 en Irano laŭ nombroj de 1998)
Skribo latina alfabeto, araba alfabeto, cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Irana lingvaro
Okcidenta
Nordokcidenta
Kurda lingvo
Norda Kurda
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en rekonita malplimulta lingvo en Armenio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 kmr
  ISO 639-3 kmr
  SIL kmr
  Glottolog nort2641
Angla nomo Kurmanji
Franca nomo kurmandji
vdr

Ĝia ISO-kodo estas krm. Ĝi estas la oficiala ceremonia lingvo de la jezidismo, kaj en tiu funkcio havas statuson de oficiala malplimulta lingvo en Armenio. Kvankam historie la kurda foje ankaŭ estis skribita per la araba aŭ cirila skriboj, nuntempe normas specifa variaĵo de la latina skribo.

Kadre de la kurda lingvo la nordaj dialektoj kontrastas precipe kun la sorana (centraj kurdaj dialektoj) kaj kun la sudaj kurdaj dialektoj, kaj en la irana lingvaro ĝi diferenciĝas ankaŭ de la proksimaj gorana lingvo kaj zazaa lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Centraj kurdaj dialektoj

Sudaj kurdaj dialektoj

Sorana lingvo

Gorana lingvo

Zazaa lingvo

Kurda lingvaro

Kurdio

Provinco Kurdistano (Irano)

Kurdoj

Kurda literaturo